Kio okazis? Nenio! Zonker iris kaj laboradis ĉe la malnova kaj
nova komputiloj dum horoj. Li faris bonajn laborojn, sed tiu kiu diris
ke ni devas translokiĝi hodiaŭ vespere... neniam alvenis!
Bedaŭrinde tiu signifas ke eble ni faros morgaŭ...
aŭ eble neniam. Bonvole kontrolu poste por lerni kio okazas.
Ni esperas dormi bone.
La maŝino de Esperanto.Org mem devos tanslokiĝi denove,
antaŭ la fino de Januaro 2007. Kaj do la estraro kunvenis novembro
27a por diskuti la situacion.
Se vi ne povas atingi nin normale, bonvole avertu nin pere de mesaĝo al esperanto.org ĉe gmail.com (sed nur se vere la servilo ne funkcias). Kaj kompreneble, se la sistemo vere paneus, aŭ dum "normala" afero kiu kaŭzus interrompon de la servoj, bonvole kontrolu IoAjn.com por gravaj notoj.
Ekde 2006 septembro, iu krima trud-mesaĝisto el, ŝajne, Rusio, daŭre disdonas milionojn da mesaĝoj semajne kun trompiga resend-adreso "info@esperanto.org" . Tiu signifas ke ni tage ricevas centojn da "resenditaj" mesaĝoj, ĉar oni opinias ke ni sendis la originalon. Tiu adreso nun estas apenaŭ uzebla. Kutime tiuj aĉuloj mensogas pri unu hazarde elektita adreso dum unu tago aŭ unu semajno aŭ eĉ monato kaj tiam ŝanĝas al nova viktimo. Sed ĉi tiu daŭras tre longe kaj ŝajne ne haltos baldaŭ. Bedaŭrinde niaj plendoj estas aŭ ignoritaj (ĉu lingva barilo?) aŭ tro malrapidaj. La fiaĉulo simple kreas novan konton por disdonado tuj post kiam komputilisto haltigas malnovan. Ni simple ne havas tempon (almenaŭ horo tage) por korekte zorgi. Ni esperas ke ni ne tute perdos la uzeblecon de tiu adreso. Kompreneble ni esperas ke ĉi tiu ne okazu al vi.