Esperanto . Org 

Bonvole Kunlaboru

Ĉiuj kiuj laboras ĉe Esperanto.Org estas volontulo.

Nia estas sendependa organizo. Sendependa de UEA, SAT aŭ iu ajn esperanta organizo. Ni simple provas atingi niajn celojn plej facile, bonkvalite kaj malaltkoste, uzante kooperativa stilo, sen regado de iu supera grupo.

Kia helpo Kiel helpi

Tradukisto

Kompreneble ni nur konas iom da lingvoj de la mondo. Se vi konas lingvon kaj povos traduki kaj transliterumi pere de unikodo, bonvole kontaktu nin. La plej grava tasko de Esperanto.Org eble estas la ligaro por ne sciantoj de La Internacia Lingvo. Kompreneble ni bezonas informerojn en tiuj lingvoj. Do, bonvole helpu nin plivastigi la esperantistaron.

Uzu nian ligaron

Ĉio ĉi tie estus vana se oni ne uzus. Se vi opinias ke estus pli bona sistemo, bonvole kontaktu nin por proponi ion. Se vi trovus malbonan ligon kontaktu nin. Se vi vidas paĝon ĉe la reto pri aŭ uzante la Internacia Lingvo kiun ni ne mencias, bonvole kontaktu nin kun la informeroj por ke ni povos aldoni ligon.

Mono

Ni ne estas kontraŭ mono. :) Tamen, ni ne petas por tiu... nun. Se vi vere deziras subteni nin mone, kontaktu nin kaj ni diskutu kiel vi povas transdoni monon al nia projekto. (Eble baldaŭ ni ekkomencos peti por volontaj donacoj. Ni preferus fari ĉion senkoste al la uzantaro. Tamen, la reta mondo ŝanĝiĝas rapidege. Eble ni bezonos vian helpon.)

Kompreneble ĉi tiu tuta servaro ne ekzistus sen la helpo da amaso da kunlaborantoj. Ni dankegas al ĉiuj.

  Esperanto.Org   |   pri   |   mapo   |   kunlabori
Kopirajto © 1994 - 2024 Esperanto.Org