Esperanto . Org 

Kontakteblecoj

adreso @Esperanto.Org

por kio

kun la jenaj nepraj detaloj

ligmajstro@...

Proponu ligon

La sekvaj nepras por funkciigi. Ni simple ne havas sufiĉe da tempo kaj energio por kontroli ĉiujn ligojn ĉe la interreto. Ni bezonas vian helpon. Se vi povus sendi ĉiujn erojn ni povus rekte enmeti post kontrolado. Se ni devos atendi eron... ĝi simple atendos.

  1. url - la ret-adreso (ekzemple http://uea.org/)

  2. Priskribo de la proponita ligo en Esperanto.

  3. Priskribo de la proponita ligo en la loka lingvo uzante Unikodo! Se vi ne konas la lokan lingvon aŭ Unikodon, tamen opinias ke sufiĉe gravas, ni provos trovi tradukiston. Sed tiu signifas ke la ligo atendos. (Kompreneble, se la lingvo de la proponita ligo estas Esperanto, vi povos ripeti la esperantan priskribon.)

  4. La titolo por la ligo - ne tre granda priskribo. Kutime (sed ofte ne) tiu estas la paĝa titolo en via ttt-ilo. Denove, la Unikoda reprezentaĵo nepras!

  5. Listo de lingvo(j) uzata(j) ĉe la proponita ligo. Bonvole kontrolu lingvojn por la plej bona kodo. Aŭ proponu novan.

  6. Listo de loko(j) kiu(j) rilatas al la proponita ligo. Bonvole kontrolu lokojn por la plej bona kodo. Aŭ proponu novan. Se ne estas la GPS-ajn informojn, bonvole aldonu.

  7. Listo de temo(j) kiu(j) rilatas al la proponita ligo. Bonvole kontrolu temojn por la plej bona jam ekzistanta temo. Se nenia temo taŭgas, bonvole diru ke vi proponas novan.

Dankon pro via komprenemo.

nikunlaboru@...

Por kunlaborantoj

Bonvole diru al ni kiel vi povas helpi.

  • komputilisto - ĉu vi konas kiel krei pli bonan serĉmetodon por MySQL kaj PHP?

  • lingviston - ĉu vi konas lingvon pri kiun ni devas traduki ligojn aŭ aliajn informerojn?

  • plej grave, mi povas sekvi instrukciojn - ĉu vi povas simple helpi pere de rektaj instrukcioj? Ni havas amason da ligoj por enmeti en la datenaron. Se vi povos simple kontroli ke la ligo funkcias, la esperanta priskribo estas korekta, la loka lingvaĵo (jam tradukita) aspektas korekta, kaj ordigi la informerojn en korekta ordo... ni povos enmeti rekte en la datenaro.

plusendilon@...

Por peti retadreson en la formo via.nomo (@Esperanto.Org) kiu pluiros al via nuna retadreso

Sendu mesaĝon kiu pruvas ke vi estas esperantisto :) kun la sekvaj informeroj:

  1. nomo kiun vi deziras - ni kontrolos kaj petos ke vi reelektu se tiu estas jam uzata

  2. Al kiu jam funkcianta ret-adreso vi deziras ke ni plusendu mesaĝojn.

helprete@...

Por peti:

  • gastigadon de via ne-komerca ttt-ejo

  • helpo kun grupo aŭ ret-listo

  • duan DNSan nomon

Sendu mesaĝon kiu pruvas ke vi estas esperantisto :). Sed ankaŭ, sendu la sekvajn informerojn:

  1. por gastigado - Kio estas la nomo de via grupo aŭ retpaĝo? Kiom da Mega-bajtojn vi bezonus kaj kiom da Mega-bajtojn vi opinias ke vi transdonus monate?

  2. pri grupoj - Kio estas la nomo de la grupo? Ĉu ĉe Yahoo aŭ kie? Kio estas la nomo de la estra konto kaj la sekurvorto (preferindas sendi enkodigita!)? Kio estas la problemo?

  3. por DNS - Kio estas la nomo de via domajno?

(Reklamo por unu el la estroj de Esperanto.Org: por komercaj aferoj vidu Dankon.com kiu provizas domajnajn nomojn, certigilojn, gastigadon, programadon, retpoŝtejojn, konsiladon, ktp. )

eorgestro@...

Plendo, kritiko, sugesto aŭ eĉ danko. :)

Ĉi tiu estas la kutima metodo sendi mesaĝon kiu ne estas en iu alia kategorio.

krizo@... KAJ esperanto.org (@gmail.com) !

Se la komputilo ne respondas aŭ io grave kontrolendas.

Sendu mallongan mesaĝon unue por anonci la problemegon. Tiam sendu pli longan kun ĉiuj detaloj.

  Esperanto.Org   |   pri   |   mapo   |   kunlabori
Kopirajto © 1994 - 2024 Esperanto.Org