Literatura
konkurso Liro-20101. Originala prozoEn la originalaj branĉoj (1, 2) oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj, en la tradukaj branĉoj (3, 4, 5) — nur per unu verko.
2. Originala poezio
3. Traduko el la angla lingvo: The man who lived for others de Jerome K. Jerome
4. Traduko el la franca lingvo: L'ami Joseph de Guy de Maupassant
5. Traduko el la rusa lingvo: Amerikanec de Arkadij Averĉenko
La originaloj de la tradukendaj tekstoj estas elŝuteblaj en la retejo
de La Ondo de Esperanto:
http://www.esperanto.org/Ondo/Liro2010.htm
Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2010.
Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.
Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn rete, en apartaj mesaĝoj, al la adreso sezonoj@yahoo.com. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.
La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizanto ĝis la 1a de januaro 2013 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.
Legu pli pri la konkurso Liro.
Halina Gorecka
sekretario de Liro