12a
Internacia FotokonkursoLa konkursaj fotoj devas esti senditaj al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La fotoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2009.
La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo, poŝta adreso kaj retadreso (se estas) de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aŭ publikigitaj.
Juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:
Ĉiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en La Ondo de Esperanto. La organizanto de la konkurso havos ĝis la 31a de decembro 2011 ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj la organizanto kaj la aŭtoroj.
Legu pli pri la Internacia Fotokonkurso.
Halina Gorecka
sekretario