Literatura
konkurso Liro-20091. Originala prozoEn la 1a (prozo) kaj en la 2a (poezio) branĉoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj; en la 3a branĉo (recenzo) — nur per unu verko.
2. Originala poezio
3. Recenzo de la romano Serpentoj en la puto de István Nemere (Kaliningrado: Sezonoj, 2009).
Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, abon. jaŝĉik 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2009.
Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.
Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn ankaŭ rete, en apartaj mesaĝoj, al la adreso sezonoj@yahoo.com.
Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.
La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizanto ĝis la 1a de januaro 2012 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.