Serpentoj
en la putoSamtempe vivas en la urbo aliaj araboj. Unu el ili estas studento Omar Hamdi. Omar hazarde renkontiĝas kun Isabel, kiu, tute neatendite, estas... Sed ĉi tie komenciĝas la romano mem. Romano atentostreĉa, en kiu eĉ sur la lastaj paĝoj okazos surprizoj.
Vi povas eklegi la romanon nun, kelkajn monatojn antaŭ la planata eldono. La aŭtoro kaj la eldonejo Sezonoj decidis ripeti en Esperantujo la sperton de la ruslanda verkisto Dmitrij Gluĥovskij, kiu poĉapitre enretigas siajn librojn antaŭ la apero de la papera eldono.
La papera eldono de lia romano Metro 2033 pasintjare iĝis la plej vendita libro en Ruslando, ne malgraŭ, sed danke al la tute senpaga reta eldono. Centmiloj da retlegintoj entuziasmiĝis kaj aĉetis paperan libron. Same okazas nun pri lia Metro 2034 duono el kiu jam estas en la reto, kaj la unuaj miloj da libroj, aperintaj la 12an de marto en moskvaj librovendejoj, estis tuj aĉetitaj.
Ĉu post la aperigo de la komencaj ĉapitroj en nia retejo Serpentoj en la puto simile furoros en la Bjalistoka libroservo fine de julio? Aŭ denove, malkiel en la granda mondo, en nia furorlisto plej altos lerniloj kaj aliaj didaktikaĵoj?
Ni vidos la rezulton post kvar monatoj en Bjalistoko, sed ĝis la kongreso ĉiun duan semajnon en ĉi tiu retejo aperos felietone pliaj partoj el la plej nova romano de István Nemere. Vi povas ne nur legi, sed ankaŭ sendi al la adreso de la eldonejo viajn rimarkojn kaj proponojn, ja la romano estas ankoraŭ verkata, kaj eble viaj ideoj estos utilaj.
Bonan legadon!