Unu tagon ni plene pasigos en la unika naturparko “Kurŝa Terlango”. Unuflanke de la terlango estas la Balta Maro, aliflanke — golfo. Ĝi havas unikan “mikroklimaton”. Sablaj dunoj etendiĝas laŭ la bordo kaj logas per sia majesteco. En la mallarĝaj lokoj pinoj, kliniĝintaj pro ventoj, estas nomataj “dancantaj” aŭ “ebriaj”.
Alia tago estos dediĉita al la “suna” ŝtono. Urbeto Jantarnyj (antaŭe Palmnicken) estas konata pro la plej granda rezervejo de sukceno. Ni vizitos la vidplaceton, kiu montras panoramon al la minejo. En la muzeo ni ne nur pririgardos fajnajn artaĵojn, sed propramane faros memoraĵojn el sukceno.
Plia ekskurso gvidos nin al Svetlogorsk (antaŭe Rauschen) — kurac- kaj ban-urbo ĉe la Balta Maro. Apudmara promenejo, arbaro, lago, trankvila etoso, sablaj plaĝoj kaj apudbordaj krutaĵoj — ĉio ĉi servas por agrabla ripozo de la korpo kaj de la spirito.
Unu tagon ni dediĉos al konatiĝo kun Kenigsbergo (nun Kaliningrado), fondita en 1255. Pri tiu epoko memorigas la Katedralo, apud kies muro estas la tombo de la plej fama kenigsbergano — filozofo Kantio.
En la 19a jarcento ĉirkaŭ la urbo estis konstruita defendoringo kun remparo kaj 15 fuortoj, unu el kiuj ni esploros. Interesaj estas kelkaj urbaj pordegoj kaj bastionoj, en kiuj nun situas muzeoj aŭ kafejoj. Ni promenos laŭ la malnovaj pontoj, kiuj naskis la faman problemon de la Kenigsbergaj pontoj, studitan de Eŭlero.
Kaliningrado estas evoluanta moderna urbo, kiu fieras pri sia pasinteco kaj kun certeco alfrontas la estontecon, pri kio atestas la nova aspekto de ĝia urbocentro.
2 aŭg 2009. Matenmanĝo. Tuttaga ekskurso en la nacia parko "Kurŝa Terlango" kun tagmanĝo en fiŝ-plada restoracio. Vespermanĝo.
3 aŭg 2009. Matenmanĝo. Ekskurso al Jantarnyj (Palmnicken) kun vizito al la minejo de sukceno. Tagmanĝo. Vizito de Svetlogorsk/Rauschen. Ripozo ĉe la maro. Vespermanĝo.
4 aŭg 2009. Matenmanĝo. Rondveturo tra la urbo. Muzeo “Friedland-a pordego”. Tagmanĝo. La Katedralo, muzeo de Kantio. Adiaŭa vespermanĝo. Forveturo al Varsovio per regula bus-linio.
5 aŭg 2009. Veno al Varsovio.
1. En la prezo de la ekskurso estas inkluzivitaj:
3. Malmendoj devos esti skribaj (ankaŭ retmesaĝoj konvenas). Por malmendoj faritaj antaŭ la 15a de junio oni retenos 30 eŭrojn, ĝis la 10a de julio — 300 eŭrojn. Post la 10a de julio repagoj ne estos eblaj.
4. Ni sendos al ĉiu partoprenanto invitilon, sed ĉiu mem devos aranĝi sian vizon en Ruslanda konsulejo. Por sendi la invitilojn ni devos ricevi la necesajn informojn pri la invitatoj antaŭ la 1a de majo 2009.
5. Bonvolu pagi la ekskursoprezon al la konto “avko-u” ĉe UEA kun la mencio “ekskurso”. La pagmanieroj al UEA troviĝas en la Jarlibro 2008 de UEA (paĝo 36) kaj en la Dua Bulteno.
Pri ĉiuj demandoj bonvolu skribi rete al sezonoj@kanet.ru.
Se vi deziras resti pli longe, bonvolu anticipe averti nin por mendi ekstrajn noktojn kaj indiki pli longan restadperiodon en la invitilo.