Ilona
Koutny:
La Esperantisto de la Jaro 2008
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la
Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj
tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.
Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin
sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker,
Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001),
Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004),
Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007).
La rezulto de la voĉdonado
Ilona Koutny 12 voĉoj
Peter Baláž 4 voĉoj
Katalin Kováts, Geoffrey Sutton po 3 voĉoj
Normand Fleury, Yves Nevelsteen po 2 voĉoj
Tri kandidatoj ricevis po unu voĉon. Dek unu kandidatoj ne ricevis voĉojn.
D-rino Ilona Koutny, hungarino loĝanta en Pollando, estas proklamita
la
Esperantisto de la Jaro 2008 pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado
de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM)
en Poznań. Ĉi-jare ŝi aparte meritis rekonon pro la dekjariĝo de la
Studoj, pro la ekzamensesio de la tria grupo, pro la unua instrurajta ekzameno
kune kun ILEI, pro la komenco de la kvara grupo, kaj speciale pro la simpozio
“Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko”, kiun ŝi
pretigis kaj efektivigis ĉi-septembre ĉe UAM.
Ĉi-jara elekto estas duoble rimarkinda. Unue, Ilona Koutny estas la
unua virino, kiu ricevis la titolon “La Esperantisto de la Jaro”. Due,
ŝi ricevis rekorde multajn voĉojn kompare kun la aliaj kandidatoj —
trioble pli ol la slovaka aktivulo Peter Baláž, kiu okupis la duan lokon.
En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo
kun Ilona Koutny.
Halina Gorecka
sekretario
Elektokomisiono
Proponantoj
Marija Belošević (Kroatio): ekssekretario de ILEI
Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (Italio): prezidanto de IEF
Aida Čižikaitė (Litovio): estrarano de ILEI
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio
de Radio Havano
Hori Yasuo (Japanio): eksprezidanto de KAEM
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro
de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): redaktoro de La Ondo de Esperanto
Lee Jung-kee (Koreio): prezidanto de KAEM, direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): plenumkomitatano de SAT, redaktoro de La
SAGO
Bruno Masala (Francio): komitatano de IKUE
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Barbara Pietrzak (Pollando): kunlaboranto de la Esperanto-redakcio
de la Pola Radio
Yamasaki Seikô (Japanio): membro de la Akademio de Esperanto
Ziko van Dijk (Germanio/Nederlando): historiisto, aŭtoro de Die neutrale
Sprache
Elektantoj
Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH
Madeleine de Zilah (Francio): kunredaktisto de La Gazeto
Michel Duc Goninaz (Francio): lingvisto, redaktoro de NPIV
Agneta Emanuelsson (Svedio): estrarano de FEM
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe
UAM
Liu Haitao (Ĉinio): interlingvisto
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto
Geraldo Mattos (Brazilo): eksprezidanto de la Akademio de Esperanto
Stefan Maul (Germanio): ĉefredaktoro de Monato
Atilio Orellana Rojas (Nederlando/Argentino): direktoro de IEI, sekretario
de ILEI
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): eksprezidanto de EAF
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato
Josef Shemer (Israelo): prezidanto de ELI
Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro
Sekretario
Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto
Pliajn informojn pri la projekto kaj intervjuojn kun ĉiuj antaŭaj
laŭreatojn legu rete ĉe
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm
Novaĵoj |
Al
la ĉefa enirpaĝo