11a Internacia Fotokonkurso

Post dek sukcesaj konkursoj (1998–2007) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la dek-unua Internacia Fotokonkurso.

En la fotokonkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La fotoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2008.

La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo, poŝta adreso kaj retadreso (se estas) de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aŭ publikigitaj.

Juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:

1. 50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto en 2009.
2. 25 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto en 2009.
3. abono de La Ondo de Esperanto en 2009.

Speciala premio (50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto) por la plej bona foto pri la temo Vizaĝoj.

Ĉiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en La Ondo de Esperanto. La organizanto de la konkurso havos ĝis la 31a de decembro 2010 ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj la organizanto kaj la aŭtoroj.

Halina Gorecka
sekretario

Legu pli pri niaj Fotokonkursoj.


Novaĵoj | La ĉefa enirpaĝo