Aperos
somere…Mi estas homo estas kolekto de Zamenhofaj verkoj (traktaĵoj, artikoloj, paroladoj, leteroj) interesaj ideologie. Kvankam preskaŭ ĉiujn tekstojn eldonis diverstempe Ludovikito, estas malfacile serĉi ilin en pluraj volumoj, kaj — bedaŭrinde sed neignoreble — ne ĉiu esperantisto povas aĉeti la tutan serion da libroj, kiu kostas sume pli ol mil eŭrojn. Krome, Esperantaj tradukoj de kelkaj el fruaj ruslingvaj verkoj cionismaj kaj hilelismaj de Zamenhof enhavas erar(et)ojn, kiujn redaktoroj ne rimarkis pli frue. La libro aperos en la jaro de la centjariĝo de la Interna Ideo de Esperanto, kiun Zamenhof planis lanĉi en la dua Universala Kongreso (Ĝenevo, 1906), sed li ne sukcesis pro insistaj malrekomendoj de tiutempaj movadestroj. Estas nature, ke Mi estas homo estos premiere prezentita en la 4a Balta Esperanto-Forumo en la naskiĝurbo de la Iniciatoro de la lingvo Esperanto … kaj de ties ideologio.
La celon de la dua libro klarigas la titolo: En la serĉado de mondolingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj. Ĝin verkis profesoro Aleksandr Duliĉenko, kiu donis ĉi tiun preskaŭ Drezenan titolon por emfazi, ke interlingvistiko konservas sian kontinuecon dum sia tuta evoluo. Estas preskaŭ nekredeble, ke jam dum pluraj jardekoj ne aperis ĝisdata libro pri la historio de internacia lingva komunikado, teoriaj problemoj de interlingvistiko, evoluo de lingvoprojektado kaj prezento de la plej interesaj planlingvoj. La libro estas verkita en la rusa lingvo. La origina teksto ankoraŭ ne estas eldonita, sed jam aperis litova kaj estona tradukoj. La Esperanta versio celas la tutmondan esperantistan komunumon, kiu praktike uzas la plej sukcesan internacian planlingvon.
En ĉi-jara eldonplano de Sezonoj estas ankaŭ du beletraĵoj: La sekreta miraklo de Jorge Luis Borges kaj La hunda korode Miĥail Bulgakov.
Instigu viajn libroservojn al mendoj.
Halina Gorecka