
La elektronika abono por la jaro 2008 kostas 12 eŭrojn, sendepende de la loĝlando. La abonkotizojn akceptas niaj perantoj en diversaj landoj.
Por legi la revuon elektronike, oni devas havi en sia komputilo la legoprogramon Acrobat. Ĝi estas senpage elŝutebla ĉe http://www.adobe.com/products/acrobat/readstep2.html
Ĉiu abonanto ricevos ret-poŝte siajn nomon kaj pasvorton, kiuj ne estos transdoneblaj al alia persono. Uzante ilin vi povos, en la tempo oportuna por vi, kopii al via propra komputilo la revuon. Ni strebos, ke ĝi estu preta la unuan tagoo de ĉiu monato.
Nun oni povas senpage legi kelkajn numerojn en la formato PDF:
La Ondo de Esperanto. Januaro 2007 (1,25 Mb)
La Ondo de Esperanto. Decembro 2007 (1,76 Mb)
La Ondo de Esperanto. Januaro 2008 (1,39 Mb)
Ni senpage disponigos al la abonantoj ankaŭ kelkajn librojn de Sezonoj en la formato PDF.
Agrablan legadon!