Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).
Liro-2003
6 dec 2003 kadre de la Zamenhofa Semajnfino
en Kaliningrado estis anoncita la rezulto de la tradicia literatura konkurso
Liro-2003, organizita de La Ondo de Esperanto.
La juĝkomisiono (Aleksej Birjulin, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein,
Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov) ricevis 48 konkursaĵojn
de 22 personoj el 12 landoj: Brazilo, Britio, Finnlando, Francio, Germanio,
Luksemburgio, Norvegio, Pollando, Ruslando, Svedio, Ukrainio, Usono.
La rezulto de Liro-2003
Originala prozo
Laŭreato: Paul Gubbins (Britio) pro En Vermonto.
Laŭda mencio: Lena Karpunina (Germanio) pro Tiu tago.
Originala poezio
Laŭreato: Jean-Marie Ries (Luksemburgio) pro La juĝantinaro.
Laŭdaj mencioj: Ljudmila Orajevskaja (Ukrainio) pro Acero;
Bernadete
Asensi Tavares de Melo (Brazilo) pro "Makuloj".
Traduka poezio el la rusa: poemoj de Fjodor Tjutĉev
Laŭreato: Jurij Karcev (Ruslando) pro Silentium!
Laŭda mencio: Tatjana Auderskaja (Ukrainio) pro
Silentium!
Traduka prozo el la rusa: Антон Чехов
Человек в футляре
Laŭreato: Anna kaj Mati Pentus (Ruslando).
Laŭda mencio: Jukka Pietilainen (Finnlando).
Traduka prozo el la angla: Mark Twain. The
Celebrated Jumping Frog of Calaveras County
Laŭreato: Michael Ansaldi (Usono).
Laŭda mencio: Maurice Wittenberg (Usono).
Ĉiu laŭreato ricevos diplomon kaj librodonacon. Konforme al la regularo
de Liro, la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2005 publikigi
la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme
kaj elektronike.
Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!
Halina Gorecka
sekretario de Liro-2003
Liro-97 | Liro-98
| Liro-99 | Liro-2000
| Liro-2001 | Liro-2002
| Indekso de Liro