Kial
fari Oficialajn Aldonojn?Kunlige kun tiu okazaĵo mi iafoje aŭdas dubojn pri la indeco de oficialigado de radikoj. Ĉu tio entute havas (plu) sencon? Vere la afero povas ŝajni sufiĉe duba. Ĉu aliaj lingvoj havas distingon inter “oficialaj” kaj “neoficialaj” vortoj aŭ morfemoj? Ĉu nia vivanta lingvo ne povas evolui kaj bonfarti tute sen tiaj burokrataĵoj?
Kiel Akademiano, kaj precipe kiel direktoro de ties Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro (kiu ellaboris la Naŭan Oficialan Aldonon), mi tre bonvenigas tiajn dubojn kaj tiajn diskutojn.
La problemo estas laŭ mi la esprimoj “oficiala” kaj “ne-oficiala”. Ili estas tradiciaj, sed bedaŭrinde ili povas esti miskomprenigaj. Tio, kion la Akademio vere plenumas per siaj Oficialaj Aldonoj, estas verkado de vortaro, nome de la Universala Vortaro.
Jam en 1905, kiam aperis la Fundamento de Esperanto, ĉiuj sciis, ke nia lingvo estas pli vasta ol la Fundamento mem, kaj ke ĝia vortprovizo estas pli granda ol tiu de la Universala Vortaro. Jam tiam ĉiuj, ankaŭ Zamenhof mem, uzadis ankaŭ elementojn, kiuj ne estis en tiu vortaro. Kaj ankoraŭ post 1905 li kaj ĉiuj aliaj uzadis ankaŭ ne-Fundamentajn radikojn.
Povas esti, ke iam iuj imagis, ke la celo de la oficialigado estas difini la sole ĝustan radikoprovizon de nia lingvo, opiniante, ke oni uzu ĉiam nur la Fundamentajn kaj “oficialajn” radikojn. Sed tio ne estas nun ĝusta, kaj fakte neniam estis ĝusta.
La Universala Vortaro kune kun ties Aldonoj estas unu el la multaj vortaroj de Esperanto. Tiuj vortaroj estas diversspecaj, kaj ili havas diversajn aŭtoritatecojn. La Universala Vortaro estas unu el la plej aŭtoritataj. Ĝi difinas la trunkon de forte rekomendataj radikoj, kiujn oni prefere uzu, kiam kaj kiom tio estas ebla. Malantaŭ tiu forta rekomendo staras Zamenhof, la Bulonja Deklaracio kaj la Akademio de Esperanto. Tial multaj atentas tiujn rekomendojn, sed certe ne sklave, nek centprocente, kaj tio estas tute en ordo. Pri devigado ja neniam temis. Tio estas klare legebla jam en la Fundamento mem, kaj ankaŭ en la Bulonja Deklaracio.
La Universalan Vortaron pluverkas la Akademio (antaŭe Lingva Komitato) de preskaŭ cent jaroj (la Unua Oficiala Aldono aperis en 1909). Mi ne vidas kialon ĉesigi tiun verkadon. La lingvo daŭre evoluas kaj ĝia vortprovizo daŭre kreskas. Plu ekzistas bezono difini, kiuj el la multegaj radikoj de nia lingvo estas rekomendindaj kaj preferindaj, kaj plu ekzistas bezono, ke aŭtoritataj institucioj kaj vortaristoj helpu pri unuecigado de la uzo per rekomendado de formoj kaj signifoj. Tian laboron la Akademio faras per siaj Oficialaj Aldonoj. Iom similan laboron faras tiuj, kiuj verkas aliajn vortarojn, ekz. la Plenan Ilustritan Vortaron (PIV). Ankaŭ tiuj vortaroj rekomendas iujn formojn, kaj foje ankaŭ malrekomendas aliajn, kaj ankaŭ tiuj vortaroj diversmaniere provas unuecigi la signifojn kaj uzojn de la lingvoelementoj. Sed neniu el tiuj vortaristoj kaj institucioj imagas, ke nur ties vortaro pravas, aŭ ke la lingvo konsistas nur el tio, kion enhavas kaj rekomendas tiu vortaro.
La Statuto de la Akademio difinas interalie la taskon verki vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Ĝuste tion la Akademio faras per siaj Oficialaj Aldonoj (kvankam antaŭe oni ofte neglektis la difinojn). Mi faros tion, kion mi povas fari por ke la Akademio daŭrigu kaj plibonigu tiun laboron. Fakte mi vidas neniun ajn kialon ĝin ne daŭrigi. Oni nur ne miskomprenu la karakteron kaj celon de tiu vortara laboro.
Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed ĝi esperas, ke ĝiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj.“Oficiala” do esence signifas simple “aperanta en iu el la Aldonoj al la Universala Vortaro”. Tia vorto estas vorto en ampleksigita versio de la Universala Vortaro. Sekve neoficiala vorto estas vorto, kiu ne estas en tiu vortaro. Sed neniu vortaro enhavas ĉiujn vortojn de la lingvo. Oni do ne miskomprenu, ke neoficiala vorto laŭ la Akademio estas vorto ne-Esperanta, aŭ vorto kiun oni ne uzu, aŭ vorto malbona. Simile oni povas paroli pri elementoj “PIV-aj” (aperantaj en la Plena Ilustrita Vortaro), kaj pri vortoj “ne-PIV-aj”, pri radikoj “Zamenhofaj” (aperantaj en iuj el la tekstoj de Zamenhof), kaj pri vortoj “ne-Zamenhofaj”, k.t.p.
<…>
Grava celgrupo estas la vortaristoj, al kiuj ni rekomendas prezenti unuavice la oficialajn sencojn de la koncernaj vortoj. Tiujn la vortaristoj tamen povas kompletigi per pliaj sencoj neoficialaj laŭ la celo kaj bezonoj de la koncerna vortaro. Kompreneble neniel necesos citi niajn difinojn laŭvorte. Gravas la intencitaj ideoj.
Laŭ la statuto de la Akademio ĝiaj “decidoj povas esti nuraj rekomendoj aŭ malrekomendoj, aŭ definitivaj aproboj aŭ malaproboj”. Oficialigado de radiko konsistigas aprobon. Praktike tamen la Akademio havas neniajn rimedojn (nek deziron) trudi siajn decidojn (ĉu aprobojn, ĉu rekomendojn). Kaj tial praktike la sola diferenco inter Akademiaj rekomendoj kaj Akademiaj aproboj, estas tio, ke la lastaj estas pli fortaj kaj pli firmaj rekomendoj ol la unuaj.
Iujn aliajn konsternis tio, ke en la Naŭa Oficiala Aldono entute uziĝas difinoj en Esperanto, dum forestas tradukoj en naciaj lingvoj. La diversaj Oficialaj Aldonoj estas enhave sufiĉe diversspecaj. Plej ofte la Lingva Komitato aŭ la Akademio uzis nur tradukojn por difini la radikojn kaj vortojn, sed uzo de Esperantlingvaj difinoj neniel estas io nova. Tiaj difinoj uziĝis jam en la Kvara OA (1929), kaj de tiam ili pli kaj pli graviĝis. En 7OA tute ne uziĝis tradukoj en naciajn lingvojn. En 8OA (1974) ĉefrolis la Esperantaj difinoj. Mi kaj multaj aliaj opinias, ke nia lingvo nun jam estas sufiĉe matura por povi difini siajn proprajn vortojn.
Sed neniu vortaro, kiom ajn aŭtoritata laŭ ĝiaj uzantoj, estas perfekta. La Plena Ilustrita Vortaro enhavas erarojn, eĉ multajn, iafoje eĉ tre gravajn. Ankaŭ la Universala Vortaro enhavas erarojn. Kaj ankaŭ la Oficialaj Aldonoj de la Akademio enhavas erarojn. Tial nepre ne sufiĉas unu sola vortaro. La diversaj vortaroj kompletigas unu la alian per siaj diversaj labormetodoj kaj diversaj celoj. PIV estas tre ampleksa vortaro, kiu eĉ enhavas vortojn tre marĝenajn, eĉ iujn vortojn apenaŭ uzatajn, kaj eĉ kelkajn vortojn, kiujn tiu vortaro mem malrekomendas. La Akademia Vortaro enhavas nur vortojn, kiujn la Akademio forte rekomendas, kaj ĝi mencias plejparte nur la plej gravajn kaj kernajn sencojn de tiuj vortoj.
Kaj mi esperas, ke oni estonte ĝuste komprenos la sencon de la facile miskomprenebla, sed forte enradikiĝinta esprimo “oficiala radiko”.
Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris 2005.
La Ondo de Esperanto. 2007. №6 (152)