Aliaj landoj, aliaj brandoj

de Reinhard Haupenthal

Kiel regula gasto de Raymond Schwartz mi havis la raran privilegion rite ĝui postmenue lian unikan mirabel-brandon. Kiam, iu-tage, Joseph Nels petis de li “ankoraŭ glaseton de via likvoro”, Schwartz faris al li predikon pri moroj. Konfuzi brandon kun likvoro, jen morto-merita peko. Cetere, Schwartz ankoraŭ havis la distil-rajton hereditan de sia patrino. Ne diste de sia lorena tombejo, li posedis mirabel-boskon, kie propramane li plukis la falintajn fruktojn plene maturajn kaj aromajn. Neniam plu, en la postaj jaroj, mi retrovis simil-gustan brandon kies koloro egalis, laŭ Schwartz, la urinon de sana viro…

Nu, en sia t.n. Naŭa Oficiala Aldono (OA) al la Universala Vortaro (bela bombasto, ĉu ne?) ia kungrupiĝo sin nomanta Akademio de Esperanto “oficialigis” la vortojn aperitivo kaj vodko. La hobiaj leksikologoj faris unu-flankajn selektojn (kiel iam Waringhien, kiu notis en sia PIV bugri, sed ne midzi). Kial, oni sin demandas, la vort-akumulaj akrobatoj donis preferon al aperitivo, sed ignoras la postmanĝan digestivo kaj kial vodko postlamas aliajn brandojn, sed tamen ne kuntrenas la orfajn fratojn. Ni rigardu la aferon iom pli sisteme.

Jam en la 2a OA (1919) la drinkemaj akademianoj kanonizis ĝino, kirŝo kaj viskio, sed ial la vodko preterglitis. Aŭ ĉu mankis rusaj kundecidantoj? La nova PIV memoris pri la ekzisto de slivovico (prun-brando), kiun la svisoj nomas Pflümli, sed pflimlio malfacile prononceblas, malgraŭ la strangaĵo muslio kiu enŝteliĝis sam-vortare. La konjako estas ekzemplo por tio, kiel toponimoj donas nomon al produktoj: edamo, grujero, kamemberto kaj rokforto, sed ankaŭ madejro, malago kaj tokajo. Tamen en la serio de la brandoj plu mankas armanjako (kvankam ne ĉe Krause) kaj kalvadoso (pom-brando el Normandujo).

La nomenklatura konfuzo grandas. Kio entute brandigeblas? Jen:

1. kern-fruktoj (cidonioj, piroj, pomoj…)
2. drupoj (abrikotoj, ĉerizoj, mirabeloj, persikoj, prunoj, pruneloj…)
3. beroj (arbutoj, fragoj, framboj, sambukoj, juniperoj…)
4. radikoj (genciano…)
5. alkoholaĵoj kaj rekrementoj (biero, vino; elpremitaj vinberoj…)
El ĉi deven-substancoj pokaj brandoj akiris propran nomon:
agava → tekilo
ĉeriza → kirŝo
grena → vodko
hordea → viskio
junipera → ĝino
poma → kalvadoso (sed ne por ĉia pom-brando)
pruna → slivovico (sed certe ne ĉia)
vina → armanjako, konjako…
La brando el premitaj vin-beroj nomiĝas jen grappa (itale), jen Trester (germane), jen marc (france), kun aldono loka (ekz. marc de Provence) aŭ vita (ekz. marc de Gewürztraminer, Alsaco). Nia lingvo iom plumpas ĉi-rilate per la kilometreca vinber-brando.

Se la brandoj prezentas bonan digestivon (kelkaj prefere en glaso fridigita per glaci-pecoj), ili estas eĉ taŭga ingrediento gastronomia: en Francujo oni parolas pri “truoj”: trou nourmand (pom-ŝorbeto arosita per pom-brando), trou alsacien (citrona ŝorbeto kun marc de gewürztraminer). Ĉi truojn oni servas inter la pladoj, ne menu-fine.

Sed brandoj servas ankaŭ por flamumi: deserton, kotleton, krespon, rostaĵon, stekon. Kaj bavara bier-supo pliboniĝas, se oni baptas ĝin per bier-brando. Ili same prezentas bazon por grogoj kaj punĉoj. Domaĝe, ke nun-tempe pro rigoraj trafik-kontroloj (anstataŭ kalvadosiĝi, nia mondo kalviniĝas) ĉiuj timas la delicojn de bona brando. Eĉ la privata distilado kutime ne (de)licas. Tial jam en olimaj tempoj oni distilis dum la nokto-meza meso, kiam eĉ la sbiroj kirk-iris…

En Svislando, oni asertas, eĉ la posedo de distil-aparato, la alambiko, puneblas. Tio okazis al kamparano, kiun la ĝendarmoj pagigis, malgraŭ ties certigo, ke li tute ne distilis. Vi havas la instalaĵon, ili insistis, tio sufiĉas. Anstataŭ la postulita cent-franka puno, li ŝovis al ili 200 frankojn kaj klarigis al la miraj reprezentantoj de la leĝo, ke li anoncas sinakuzon pro seks-delikto. Sed neniam oni vin kaptis ĉe freŝa faro, ili replikis. “Ne gravas, mi havas la instalaĵon…”

Je via sano, sam-ideano!

Noto

Strange, ke laŭ PIV kaj laŭ Krause arbuto estas arbo, dum efektive ĝi estas bero de arbut-arbo, arbutujo aŭ simple arbutiero. La portugaloj konas arbut-brandon.

La Ondo de Esperanto. 2008. №4 (162)


Al la indekso pri esperantologio kaj interlingvistiko | Al la ĉefa enirpaĝo