Vortoj de Komitatano Z

Du puĉoj

Monda politiko ŝajnas esti kampo, sur kiu gvidantoj de UEA ne paŝas tre lerte. Freŝa glito okazis pri la Azia Esperanto-Kongreso, kiu estis planita por marto en Nepalo. Reĝa puĉo en la montara lando devigis la organizantojn prokrasti la kongreson ĝis aŭgusto, kun la rezervo, ke eble eĉ tiam la lando ne estos sufiĉe trankvila por gastigi la kongreson.

Estis saĝe prokrasti la kongreson, sed kial oni entute elektis tiel eksplodiĝeman landon? Hori Yasuo, la prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado klarigis, ke kiam oni faris la decidon, ĉio estis trankvila kaj la invitintoj certigis, ke tiel restos. Laŭ li ĉiu lando kaj urbo estas riska loko, ĉar katastrofoj kaj terorismaj atakoj povas neatendite okazi ĉie. Konsentite. En Nepalo tamen ne okazis io surpriza, sed gerila milito kirlas la landon jam de longe. Lastatempe la situacio estis malpliboniĝanta, kun aldona spicaĵo la kortega sangobano fare de ebria kronprinco, el kiu rezultis surtroniĝo de malpopulara reĝo. Tiuj, kiuj elektis tiel riskan lokon por iom grava Esperanto-kongreso, estis naivuloj sen juĝopovo. Ne estas klare, ĉu al ili apartenis ankaŭ la estraranoj de UEA. La lokon por la Azia Kongreso ŝajne elektas la komisiono, sed tiel grava decido verŝajne bezonas aprobon de la Estraro de UEA.

La nepala sperto devus averti pri riskoj, je kiuj UEA povas implikiĝi, se ĝi lasas tro da aŭtonomio al sensperta komisiono. En siaj unuaj komentoj prezidanto Hori Yasuo obstine spitis la kialojn de la prokrasto kaj instigis la aliĝintojn tamen vojaĝi al Nepalo. Tuj poste, eble pro interveno el Romo aŭ Roterdamo, li retiris siajn vortojn kaj imputis ilin al LKK. Li certe ne estis pensinta, kiu ricevus la fakturon, se io terura okazus al tiuj, kiuj laŭ tia instigo tamen irus al lando, kien la ministerioj de eksteraj aferoj en normalaj landoj jam antaŭ la puĉo malkonsilis vojaĝi. La pli altaj estroj de UEA eble instinkte pensis pri la riskoj, memorante, ke nur grandioza bonŝanco evitigis al UEA katastrofon en 2000, kiam la palestina intifado ekis nur monaton post la Tel-Aviva UK.

La nepalan puĉon sekvis alia en Togolando, kie estas la Afrika Oficejo de UEA. La puĉo celis daŭrigi diktaturon, kiu katenas la landon jam jardekojn. Kiel UEA povis starigi oficejon en tia lando? Estas ankaŭ nebule, kion ĝi reale faras, kaj ĉu la movado iel rericevas la eŭrojn, kiujn ĝia vivteno voras. Mencioj pri ĝi en la gazetaro trudas la impreson, ke ĝi estas pli togolanda ol afrika oficejo. Se ne estas tiel, ĝiaj dungitoj devus pli bone zorgi pri sia bildo. Ili estus ankaŭ ĝustaj homoj por rebati al Bernard Golden, kiu antaŭ 20 jaroj argumentis, ke la misiado por Esperanto en Afriko estas sensenca kaj neniam repagos sin. Afrikanoj povus nun demandi, ĉu la eĉ pli kostaj investoj en Bruselo je oficejo kaj tutpaĝaj gazetreklamoj iam repagos sin, kaj ni aliaj povas nur bedaŭri, ke la skribmaŝino de Golden eksilentis antaŭ ol komenti ilin.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2005, №3 (125).


Restas du jaroj

La Estraro de UEA plenumis preskaŭ trionon de sia mandato, sed eĉ forta lupeo ne helpas distingi, ĉu ĝi atingis ion konkretan. Optimisto dirus, ke ĝi uzis la tempon por plani kaj ke fruktoj venos poste. Espereble ili pravas, sed devus jam aperi almenaŭ kelkaj ĝermoj el la semoj, kiujn la dua teamo de Renato Corsetti semis. En tio, kion ordinara aktivulo povas observi, nenio elstaras. Restas por vidi, kion la estraranoj skribos en sia unua jarraporto.

Unu afero klaras: la prezidanto estas la plej aktiva estrarano. Li ŝajnas vivi tage-nokte apud komputilo, ĉar li mesaĝadas tiel amase, ke oni akuzas lin pri spamado. Unu temo ripetiĝas en liaj mesaĝoj: serĉado de agantoj por tio kaj jeno, sed same ofte li plendas pri manko de reago. Ĉiu ajn, kiu sin anoncas, povus iĝi komisiito de UEA, sed regas granda apatio. Pri la gekolegoj de Corsetti ne estas multe da spuroj. Mi volus kredi, ke ili silente diligentas malantaŭ la bruo de retlistoj, kie ĉefe eksponas siajn frustriĝojn babilemaj nenifarantoj, sed mi dubas.

Kio ajn estas la vero pri la laboremo de la teamanoj de Corsetti, ili estas anonima grupo. Granda publiko ne konas ilin kaj eble eĉ iuj komitatanoj jam forgesis, kiujn ili elektis en Pekino. Eĉ se la gvidantoj estus plej diligentaj laborformikoj, tio ne sufiĉas por vivigi kaj antaŭenigi socian movadon, se ili ne havas prestiĝon ĉe tiuj, kiujn ili devus gvidi. Tio validas ankaŭ pri UEA. Ne necesas esti eta Lapenna, sed estrarano devus havi almenaŭ palan aŭreoleton, kies radiado alvokus ĉe simplaj membroj ian admiron. En iu intervjuo unu estrarano tamen emfazis mem esti nur simpla membro. Ho ve! Simplaj membroj ĝuste atendas, ke la gvidantoj ne estu simplaj. Alie eblus elekti ilin per lotumo.

Ju pli da tempo pasas post la elektoj en Pekino, ŝajnas des pli klare, ke el ili povis rezulti nur tiu febla grupo, kiun ni ricevis. Malgraŭ du triamondaj anoj el pli juna generacio, ĝi estas la lasta raŭka elspiro de malnova TEJO-amikaro el la 1960-aj jaroj. Ĝi tamen havas ŝancon gajni por si afablan piednoton en la analoj de UEA, se ĝi konscias pri sia propra nepovo iniciati ion kvalite novan kaj kontentiĝas senpretende mastrumi la domon ĝis la veno de novaj freŝaj fortoj. Pekino venis tro frue, por ke ili aperu, ĉar la elektantoj ne konsciis pri ilia neceso kaj ili mem ankoraŭ ne organiziĝis por sin proponi. Ankaŭ la financa, organiza kaj oficeja kaoso ne allogis ilin.

Restas du jaroj ĝis la elektoj en 2007. Corsetti ne estos reelektebla, pro kio ankaŭ tiuj ĝentiluloj ne havos skrupulojn, kiuj laste timis ofendi lin, se ili proponus aliajn kandidatojn aŭ mem kandidatiĝus. Roterdamo denove funkcias; do ne bezonos timi ankaŭ tiuj kun intelekta kapacito, kiuj pretas disponigi sin nur kun la kondiĉo, ke ili povu fidi je tiu ŝlosilo de la infrastrukturo de UEA. Mi ekkredas, ke en 2007 venos la ŝanĝo.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2005, №6 (128). 


Atendante duan direktoron

UEA disvastigis bonan novaĵon: ĝi jam havas pli da individuaj membroj ol pasintjare kaj ĉi-jare la membraro eĉ superos 6000, kio laste okazis en 2001. En tiu tumulta Zagreba jaro estis 6479 membroj, el kiuj kvazaŭ per turno de mano malaperis pli ol dekono en la posta jaro, kiam la nombro kolapsis al 5713.

Pri prognozata reatingo de 6000 membroj jam kelkfoje raportis gazetaraj komunikoj de UEA. Ilia aŭtoro, kiu evidente estas ĝenerala direktoro Buller mem, detenis sin de komentoj, kiuj povus esti pikaj al la post-Zagrebaj kaj parte nunaj estraranoj, kun kiuj li en siatempaj polemikoj forte malkonsentis pri la kaŭzoj de la membrofalo. Laŭ la estraranoj la kaŭzoj estis eksteraj, laŭ Buller internaj. Nun Buller preferas silenti pri interpretoj, kvankam li povus montri la statistikan evoluon kiel pruvon de sia pravo. Se vere la falo okazis pro eksteraj fortoj — precipe de fuĝo al interreto for de gazetoj, libroj kaj organizaĵoj — ĝi devus plu daŭri. Se UEA jam ĉi-jare reatingos la nivelon de 2001, la klarigoj de la post-Zagreba estraro pruviĝos kamuflaj pretekstoj.

Gvidantoj de ĉiu ajn alia organizaĵo tamburus pri kreskanta membraro, ĉar normale tia populariĝo de asocio indikas ankaŭ popularecon de ĝiaj gvidantoj. La estraro de UEA emas tamen silenti pri la bona evoluo. Jam pasintjare estis kresko, sed anstataŭ fiere reliefigi ĝin en la enkonduko de la agadraporto pri la jaro 2004 ĝi ŝovis tiun informon en la finan ĉapitron pri administrado, kvazaŭ ĝi estus nur administra detalo. Tiu malpromocio de esenca informo tamen samtempe estis neintence denunca: pri la forkuro de membroj ja multe kulpis ĝuste la disfalo de la administra strukturo, la Centra Oficejo, kiu ĉefe respondecas pri la produktado de servoj, por kiuj la membroj kotizas. Ju malpli oni parolas pri la nuna pozitiva tendenco, des malpli necesas ĝin klarigi. Pli bone do silenti, ŝajnas pensi la estraro.

La reatingo de 6000 membroj koincidas kun la rekuniĝo en la CO de la sama direktora paro, post kies foriro UEA falis sub tiun limon. Meze de la jaro Buller revenigis sian longtempan dekstran manon Pasquale Zapelli, kvankam sen direktora titolo kaj ne plentempe. Sen tiuj limigoj lia reveno eble ne estis digestebla al Renato Corsetti kaj Ans Bakker, la reelektitoj el la antaŭa estraro, kiu suspendis la du-direktorecon kiel “troan lukson”. En la koridoroj en Vilno ŝvebis tamen susuroj, ke Buller planas restarigi ĝin, kiam la financa resaniĝo de UEA tion permesos. Ĉar la buĝeto, komponita de Buller mem, ne antaŭvidas pli da oficistoj ol nun, li eble kalkulas pri dua direktoro en la elektojaro 2007. Por ke Jokohamo ne fariĝu nova Zagrebo, la elektokomisiono certe aŭskultos liajn dezirojn pli atenteme ol en 2001, precipe ĉar membras en ĝi István Ertl, unu el la Zagrebaj demisiintoj. Multa roterdamologia talento ne necesas por diveni, ke unu el la deziroj-postuloj de Buller estos havi kundirektoron apud si.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2005, №10 (128).


Vojmezaj esperoj

La regoperiodo de la nunaj gvidorganoj de UEA jam transpasis la vojmezon. Anemia estis la pasado ĝis nun, kaj multa skeptiko eĉ ne necesis por tion prognozi jam ĉe la komenco. La nun vivantaj movadanoj neniam spertis pli senkoloran estraron ol la dua teamo de Renato Corsetti, kiu mem estas la sola, pri kies ĉeesto en la teamo la publiko konscias, ĉar signalojn pri aliaj ĝi ne povas detekti.

Estas malfacile kompreni, ke la laborkapablo kaj produktiveco de la gvidorganoj de nia monda tegmento estas tiel minimumaj. Antaŭe la komitatanoj povis renkontiĝi nur unufoje jare dum la UK. Krome la estraranoj havis unu kunsidon inter la kongresoj. Diskutado inter la kunsidoj estis malfacila, ĉar ĝis antaŭ kelkaj jaroj ĝi okazis kiel en la tempo de Zamenhof, per letera korespondo, kaj telefoni kostis multe. Kiam aperis la retpoŝto, ne mankis ĝojkrioj, ke ĝi revoluciigus la laboron de la UEA-organoj, kiuj povus tutjare trakti aferojn preskaŭ kiel en ordinara kunveno. Sekvis elreviĝo. Nenio ŝajnas indiki, ke serioza diskuto okazas interkongrese. Eĉ dumkongresaj diskutoj degeneris de tiuj, kiujn mi memoras el la 1960–1970-aj jaroj, kaj la tempo verŝajne ne rozkolorigis mian memoron.

Eble temas pri tio, kio okazas ĉie en la moderna mondo. Malaperis grandaj personecoj, kiuj donis koloron al la socia vivo ekde kluboj ĝis landa registaro. Ilia karismo altiris kaj mobilizis homojn. Ili elvokis naturan respekton al la organizo, kiun ili reprezentis, kaj la membroj, voĉdonantoj, ktp., sentis preskaŭ familiecan proksimecon al la organizo. Modernaj gvidantoj estas sekaj fakuloj, kun kiuj ordinara homo ne sentas ligon. Ili povas esti alte edukitaj kaj tamen nekleraj, dum veraj gvidantoj bezonas ĝuste kleron por esti kapablaj vidi trans la hodiaŭon. Se ili ĝin havas, ordinaruloj tion sentas, respektas ilin kaj sekvas ilin.

El la anemio de la gvidantaro de UEA rezultas, ke la asocio evoluas senstire. Neniu povas percepti, ke ruĝa fadeno iras tra la tuto. La oficiala revuo ilustras tiun situacion. Ĝia enhavo impresas kiel senkohera kunŝutaĵo de hazarde ricevitaj tekstoj, sed tio nur respegulas la realon. Ankaŭ la redaktoro ne trovas kapteblan fadenon en la asocia praktiko. Post jaro kaj duono UEA elektos prezidanton kaj estraron, kiuj gvidos la asocion ankaŭ en 2008, kiam oni festos ĝian 100-jariĝon. En 1986 oni ĝojis povi reelekti en Humphrey Tonkin karisman gvidanton por la Jubilea Jaro de la lingvo. Ĉe la elektoj en 2007 oni prenu kiel kriterion por la nova prezidonto, ke li (ŝi?) estu vaste konata, prestiĝa, klera. La 100-jariĝo de UEA estos okazo doni revivigan impulson al la movado, sed por eluzi la okazon necesos konvena prezidanto. Se Mark Fettes disponeblos nur ekde 2010, la elekta komisiono tenu varmaj siajn kontaktojn kun Tonkin kaj John Wells. Por ke en 2008 oni povu iri al UK kun la espero reentuziasmiĝi en la inaŭguro, la elekteblo ne estas pli riĉa, sed — recikligi estas verde.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2006, №1 (135).


Strategia elekto fariĝis Pandora skatolo

“Danĝera ludo en Togolando”, — alarmis Libera Folio en oktobro. La togolandano Gbeglo Koffi, kiu longe ĝuis la rolon de afrika fetiĉo en UEA, ekamindumis kun la Esperanta Civito, kio ne povis esti favore rigardata en UEA. La evoluo kulminis jarfine, kiam UEA ne daŭrigis kontrakton pri la Afrika Oficejo, kiu ĝis tiam troviĝis en Instituto Zamenhof, privata lernejo de Koffi financata de nederlandaj karitataj fondusoj kaj privataj mecenatoj. En januaro UEA anoncis translokiĝon de la oficejo al la najbara Benino. Koffi rebatis per fondo de Afrika Centro Esperantista, sub kies nomo li komencis dissendi insultojn pri la gvidantoj de UEA.

Maturiĝis do la afrika Esperantujo, ĉar ĝi havas sian unuan skismon, kvankam pri lokaj skismoj oni raportis jam multfoje. En Afriko kvereloj pro envio kaj ĵaluzo havas fekundan grundon. Pro premaj vivkondiĉoj oni kaptas ĉiun pajleron, kiu povus promesi plibonigon. Ankaŭ Esperanton oni lernas revante pri mono kaj ŝanco eskapi al la Nordo. Kiam la realo malkaŝas sin, multaj kabeas kaj tiuj, kiuj restas, ekdisputas pri la magra mono el Roterdamo. Por iuj la revo pri mono kaj elmigro tamen realiĝis danke al la donacoj de romantikemaj eŭropanoj kaj malavareco de UEA. Populara eskapvojo estis UK, sed ankaŭ aliaj renkontiĝoj taŭgis. Iliaj organizantoj pretis multe peni por venigi gastojn el Afriko, esperante, ke ilian ĉeeston rimarkus ĵurnalistoj. Ne malofte tamen okazis, ke post la kongreso neniu plu rimarkis ilian ĉeeston, ĉar ili malaperis. Feliĉe almenaŭ kelkaj restis aktivaj en la movado de sia nova loĝlando. Ili meritas rekonon male al tiuj, kiuj misuzis la naivecon de aliaj.

Gbeglo Koffi estas speciala, sukcesa kazo de afrikano. Li ne fuĝis, sed anstataŭe li akiris lernejon, kiu en fotoj aspektas tre impone. Kiel la unua afrikano en la UEA-estraro kaj la Akademio li estas la plej fama afrika esperantisto. Pri lia laboro kiel estrarano mankas observoj, krom la atesto de Michela Lipari, kiu reage al Koffi en reta diskuto komprenigis, ke ŝia kolego dormis en la kunsidoj. Okazis, ke en tiu diskuto Koffi montris sin senscia pri kulturaj aferoj, kvankam kulturo estis lia fako kiel estrarano. Skribante pri esperantologia kurso en Togolando, kun Giorgio Silfer kiel profesoro, Koffi resumis, ke UEA portis al Afriko akuzativon, sed necesis la Civito por porti tien kulturon. Oni demandas sin, pri kiuj ridi plej multe: pri Koffi aŭ pri tiuj, kiuj levis lin sur la podion de UEA.

Antaŭ 20 jaroj Bernard Golden verve artikolis kontraŭ la uzo de mono en Afriko, kiu laŭ li bezonis panon anstataŭ Esperanto. Estas bele por la publika bildo pri Esperanto, ke ĝi estas parolata en Afriko, sed Golden ne malpravis. Sufiĉis malpli da mono por atingi decan rezulton en Afriko, kiu por UEA fine fariĝis Pandora skatolo. Kial UEA ne prioritatigis Ĉinion? Tio estus investo, kiu repagus sin multoble, ĉar Ĉinio difinos la estontecon de la mondo. Malfruas penti.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2006, № 4–5 (138–139).


Ne ridi, sed objektive analizi

La komentario Strategia elekto fariĝis Pandora skatolo de Komitatano Z (LOdE, 2006, 4–5) prezentis la aferojn ĉirkaŭ la translokigo de la Afrika Oficejo de Togolando al Benino, kaj aldonis pliajn vortojn pri Gbeglo Koffi kaj pri la afrika movado. Ĝi enhavas kelkajn misinformojn, kiujn mi rekomentas ĉi-sube:

1) Afrika Centro Esperantista (ACE) aperis en oktobro 2005 kaj konkretiĝis en decembro. Ne la translokigo de Afrika Oficejo (AO) al Benino fondigis ĝin.

2) Estas vere, ke Gbeglo Koffi forte reagis kaj plu reagas al sintenoj de la estraro kaj ĝenerala direktoro, sed insultis neniun. Tion li faris ne nome de ACE, sed je propra nomo. Kial li akre kritikas la gvidantojn de UEA, tion li klare montris al ili kaj ankaŭ tra siaj artikoloj. Tiuj ĉi gvidantoj estas malsinceraj, mensogas, manipulas kaj tordas la veron. Pruvojn pri tio Koffi jam montradas al la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA.

3) Michela Lipari trovas, ke Koffi dormas dum kunsidoj. Kiam diskutoj estas tute nenecesaj kaj tedaj, sed iuj vortolakse ĵetas ĉion ajn sur aliajn, iuj el tiuj ĉi somnolas. Dum kunsidoj estraraj somnolas pluraj estraranoj sed ne samtempe. Tion ofte faris ankaŭ Michela kaj ankaŭ aliaj kunvenantoj. Michela havas sian manieron moki ĉiujn, tute forgesante, ke en ŝi estas multaj mankoj, eĉ ne nekapablo starigi veran raporton pri kunsido.

4) La gvidantoj de UEA havas neniun planon realigeblan pri edukado en Afriko. Eĉ la akuzativon, kiun scias afrikanoj, preskaŭ nur Hans Bakker kune kun siaj kunlaborantoj kaj lernintoj afrikanoj instruas. Ili semetas ankaŭ pri kulturo, sed la monumentan laboron pri kulturo ĵus faris Giorgio Silfer per la esperantologia seminario en Afriko.

5) En sia dua mandato en la estraro de UEA, Koffi zorgis ankaŭ pri kulturo kune kun Humphrey Tonkin. Li tute ne postulis tiun ĉi taskon, sed dum la taskodivido Renato ŝovis ĝin al li kun la diro: “Tie estas nenio por fari, sed Humphrey Tonkin faros la laboron kun vi”.

6) Esperanto ja donas laboron, kaj eĉ la redaktoro de La Ondo de Esperanto kaj aliaj homoj vivtenas sin per Esperanto. Tiel ili uzas Esperanton laŭ la Deklaracio pri Esperantismo de la Bulonja Kongreso de 1905. Ankaŭ afrikanoj siamaniere uzas sian Esperanton, kaj laŭ tiu deklaracio ili kulpas pri nenio. Ne nur afrikanoj profitis de Esperanto por resti en riĉmondo. Certe tion scias multaj personoj, sed ĉar nur Afriko estas taksata, oni ĉiam parolas pri ĝi.

7) Sub la artikolo estas “Komitatano Z”. Pri kiu tio temas? Kial kaŝnomo? S-ro Koffi neniam kaŝas sin kaj montras sin al la aliaj per siaj artikoloj. La Ondo de Esperanto rifuzis artikolon kun klara mencio pri la aŭtoro, sed aperigis alian rilate la saman temon sed kun kaŝita nomo de la aŭtoro. La Ondo de Esperanto tamen nomas sin sendependa. Ĉu ĝi devas ricevi instrukciojn el la ekstero aŭ ĉu ĝi estas simple subaĉetita? Eble la redaktoro ricevis riproĉojn de UEA-gvidantoj pro la artikolo de Hans Bakker en lia magazino pri la lastaj ŝanĝoj en la agado de UEA en Afriko. Nun tiu ĉi redaktoro volas montri al tiuj gvidantoj, ke li lojalas al ili. Ĉu UEA estas propraĵo de kelkaj, al kiuj Esperantistoj devas ne nur obei, sed ankaŭ adorkliniĝi, dum ili surtretas aliajn? Decas mencii, ke la redaktoro de La Ondo de Esperanto estas eldonisto kaj UEA estas potenciala kliento lia. Sendube li tiel protektas sian komercan rilaton kun UEA, uzante dirojn ne pruvitajn fare de Esperantistoj kun rasismaj tendencoj.

8) Tute ne estas skismo en la afrika movado, kiel tion volas la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA. ACE forte laboras, eĉ helpante al AO. Tion vere ne scias Komitatano Z, kiu demandas pri kiuj ridi: “pri Koffi aŭ pri tiuj, kiuj levis lin sur la podion de UEA”.

La unua demando estus kial ridi? Ĉu pro la laboroj sindediĉaj de Koffi por Esperanto kaj pro la multjaraj laboroj de Hans Bakker aŭ pro la senbazaj informoj en la artikolo?

Bone informitaj Esperantistoj ege nervoziĝus pro la kondutoj de la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA pri ties faroj kaj ofendiĝus pro la komentario de Komitatano Z, ĉar montriĝas, ke tiu ĉi aŭtoro simple nenion komprenas pri la afrika movado sed nur uzas la mensogojn de la estraro kaj ĝenerala direktoro por kalumnii. Plie, eble oni povus ankaŭ ridi pri la redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu ne povis scii per kiu artikolo malfermi la numeron 4–5 de tiu ĉi magazino. Tiu rido povos frapi ankaŭ UEA-gvidantojn, kiuj intermiksas E-organizaĵojn kun politikaj partioj kaj tiel draste kontraŭas siajn “opoziciantojn”.

Nun estas la momento ne ridi, sed objektive analizi la aferojn por vidi, ĉu ĉiu homo en la estraro de UEA vere taŭgas por gvidi tutmondan organizon, kaj ĉu la nuna ĝenerala direktoro de UEA vere taŭgas por tiu ĉi posteno de manaĝero. Estus pli bone okupiĝi pri tiaj analizoj ol ridi pri iu. Necesas ankaŭ al la redakcio bone informiĝi pri vereco de aferoj, antaŭ ol aperigi ilin. Ĉiuj ni klopodu por la disvastigo de Esperanto, neniam anatemante iujn, kiel faras UEA-membroj, precipe UEA-gvidantoj, kiuj tiel kontraŭas iujn, kiujn ili konsideras potencigeblaj kandidatoj por siaj postenoj kaj ĉiel misinformas pri ili, ke tiujn ĉi ankaŭ aliaj Esperantistoj malŝatu.

Gbeglo Koffi (Togolando)
La Ondo de Esperanto, 2006, №7 (141).


Nordkorea vento en UEA

Sekretemo infektis nian mondan asocion. La pinton atingis Michela Lipari, sekretario de la Belartaj Konkursoj, kiu unue publikigis la rezultojn de la ĉi-jara konkurso dum publika programero en la UK kaj tuj poste deklaris ilin sekretaj, por ke UEA povu diskonigi ilin tra siaj oficialaj kanaloj. Imagita povo super aliaj verŝajne donis grandan plezuron al nia serĝentino, sed la lerta redaktoro de Libera Folio premiis ŝin per publika ridindigo. Plej bone ridas, kiu laste ridas.

Lipari ne estas la sola kaŝemulo en UEA. Pli serioza estas la deziro de Lee Chong-Yeong sekretigi la elekton de la nova estraro. En Florenco la eksprezidanto, nun ano de la elekta komisiono, anoncis, ke la kandidatoj devos resti sekretaj “ĝis la lasta minuto”. Eĉ tiam la membraro ne ekscius ilin, ĉar la komisiono “rajtas informi nur la komitaton”. Lee diras, ke lia celo estas apliki la “azian kutimon” ŝpari al la malvenkintoj perdon de vizaĝo. Ĉu estas interkultura analfabeteco dubi la pravon de Lee? Oni ne perdas vizaĝon, se oni perdas en demokratia elekto. Tio certe validas ankaŭ en aziaj demokratioj, kie elektoj sur ĉiuj niveloj de la publika vivo estas jam establita praktiko kun venkintoj kaj venkitoj.

Sendepende de kulturaj diferencoj la elektoj devas sekvi la regulojn de UEA, kiuj siavice sekvas la leĝojn de Nederlando. La komisiono devos raporti pri kandidatoj jam kelkajn monatojn antaŭ la elektoj, ankaŭ pri tiuj, kiujn ĝi ne rekomendos. Kiam la raporto atingos la komitaton, ĝi ne plu estos konfidenca. En tiu ĉi rubriko ni ofte pledis por kreo de elekta etoso en UEA kiel ŝanco por ĝenerale aktivigi la membraron. Tiurilate vasta publikeco tra la tuta elektoprocezo estas nepra kondiĉo. Baldaŭ UEA ekserĉos kandidatojn por komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn. Ĉu al la fina baloto oni allasos nur tiom da kandidatoj, kiom oni elektos, por ke neniu perdu vizaĝon? Ĉu imiti TEJOn, kie por ses komitatanoj B aperis du kandidatoj?

Alia eksprezidanto, kiu ekstaris kontraŭ la “tiel nomata demokratio”, estas Humphrey Tonkin. Li volas, ke la komisiono proponu estraron kun nur unu kandidato por ĉiu loko. “La komitato miskomprenas sian rolon, se ĝi kredas esti parlamento”. Tonkin elreviĝis, ĉar la komitato kutime produktas estrarojn, kies anoj poste plejparte montriĝas netaŭgaj. Estas tamen danĝere malpromocii la komitaton al nura stampilo de la elektokomisiono aŭ de kiu ajn alia grupeto de saĝuloj. Oni vere devas koncepti ĝin kiel parlamenton, ĉar tiel oni emfazas ĝian rolon en la demokratio de UEA. Elekti kaj kontroli la estraron estas la kulmino de tiu rolo. La komitato reprezentas la membrojn kaj tiel donas al ili la senton, ke UEA estas ilia asocio. Se ĝi estus kastrita tiel, kiel Tonkin proponas, forfalus bazo de tiu sento. Cetere, se la komitato emas elekti fuŝajn estrarojn, kiel ĝi povus esti pli sukcesa elektante la estrar-elektan komisionon?

Ju pli da kandidatoj kaj ju pli da publikeco, des pli bona la rezulto. Norda Koreio ne estu la modelo.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2006, № 8–9 (142–143).


Komitatano Z estu prezidanto de UEA!!!

Neniu diris tiel dum la “malfermita kunsido” de la UEA-elektokomisiono, kiu okazis dum unu horo kadre de la pasinta UK en Firenze. La malfermita kunsido estis programita en la kongreslibro kaj publike anoncita sur la kongreskuriero.

Ĉirkaŭ 20 kongresanoj, inkluzive de Humphrey Tonkin kaj Renato Corsetti, partoprenis. La partoprenintoj estis petitaj esprimi siajn opiniojn pri la preferindaj ĝeneralaj kriterioj de la kandidatoj de la venontaj UEA-estraranoj. Aŭskultante la preferindajn kriteriojn, oni povus pensi la rekomendinda(j)n aŭ elektinda(j)n kandidato(j)n. Por rekomendi nomo(j)n de specifika(j) kandidato(j), la rekomendantoj estis petitaj skribi rekte al unu el la 4 elektokomisionanoj, kies retadresoj estis distribuitaj dum la kunsido. La Revuo Esperanto ankaŭ petis tiel. (Mia spiono informis al mi, ke ili jam ricevis “kelkajn” nomojn).

Krome, iu ajn povas skribi aŭ paroli kun iuj ajn por rekomendi sin mem aŭ alia(j)n taŭga(j)n kandidato(j)n. Eĉ nun en Esperantujo, iu ajn povus krii: “Komitatano Z estu la venonta prezidanto!”, kvankam eble tre maloportune estus krii tiel laŭte surstrate en Norda Koreio.

Mi aŭdis, ke la elektokomisiono aŭskultos ĉiujn rekomendojn kaj raportos pri sia rekomendo al la Komitato en marto venontjare, ĉar la komisiono estas tiel taskigita de la Komitato. Dum la komitatkunsido en Jokohamo en aŭgusto venontjare, la komitato diskutos la finan raporton de la komisiono por konsideri la rekomenditajn kandidatojn, aŭ iu ajn komitatano povas rekomendi alia(j)n kandidato(j)n por elekti. Ni ankoraŭ havas longan tempon pripensi aŭ rekomendi.

Ŝajnas, ke la informanto de Komitatano Z ne estis tiel efika kiel malnova KGB, aŭ li havas problemon en sia aŭdkapablo. Aŭ, “la nordkorea vento” blovas ne en Rotterdam, sed pli norde. (Vidu: Nordkorea vento en UEA en La Ondo de Esperanto, 2006, №8–9, pĝ. 2)

Komitatano Ikso
La Ondo de Esperanto, 2006, №10 (144).


Mi ne perceptis nordkorean venton

Komitatano Z elektis en №8–9 dubindan titolon Nordkorea vento en UEA kaj faris eraran konkludon. Mi ĉeestis la kunsidon de la elekta komisiono kaj ne perceptis nordkorean venton. Ankaŭ mi komprenas, ke la elekta komisiono volas procedi konfidence, tute prave. UEA ne estas politika organizo, sed asocio. En kiu asocio aŭ firmao oni informas pri eblaj kandidatoj por la direkcio? Gazetoj povas klaĉi kaj fari supozojn, ankaŭ Libera Folio. Komitatano Z certe scias, ke ne estas facile trovi taŭgajn kandidatojn por la estraro de UEA manke de interesatoj kaj pro honorofica laborego. Mi fidas, ke la elekta komisiono prezentos la plej bonan eblan solvon. La komitato estas libera akcepti aŭ rifuzi la proponojn.

Bruno Graf
La Ondo de Esperanto, 2006, №11 (145).


Defendi la jam fositajn sulkojn

Esperantujon skuas minacanta malfondo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio, kies sorto eble jam estas sigelita de la nova direkcio. La obskure dekstra kaj makartisme paranoja ŝtata regantaro akaparas la oficialajn informkanalojn kun decidaj paŝoj. Al la Esperanto-redakcio oni imputas komunisman influon. Ĝia estrino ja estis dungita dum la socialisma reĝimo kaj pluraj tiamaj mohikanoj plu asistas ŝin.

Ne estus perdo ne plu aŭdi propagandon de registaro, kiu estas unu el la plej mallumaj en Eŭropo kaj honto por EU, kiu kokete lekcias al aliaj pri demokratio kaj esprimlibero. Esperige ja estas, ke poloj mem ekhontas pri siaj estroj, kies populareco jam multe falis. Se la registaro tamen ne stumblos je internaj kvereloj, ŝanco pervoĉdoni pli bonan aperos nur post kelkaj jaroj.

Tamen nur parte la programoj estas registara laŭtparolilo. Ili ĉiam havis ĉefe kulturan enhavon kaj konsiderindan porcion dediĉis al Esperanto-temoj, pro kio Varsovio fariĝis la plej populara stacio inter esperantistoj. Ordinara esperantisto ja volas aŭdi en Esperanto nur pri Esperanto, ĉar pri ĉio cetera onian scivolemon saturas la nacilingvaj komunikiloj. Iom da politika liturgio estas eta ĝeno, kiun oni akceptas kiel naturan prezon. Aŭdi ne postulas aŭskulti.

Koincide kun la minaco en Varsovio konvulsias Ĝangalo kaj ĝia Internacia Televido. Kompetentaj observantoj dekomence ne promesis al ili longan vivon, ĉar la ambiciaj celoj de ilia posedanto tro malkongruis kun la deziroj de esperantistoj. Ili povis pli vaste kaj rapide sekvi la Esperantan mondon per la ŝtata Pola Radio ol per la entreprenoj de Flavio Rebelo, kiu esperis vivi el la poŝoj de esperantistoj. Rebelo mokante ignoris ĉiujn, kiuj trovis Esperantujon tro eta merkato por liaj ambicioj. Al niaj bezonoj bone respondas la pli modestaj informservoj kaj televidoj, kiujn diversaj retfervoruloj jam starigis. Eble iu el ili kreskos al io pli granda laŭ natura evoluo kaj sen monavida sintrudo.

Roman Dobrzyński trafe diris en Libera Folio pri la krizo en Varsovio: “Ni devas defendi la jam fositajn sulkojn”. Ni vere eniris stadion, en kiu ni defendu niajn atingojn kaj ne malŝparu fortojn por aŭdacaj konkeroj. Pri tio ŝajnas konscii Buller, laŭ kiu la malapero de Fonto estas pli serioza afero ol tiu de Ĝangalo. Corsetti laŭte ekmobilizis siajn rotojn kontraŭ la planoj en Varsovio. Jen bonaj signoj, sed la sulkojn devas defendi UEA, kiu estas mil membrojn malpli forta ol antaŭ kelkaj jaroj. Eble la freŝaj batoj komprenigas al ĝiaj gvidantoj, ke streboj plifortigi la pozicion de Esperanto ekster la propraj vicoj ne sukcesos, se la propraj vicoj ŝrumpas. Landaj asocioj degeneras, decaj landaj kaj fakaj revuoj malmultiĝas, libroservoj iĝas raraĵo. Ĉu pri tio diskutas la estraro aŭ ĉu ĝi plu revas konkeri EU? Komitatanojn la veraj problemoj ne interesas; anstataŭe ili faris komikan diskuton, kiel “malfermi UK eksteren”. Restas ĉiam malpli por montri eksteren.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2006, №12 (146).


Elektoj en UEA… ĉu vere nun?

Kiu ne memoras, ke antaŭ tri jaroj estis elektoj en UEA, tiu ne divenas, ke ĉi-jare ili denove okazos. Rara antaŭsigno pri ili estis la novjara mesaĝo de prezidanto Renato Corsetti, kiu anoncis ĝin esti lia lasta. Cetere la movada gazetaro kaj retlistoj prisilentas la aferon. Eĉ klaĉoj ne estas. Ke ankaŭ la revuo Esperanto silentas, estas jam praktiko, kvankam ĝuste ĝi devus esti la ĉefa instiganto de “elekta etoso”, esprimo, kiun Osmo Buller iam vartis sed kiun eĉ li nun evitas. Anemio, apatio, pasiveco ĉie.

Formale la elektokomisiono devas prepari la elektojn. Pro nekomprenebla kialo unu el ĝiaj membroj estas Edvige Ackermann, eĉ ĝia gvidanto. Tiun rolon ŝi havis ankaŭ en la antaŭaj elektoj, kiam ŝia funkciado estis kritikata pro kaoseco kaj malobservo de reguloj. Unue ŝajnis, ke ŝi faris el tio pravan konkludon, ĉar jam antaŭ la UK en Pekino ŝi paŭte deklaris en la reto, ke ŝi rifuzas plu resti komitatano. La aliaj komitatanoj bezonis nur unu jaron por forgesi ŝian stumbladon kaj ree koopti ŝin kiel komitatanon kaj elektokomisionanon. Pruvita maltaŭgeco ne aperis kiel malhelpo. Aŭ ĉu oni bonvole donis novan ŝancon? En koridoroj oni flustris, ke ŝi bezonis gravan postenon por povi pavi hejme en Italio, precipe fronte al Michela Lipari, kun kiu ŝi kronike malpacas. Aliaj rebatis, ke kvankam la damoj febrigas la italan movadon kverelante trans ĉies kapoj, sur mondaj podioj ili vivas en simbiozo.

Nun ni jam scias, ke Ackermann ne lernis sekvi la regularon. Minimume ses monatojn antaŭ la UK — komence de februaro — la komisiono devis raporti pri kandidatoj kaj cetera progreso de la elektopreparoj. Tio ne okazis, sed tamen Ackermann povas dormi trankvile, ĉar neniu komitatano plendis. Tiuj, kiuj ne interesiĝas, ne plendas. La letargio, kiu plagas UEA, kulminas en ĝia supera organo. Eĉ la afabla Corsetti komencis komenti la superan komaton per malpli karesa elekto de vortoj anstataŭ plu konsoli sin, ke en ĉiu alia niĉo de la asocio estas pli da vivo ol ĉe la supro.

Ĉu pli viva niĉo estas la estraro? Mi dubas. Oni apenaŭ rimarkas ĝin, kvankam ĝuste ĝi devus sendi motivigajn impulsojn ĉiudirekten: al la komitatanoj, komisionoj, landaj kaj fakaj asocioj, kaj al la membroj. Kien malaperis estraranoj kun pli ol mezaj kapabloj, kleraj kaj larĝhorizontaj movadanoj, kiujn aliaj rigardas kun respekto kaj fiero? Nun la estraro ne radias ion, kio nature katalizus agadon ĉe aliaj. Ni esperu, ke ekkonscio pri la interesoj de UEA igos la komitatanojn reelekti tute novajn kaj freŝajn homojn, eble kun la sola escepto de Renato Corsetti, kiu ja meritas rekonon, ke dum la pasintaj jaroj li ne estis superflua. Memori tamen, ke damo Edvige estis reelektita malgraŭ fuŝa laboro, ne nutras esperon.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2007, №3 (149).


Duboj kaj esperoj pri nova Estraro

Je tiu ĉi tempo devus okazi la elektado de komitatanoj B de UEA. Ĝi ne okazas, ĉar por sep lokoj anonciĝis kvin kandidatoj. Kia honto, precipe se oni pensas, ke 15 homoj volas eniri la Komitaton laŭ rekta vojo kaj esti elektitaj kiel komitatanoj C. Al multaj el ili propra komforto evidente gravas pli ol respekto al la membroj. Lasi la membrojn juĝi estus tro riske.

Pri estraraneco revas 11 kandidatoj. Inter ili vera eltrovaĵo estas Probal Daŝgupto kiel ebla prezidonto. Sen sperto pri la organiza vivo de la asocio li verŝajne koncentriĝus al filozofumado pri grandaj demandoj, kio ja konvenas al prezidanto. Por la ekstera bildo tre bonan paron li havus en Barbara Pietrzak kiel ĝenerala sekretario. La publiko konas ŝin eĉ pli bone ol Daŝgupton, sed estas malfacile imagi ŝin nur kiel silentan protokoliston kaj prizorganton de teknikaĵoj. Mi konsilas sekvi la ekzemplon de Ivo Lapenna, kiu kiel ĝenerala sekretario respondecis pri informado, natura fako por Pietrzak.

Kun Daŝgupto kaj Pietrzak la Estraro verŝajne dediĉus sin al grandaj linioj kaj lasus la administradon al la direktoro. La konflikto, kiu antaŭ ses jaroj kondukis al la demisia krizo, laŭdire sekvis el troa enmiksiĝo de la Estraro en la vivon de la Centra Oficejo. Post la demisioj la enmiksiĝo atingis kulminon, ĉar estraranoj devis vole-nevole ekplenumi taskojn de la CO, eĉ redakti la Jarlibron. Rezultis kaoso kaj deficitoj. La repaciĝo de Corsetti kaj Buller ebligis restarigi normalan funkciadon de la bazaj strukturoj kaj ekvilibrigi financojn. Ni esperu, ke daŭros longe, ĝis iu Komitato aŭ Estraro forgesos la instruojn de la historio. Se la CO funkcias stabile, grava damaĝo ne okazus, eĉ se oni devus elreviĝi pri iu laŭvica Estraro.

La nomoj de iuj estraraj kandidatoj vekas dubojn. Kun la reglamentisto Yves Bellefeuille oni riskus daŭre disputi pri la interpreto de komoj en tiu aŭ jena regularo. Kun Marija Beloŝević UEA havus estraranon, kiu en sia lando fondis rivalan asocion apud la oficiala landa asocio de UEA. Ranieri Clerici estas aktivulo de la itala radikala asocio ERA, kun kiu UEA rompis rilatojn kaj kiu pasintjare publike deklaris Corsetti komplico de teroristoj. La komitatanoj faros saĝe, se ili evitos elektojn, kiuj povus ŝarĝi la novan Estraron per malagrablaj streĉitecoj en tiu aŭ alia direkto, eĉ se la personoj mem ne estus sen kapabloj.

Dum mi skribas tion ĉi, ne estas konate, kiujn kandidatojn la elektokomisiono rekomendas. La komisiono ricevis denove samajn kritikojn kiel en antaŭaj fojoj. Indas demandi, ĉu komisiono por tia tasko entute taŭgas. Kial ne provi per komisiito? Komitatanoj proponu kandidatojn same kiel nun kaj unu saĝa spertulo, ne nepre komitatano, proponu el ili unu aŭ du eblajn teamojn. La rezulto ne povus esti pli malbona ol ĝis nun, sed ĝi povus esti pli bona. La kapablon de kandidatoj konsistigi teamon komisiito povus taksi pli bone ol komisiono, ĉe kies propra elekto oni ne atentas, ĉu ĝi povos funkcii kiel teamo.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2007, №6 (152).


Bonvenon al Probal, absolvon al Edvige!

Denove ni havas novan UEA-estraron kaj denove la samajn esperojn kiel antaŭ tri jaroj. Estas ankoraŭ tro frue recenzi la estraron, kvankam prezidanto Probal Dasgupta jam ricevis iom acidan bonvenigon de iuj komentistoj, ankaŭ en tiu ĉi revuo. Ĝuste la prezidanton oni atente observas. Ĉiu ajn estus tre alia ol Corsetti, al kies stilo ni jam alkutimiĝis, eĉ se multaj ĝin ne digestis, sed hinda prezidanto estas neeviteble tre malsama ankaŭ kulture. La bildo, kiun membroj ricevas pri la prezidanto, laŭ nevideblaj vojoj influas la sorton de la asocio. Plimulto de la UEA-anoj estas okcidentanoj. La prezidanto bone impresu ilin, ĉar ili pagas la ludon.

Pri la elektokomisiono la verdikto definitivas: katastrofa. Ĝi estis superregata de Edvige Ackermann, el kies mankantaj kvalitoj diplomatieco estis nur unu. Ĉar la komisiono volis elpaŝi eksteren unuece, ĝi egalis al sia plej fuŝa membro. Estas enigmo, kiel la antaŭa komitato povis reelekti la italan damon por tasko, pri kiu jam en la unua fojo ŝi fiaskis kaj estis forte kritikita. La nova estraro eble rezultus sama ankaŭ sen ŝi en la komisiono, sed la procezo estus pasinta pli elegante kaj, ekzemple, sen aĉa konflikto kun la kroata landa asocio, kiu koleriĝis eĉ pli ol necese pro ŝia insisto estraranigi Marija Beloŝević, kun kiu ĝi malpacas. Unika estis la reago de nia Edvige, kiu pravigis la kandidatigon per tio, ke kiel LKK-ano de UK en Florenco ŝi mem kverelis kun la aliaj kaj demisiis. Pro ŝia obstino la amikino suferis publikan humiligon per draŝa malsukceso en la voĉdonado. Tamen malgraŭ ĉio decas absolvi Edvige kaj transŝarĝi per ŝiaj pekoj tiujn, kiuj dufoje komisiis ŝin pri tasko, kiu superis ŝin.

Kvankam komitatanoj kritikis la stumblojn en la elektoprocezo, pri la rezulto ili ŝajne estis kontentaj. Escepto estis Amri Wandel, kiu eĉ post la UK plu plendis pri sia nereelekto. Laŭ li tio okazis pro la proceduro, sed manko de apogo al lia plendo sugestas ion alian. Por ekstera observanto lia estraraneco pasis nerimarkite, kaj tiel verŝajne spertis ankaŭ komitatanoj. Fakaj asocioj sinkis pli profunden en sia krizo, sed oni ne rimarkis, ke Wandel kiel respondeca estrarano aktive intervenus en tio. Verŝajne li estus senkonsila ĉiukaze, ĉar velkis ankaŭ lia propra astronomia asocio. Ni vidos, ĉu José Vergara kiel lia anstataŭanto iniciatos ion por eliri el la krizo, aŭ ĉu fakaj asocioj estas io, kies tempo senespere pasis.

Interese estos vidi la evoluon de rilatoj inter la estraro kaj la Centra Oficejo, precipe la ĝenerala direktoro. En sia parolado en Jokohamo Dasgupta promesis “aŭskulti la CO-kolegojn”. Kiel iama volontulo li ankaŭ konas la medion de la CO, kio helpas fari la rilatadon pli glata. Siavice Osmo Buller ekparolis publike pri sia deziro ree dungi oficejan direktoron kaj pligrandigi la stabon. Se la anonco de la estraro en 2004 pri la reveno de Buller por kvin jaroj estis fiksita en kontrakto, la nuna estraro devos decidi pri ĝia daŭrigo. Ĉu la deziroj de Buller estos kondiĉoj, jen la demando.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2007, №11 (157).


Kiam ni komprenos la prezidanton?

En iuj landoj oni lasas novan registaron en paco dum cent tagoj antaŭ ol fari la unuan takson pri ĝi. La teamo de Probal Dasgupta gvidas UEA jam duonan jaron. Por grupo, kies anoj vivas dise tra la mondo, eĉ en la reta epoko, tio en efektivo estas malpli longa tempo ol cent tagoj por tiuj, kiuj sidas ĉe sama tablo ĉiusemajne. Tamen, duonjaro estas jam sesono de la tuta regoperiodo konfidita al la estraranoj de nia monda asocio. Kion eblas konkludi, almenaŭ provizore?

Post la UK ekaperis en la organo de UEA longaj artikoloj de Dasgupta kaj aliaj estraranoj. Laŭ ili oni ne scias juĝi, ĉu la estraranoj ne komprenas, kien konduki la asocion, aŭ ĉu temas pri nekompreno de la leganto, kiu vane serĉas en ili kapteblan fadenon. Ĉu tiel aŭ ĉi tiel, malbone ĉiukaze. La estraranoj unue klarigu al si mem, kaj inter si mem, kion ili volas, kaj poste ili ankaŭ sciu klarigi tion al la membroj. Ne ĉiu bezonas kompreni ĉion, sed en socia movado la herboradikuloj devas almenaŭ ekfidi, ke la gvidantoj scias, kiel kaj kien stiri la ŝipon. Eble la artikolemaj estraranoj, krome, estas tiom katenitaj de siaj personaj verkostiloj, ke provo verki klare povus impresi ridinde. Malgraŭ la risko István Ertl, eksredaktoro de Esperanto, instigis en la komitata listo Dasgupta esprimi sin pli kompreneble, sed Ertl apenaŭ estas nun pli kontenta. La ferma parolado de Dasgupta en Jokohamo tamen permesas esperi, ke li povus retrovi la lingvan klavaron, per kiu li tie sciis fari sin komprenata. Ĉu la posta lingvoproblemo venis pro deziro prezenti ion novan, kio diferencigu lin de lia antaŭulo? Tio estis superflua, ĉar post la UK validas la sama strategia plano de UEA kiel antaŭe.

En unu rilato Dasgupta imitas Corsetti. Eble li ne aperas en la retlisto de ĉiu periferio, sed en la plej konataj listoj li emas komenti ĉion kaj danki kaj gratuli pri banalaj raportetoj sen juĝi pri ilia signifo. La prezidanto devus agi pli ŝtatestre kaj ne kiel provincaj aŭtoroj de legantulaj leteroj. Se li volas gratuli klubestron, kiu fiere anoncis novan kurson, li skribu al la anoncinto persone. Tiu ĉi sentas sin tiam intime alparolita kaj la publiko ricevas unu spamecan bagatelon malpli. Ju pli ofte la prezidanto elpaŝas en publikaj forumoj, des malpli pezas liaj vortoj. De kelkaj jaroj la ĝenerala direktoro estas tiu UEA-bonzo, kiu plej malofte elpaŝis publike. Eĉ en Libera Folio, kiun iuj etikedas “bullerisma”, Corsetti aperis multe pli ofte ol Buller. Ne gravas, ĉu la direktoro porciumas siajn dirojn konscie aŭ pro manko de tempo. La rezulto estas, ke liaj vortoj pezas.

Krom pli ŝpareme reeĥi al diskutaĵoj, la prezidanto farus saĝe, se li farus tion ankaŭ malpli rapide kaj ne kiel Corsetti, kiu rapidis tuj reagi al ĉiu ĝermo de diskuto. En komitata diskuto tio estas malbona, ĉar la diskuto facile estingiĝas. Iuj ne volas kontraŭi la prezidanton kaj por aliaj plua diskuto ne necesas, ĉar la prezidanto jam vortigis la asocian starpunkton.

Prezidanto, ĉu eblas malpli sed pli klare?

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2008, №2 (160).


Ĉu vesti sin ĉemize?

En aprilo Renato Corsetti fiere anoncis, ke alĝeria gazeto aperigis senpage anonceton pri la ebleco lerni Esperanton kaj ke UEA ricevis 53 petojn pri lernomaterialo. Tio memorigas pri kampanjo de Hans Bakker en la 1980aj jaroj en afrikaj gazetoj, kies rezultoj nun videblas kiel amaseta nombro da afrikaj esperantistoj. La agado de Bakker tamen esence estis konscienc-trankviliga filantropio de triamondisma romantikulo kaj ĝia efiko povos esti same efemera kiel la evoluhelpo el riĉaj landoj al la Tria Mondo. Espereble la orientiĝo de UEA al arabaj landoj daŭros kaj ne montriĝos nur laŭvica modo. La araba mondo estas pli grava dezerto en Esperantio ol siatempe la nigra Afriko, ĉar ĝi estas pli evoluinta kaj ĝia ekonomia, politika kaj religia rolo en la monda vivo ĉiam pli grava.

La anonceto de Corsetti memorigas ankaŭ pri la anoncegoj de la japano Miyoshi, kiuj de kelkaj jaroj aperas tutpaĝe en gravaj eŭropaj tagĵurnaloj. Nur ne atingis nin raportoj pri rezultoj. Tio verŝajne signifas, ke ili mankas, ĉar esperantistoj ja kutimas blovi ĝis multoblo eĉ la plej etajn sukcesojn. En renomaj ĵurnaloj tutpaĝa reklamo kostas plurajn dekmilojn da eŭroj. Per tiaj sumoj saĝa kampanjo povus altiri lavangeton da informpetoj, se tio sukcesis eĉ al eta anonceto en Alĝerio. Kial Miyoshi ne sukcesas? Ĉu ne devus UEA aŭ Eŭropa Esperanto-Unio analizi, kial la pompa reklamado estis tiel malfekunda? Ĉu la prestiĝo de UEA ne sufiĉus por persvadi la mecenaton al rekonsideroj? Espereble tamen ne estas tiel, ke la ĝisnuna kampanjo okazis kunlabore kaj kunplane kun UEA kaj EEU!

Informado ŝajnas esti malfacila arto, kiun ne scias lerni ĉiuj. Laŭ sia koncepto eĉ pli miriga ol la reklamoj de Miyoshi estas la absurda naivismo de iu Peter Weide, kiu antaŭ iom da tempo aperigis reklamon en la UEA-organo kaj eĉ kreis retpaĝon pri “ŝvitĉemizoj” kun la vorto Esperanto. Li rezonis, ke la publiko ne konas Esperanton, pro kio esperantistoj vestu sin per liaj ŝvitĉemizoj kaj dispromenu laŭ stratoj por veki la atenton de la neklera maso. Feliĉe Weide ne damaĝas la eksteran reputacion de Esperanto, ĉar li skribas nur sur ĉemizojn, kiujn neniu legas, sed estas iom strange, ke UEA donis reklamspacon por lia banala filozofio. Devus ja esti tasko de nia monda tegmento eduki membrojn ankaŭ pri tio, kia informado estas sencohava. Eble temis tamen pri tio, ke UEA taksis la inteligenton de la legantoj sufiĉe alta por vidi la banalecon kaj prenis el la iniciato ĝian solan eblan utilon, la anoncpagon.

Fine ni gratulas al UEA pro ĝia kandidatigo por la Nobel-pacpremio. Ĉi-jare tio rezultigis multe da publico, ĉar ne nur esperantistoj zorgis pri tio, sed ankaŭ iuj proponintoj mem diskonigis sian faron. UEA verŝajne ne bezonas fari planojn pri la uzo de la grandega premio, sed sole la ricevita informa efiko estas bela donaco al la 100-jara asocio komence de ties jubilea jaro. Restas enigmo, ke ĝi mem ne donas pli laŭtan atenton al sia jubileo, sed tio estas alia rakonto.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2008, №5 (163).


UEA plu atendas Godoton

Ni skribas tiujn ĉi liniojn tiel baldaŭ post la UK en Roterdamo, ke la jam disponeblaj raportoj eble ne donas sufiĉan bildon pri tiu evento. Libera Folio denove diligente raportis, kvankam ĝi donis troigitan spacon al ne-esencaj detaloj kaj randaj fenomenoj, sed tia estas nuntempe la okcidenta ĵurnalismo, kiun allogas tio, kio “vendiĝas”. Klare la ĉefa kuriozaĵo estis la aresto de sveda obstinulo, kiu rifuzis porti nomŝildon. Malgraŭ ĉiuj streboj, insistitaj siatempe de Lapenna, stranguloj ne ŝajnas esti forigeblaj el la movada fasado. En estonteco ili povos kaŭzi pli da problemoj danke al prezidanto Dasgupta, kiu esprimis simpation al la ekstravaganca kongresano. Eraro, kiun al sia posteulo ne pardonus Lapenna.

En la raportoj oni apenaŭ trovas spurojn pri la festado de la 100-jariĝo de UEA dum la UK. Centran lokon ĝi do ne havis. La kongresa temo mem ignoris la jubileon kaj rezulte la kongreso rezoluciis nur pri lingvaj rajtoj, kun devosente enŝovita mencio pri la 100-jariĝo. Nun, kiam plejparto de la jubilea jaro jam pasis, ni devas bedaŭre konstati, ke la asocio perdis unikan ŝancon por levi sian profilon inter esperantistoj. Ne estus juste skoldi pri tio la nunan estraron, ĉar agadplanon por la UEA-jaro necesis redakti multe pli frue. Certe ne temas pri jubileo de sama kalibro kiel tiu de la lingvo mem en 1987, kies agadplanon UEA publikigis kvin jarojn pli frue. La antaŭa estraro estus povinta elfosi tiun planon por adapti dekonon de ĝi por aktivaĵoj en 2008 loke, lande kaj monde. Tio ne estus malfacila, ĉar jubileojn oni finfine festas laŭ similaj ŝablonoj.

Kongresaj rezolucioj estas rito kaj apenaŭ gravas por la plua vivo de la asocio. Neniu memoras, pri kio temis tiu de la UK 1996 en Prago, sed la Pragan Manifeston oni memoras, almenaŭ laŭnome. Kio pli konvena momento por nova manifesto aŭ plano ol la 100-jariĝo de UEA? Nenio rezultis. La komitato eĉ ne diskutis pri nova plano. La decido ŝovi la diskuton al la komitata retlisto ŝajnas garantio por entombigo de la afero.

Pri kio oni cetere diskutus, se oni diskutus? Ne aperis propono pri nova plano. Diskuti pri aktualigo de la malnova plano estus nur kakofonio, se mankus proponoj de la estraro. Fine, diskuto sen gvidado kondukas al nenio. Jen la problemo: mankas gvidado en UEA. Renato Corsetti refrenis al la komitatanoj, ke ili plenumu sian rolon kaj mastru la asocion. Li vokis vane; la supera organo plu dormis en sia letargio. Ni tamen ne kulpigu la komitatanojn. Preskaŭ cent kapoj ne povas funkcii de si mem, sed iu devas ilin stiri, kaj tion devus fari la estraro. Eĉ ĝi kiel grupo ne sukcesus pri tio, sed necesus firma gvido de konkreta estrarano. Nature tiu estu la prezidanto, sed Dasgupta kun sia emo afabli al ĉiuj rapide venus en sakstraton. UEA estas do destinita plu atendi Godoton, ĉar denove ni devas meti la esperon ĉe la nova estraro, elektota post du jaroj, kaj ho ve, denove nia espero enkorpiĝas en Corsetti, kiu estros la elektojn…

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2008, №8–9 (166–167).


Akademiozo

Ne mankas al ni akademioj. Ekde la ĉi-jara UK estas almenaŭ kvar tiaj, ĉar Esperantlingva Verkista Asocio transformiĝis al Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Nun preskaŭ ĉiuj iom aktivaj verkistoj nialingvaj estas akademianoj. Tiurilate aliaj lingvoj ne povas konkurenci kun Esperanto, sed kun la nivelo de nia literaturo tiu sinpromocio ne havas ligon.

La akademiecon de Akademio de Esperanto la esperantistoj certe agnoskas. Oni ne dubas pri ĝia legitimeco, ĉar ĝi estis proponita de Zamenhof kaj fondita kvazaŭ per kolektiva decido de la kongreso en Bulonjo. Ankaŭ ALE estis fondita dum UK sed sen ties aŭtoritato, ĉar ĝi naskiĝis en la faka kunsido de EVA kaj ŝajne ne ricevis atenton en la oficiala programo, kie publika aplaŭdo al anonco pri ĝia fondo estus povinta doni popolan benon al ĝi. Denaskan prestiĝon donus ankaŭ, se ALE estus iniciatita de instanco, kiu mem havas prestiĝon. Plej nature tiu estus Akademio de Esperanto, sed ĝi mem havas Literaturan Sekcion kaj ne povis senti bezonon pri io nova kaj aparta. Ĉar ALE ne ricevis aŭreolon de akademieco kiel doton ĉe sia fondo, ĝi devos klopodi akiri ĝin en la praktiko.

Dum 25 jaroj EVA ne sukcesis certigi konstantan aktivecon. Tiu sperto devus malkuraĝigi ĝian promocion akademio, sed la optimisma prezidanto Mauro Nervi verŝajne vidis ŝancojn, kiuj al aliaj ne estas evidentaj. Laŭ la raportoj ankaŭ en EVA ne regis entuziasmo por fondi ALE, kio ŝajnas esti propra ideo de Nervi. Mi ne scias, kiom longe la plano estis kovata, sed impreson pri hasto oni ja ricevas. Eĉ pri la nomo regas konfuzo: laŭ la statuto ĝi estas Literatura Akademio de Esperanto, sed ĝia retejo uzas tiun, el kiu devenas la mallongigo. Pri tiel elementa afero seriozaj akademianoj devus esti pli striktaj!

Nia historio plenas de iniciatoj, kiuj disfloris, ĝis mortis la protagonisto aŭ estingiĝis ties propra entuziasmo. En la Jarlibro de UEA plu fantomas Scienca Akademio Comenius. Ĝi estis fondita en 1983, sed baldaŭ oni ĉesis aŭdi pri ĝi, ĉar mortis Paul Neergaard, kies ideo ĝi estis. Ĝi estis serioza akademio en tiu senco, ke en ĝi plimulto devis esti membroj de naciaj akademioj, sed ĝi ne transvivis la iniciatinton, ĉar mankis natura bezono de tia institucio. Samjare fondiĝis ankaŭ Akademio Internacia de la Sciencoj, kiu fariĝis multe pli sukcesa kaj arigis mirindan kvanton da scienculoj, kvankam plimulto membris nur formale sen partopreni en la agado. Nun AIS agonias, ĉar malsaniĝis ĝia patro kaj motoro Helmar Frank. Lia energio estis fenomena, sed ĉe li realismo cedis tro multe al entuziasmo. Anstataŭ starti modeste kaj lasi la aferon kreski laŭgrade, li starigis dekomence tiel pezan strukturon, ke tutmonde dissemita libervolularo ne povis ĝin vivteni. Troigita ekstera pompeco krome subfosis ĝian seriozecon ĉe sobraj observantoj, ĉar la malkongruo kun la realo estis tro kria.

Ĉar ni nun havas literaturan akademion, ni deziru al ĝi sukceson por pruvi sian utilon kaj eble eĉ neceson. Pesimismon oni pardonu, ĉar ĝin trudas la sperto pri EVA kaj pri la Literatura Sekcio de la lingva Akademio, kiu jam vane serĉis por si niĉon.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2008, №12 (170).


Kiu revekos la esperon?

Retvoĉdona epidemio iras tra Esperantujo. UEA-estrarano José Antonio Vergara, kiu mem prelegis en iu UK pri epidemioj, fariĝis tute lirika en siaj laŭdoj pri la reta kampanjo por subteni proponon al prezidento Obama pri instruado de Esperanto en usonaj lernejoj. Tiun kampanjon lanĉis la rusa mediaktivulo Oleg Izjumenko, kaj ĝi superregis la movadan novaĵmerkaton en januaro. Iuj eĉ pretis proklami lin Esperantisto de la Jaro, kiam oni ankoraŭ prifestis la pasintjaran laŭreatinon Ilona Koutny, kiu bezonis du jardekojn da silenta laborado por esti distingita.

Ŝajnas, ke la esperantistoj fariĝis same momentismaj kiel la cetera mondo. Skribante tiujn ĉi liniojn meze de februaro mi ne plu vidas la nomon de Izjumenko, kiam mi enŝaltas la komputilon, sed invitoj al reta voĉdonado pri tio kaj jeno ne ĉesis. Ankaŭ ne mankas postuloj, ke UEA subtenu ilin same kiel la Obama-kampanjon, kiu ricevis indulgeman aprobon de Osmo Buller. Lia aprobo venis kun prokrasto, eble pro interna konsiliĝo pri ĝusta sinteno al la surpriza popola movado. Se tia konsiliĝo okazis, ĝi lerte solvis la dilemon. UEA ne ligiĝis al la kampanjo per estrara decido, sed la direktoro nur murmuris, ke plivastigo de la instruado de Esperanto estas statuta celo de UEA kaj do subteninda. Tion la kampanjistoj povis preni kiel oficialan apogon kaj la pli sobraj animoj kiel nuran konstaton.

La retvoĉdona febro estas simptomo de pli funda malsano: la movado, ĉekape UEA, ne havas strategion, sed oni saltas de unu hazarda ago al alia, kio ne konsistigas ĉenon de celkonscia agado. Siatempe la Manifesto de Prago kreis senton pri komuna agado por iuj celoj. Oni kritikis diversajn erojn en ĝi, kio estis natura, ĉar diri kompleksajn aferojn per du-tri frazoj lasas spacon por tio, sed esperantistoj amase aliĝis al ĝi per siaj subskriboj kaj dum kelkaj jaroj ĝi estis sur ĉies lipoj. Ne gravas, ĉu ili konis ĝian enhavon. Amasoj ne studas programojn kaj manifestojn nek eĉ supraĵe legas ilin. Se aktivuloj legas kaj ekentuziasmas, ili kontaĝas aliajn. La Manifesto trafis en 1996 komunumon, kiu troviĝis en senkonsila apatio post la batoj, kiujn ĝi suferis per la disfalo de la bastionoj en orienteŭropaj landoj kaj pro la ĉiam pli supervenka antaŭeniro de la angla, ankaŭ ĝuste en tiuj landoj. Per sia manifesto Mark Fettes tuŝis tiun akupunkturan punkton en la kolektiva menso de esperantistoj, kiu katalizis novan esperon ĉe ili.

Ĉiu entuziasmo emas velki, ĉar la vivo ĉiam revenas al la ĉiutaga prozo. Laŭ la cirkonstancoj tio okazas pli aŭ malpli rapide. La Obama-tajdo glatiĝos rapide pro la ekonomia krizo. La Manifesto de Prago ŝoviĝis flanken, ĉar Fettes forlasis la scenejon kaj la novan estraron de Kep Enderby forlogis la tento provi reliefigi sin mem per iu alia nova ideo. Nenion novan ĝi trovis krom pavimi sakstraton, kiu kondukis al la demisioj en Zagrebo. Ĉu la lastatempa reapero de referencoj al la Manifesto fare de UEA-estraranoj estas provo reveki la iaman entuziasmon? Laŭdinda sed verŝajne vana provo. Kial ne provi resurscenigi ĝian aŭtoron? Kiel Obama, ankaŭ Fettes reprezentas la jarkolekton 1961.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2009, №3 (173).


Ĉu epidemio aŭ endemioj?

Kun amuziĝo mi rimarkis ke Komitatano Z ironie aludis al tio, ke (laŭ li) mi “fariĝis tute lirika en siaj [t.e. miaj] laŭdoj pri la reta kampanjo por subteni proponon al prezidento Obama pri instruado de Esperanto” (LOdE, 2009, №3, p. 2). Fakte mi antaŭe reagis skeptike al tiuspecaj alvokoj, sed ĉi-foje mi publike komentis simple, ke mi samopinias al saĝaj homoj kiel mia usona amiko Steven Brewer, je tio ke tiu kampanjo tute ne influos la sintenon de la usona registaro nek la fremdlingvoinstruan (ne)politikon, sed ke tamen ĝi montriĝis interese aktiviga por kaj eble atentiga pri Esperanto.

Min aparte motivigis la fakto ke ĝi okazis en serioza interreta “kampanjejo”, amase vizitata, kiun partoprenas kiel partneroj tre gravaj usonaj kampanjo-asocioj aŭ la usonaj branĉoj de aliaj organizaĵoj, agantaj favore al diversaj mondplibonigaj celaroj: homaj rajtoj (ekzemple, Amnestio Internacia), demokratio (ekzemple, People for the American Way), socia justo kaj evoluiga helpo al malriĉaj popoloj (ekzemple, Oxfam), paco (ekzemple, Americans for Peace Now), mediprotektado (ekzemple, Rainforest Alliance), ktp. Do, temis pri ĝusta loko.

La kampanjo permesis, eĉ se anekdote, iom testi la strategian proponon de Humphrey Tonkin, kiun mi subtenas, nome, ke nia movado, kaj aparte UEA, pli kaj pli sin modernigu laŭ la efika modelo de tiuspecaj kampanjo-asocioj, tamen ne flankenlasante sian necesan rolon provizi valorajn servojn por la membroj. Tial, la procezo mem estis interesa, i.a. ĉar la propono estis prudente (do neblufe) formulita, iuj homoj lerte kaptis la ŝancon informi kaj argumenti pri Esperanto, per la ĉi-kaze konvena lingvo (la angla), kaj la iniciato sukcesis aktivigi multajn homojn.

Mi forte dubas, ĉu surbaze de tiu sperto eblas diagnozi “epidemion” de tiaĵoj, kiel aplombe faras nia komitatano Z. Tamen, laŭ tiu sama lingvaĵo miafaka, mi povus alternative diri, ke nia afero ja estas trafita de kelkaj endemioj, do persistaj malsanoj. Unu el ili estas certagrada aŭtismo de parto el la movado, kiu ripetante kelkajn limigitajn rutinojn restas enfermita en la propraj cirkloj, kun serioza subevoluinteco de la kapabloj komunikiĝi kaj socie interagi kun la ĉirkaŭa mondo.

Ĉar unu el la simptomoj de tio ĝuste estas la tute nesufiĉaj alpropriĝo kaj plena utiligo de la Manifesto de Prago flanke de diversaj sekcioj de la movado, diversfoje mi klopodis ligi ĝin al la nunaj scenejo kaj taskoj: ekzemple, per propono al la Komitato de UEA festi ĝian dekjariĝon per la temo “Prago+10” por la Strategia Forumo (analoge al la Tera Pintkunsido “Rio+10” en Johanesburgo 2002, 10 jarojn post tiu de Rio-de-Ĵanejro). Fakte okazis aparta kunsido pri la temo dum la UK en Florenco (2006), lige al la Nitobe-procezo, en kiu prelegis H. Tonkin, A. Kadar kaj mi. Simile, dum la Roterdama UK, mi alvokis la fakajn asociojn serĉi kaj trovi la manierojn ligi sian specifan agadon al tiu ĝenerala linio favora al la lingvaj ekologio kaj demokratio, dum la kunsidoj tiel de UMEA kiel de la subkomitato pri scienca kaj faka agado.

Laste, mi diru al komitatano Z ke mi estas konvinkita ke la principoj de la Manifesto de Prago restas daŭre validaj kaj donas ankoraŭan signifon al la pluekzisto de nia tuta afero. Per ĝi Mark Fettes faris unu el siaj multaj gravaj kontribuaĵoj al nia idearo. Feliĉe, mi certas ke li sindone oferos aliajn espereble el iu gvida pozicio, kunlabore kun tiuj, kiuj plu spertas la mondon kiel esperantoj, socie engaĝiĝintaj, realismaj sed gajaj.

José Antonio Vergara
La Ondo de Esperanto, 2009, №4 (174).


Faktoj kaj fantazioj

Mi legas, ke la monda krizo reduktis internacian turismon. Precipe suferas flugkompanioj. Inter la flugantoj certe troviĝas ankaŭ malpli da esperantistoj, ĉar iliaj monujoj ne estas pli dikaj ol tiuj de aliaj civitanoj. Tial ŝajnas neeviteble, ke ankaŭ la UK en Bjalistoko ne atingos la grandecon, pri kiu la organizantoj revis, parolante eĉ pri tri mil kongresanoj. Eble eĉ du mil ne estos atingitaj. La jubileo de Zamenhof altiros al lia naskiĝurbo pli-malpli tiom da festantoj kiel la jubileo de UEA al ties pli multekosta hejmurbo pasintjare.

Tamen la ekonomia krizo ne klarigas ĉion. Esperantistoj, kiuj estas averaĝe maldekstremaj, ne sentas sin komforte kun la nuna Pollando, kies reputacio kaj sekve allogo estis tre damaĝita dum la periodo de la konservativaj ĝemeloj Kaczyński. Por ripari la tutan damaĝon la nuna “normala” registaro ne havis sufiĉe da tempo. Simile, eĉ pli forte, okazis pri la UK en Tel-Avivo. Mono ne estis problemo, ĉar por eŭropanoj flugi al Israelo apenaŭ kostas pli ol flugoj ene de Eŭropo. Laŭ la Jarlibro la tiama UK havis 1212 aliĝintojn. La nombro certe estus pli granda, se la israela politiko estus pli ŝatata inter esperantistoj.

Eble UK-oj neniam plu superos 2000 partoprenantojn, ĉar ade malfortiĝas ilia bazo, la nombro de esperantistoj. Verŝajne Pollando ankoraŭ estas inter la landoj kun plej multe da scipovantoj de Esperanto, sed plejparte ili estas nur virtualaj esperantistoj. Laŭ la nombro de organizitaj esperantistoj Pollando de longe ne apartenas al la plej grandaj landoj. Krome la pollanda movado aparte reliefiĝas pro interna kverelado kiel sekvo de malnovaj frustriĝoj, ĵaluzoj kaj rankoroj inter ĝiaj ĉefaj aktivuloj, kies plej bona movada servo estus rezigni favore al la juna generacio, kiu ne havas tian balaston.

De post la giganta Varsovia UK en 1987 UEA perdis pli ol kvaronon de individuaj membroj. Eĉ pli ŝrumpis SAT, degeneris fakaj asocioj, falis abonado al gazetoj kaj malaperis libroservoj. Naivuloj tamen donkiĥotas kontraŭ la faktoj. Lu Wunsch-Rolshoven de la germana Esperantoland tamtamas, ke plimultiĝo de Esperanto-renkontiĝoj klarigas malpli grandajn UK-ojn. Ke iam okazis unu novjara renkontiĝo en Germanio, la fama Internacia Semajno, kaj nun du-tri, sufiĉis por blindigi lin. Se li, aldone al sia nepre admirinda aktiveco, konus la movadan historion pli bone, li farus deklarojn pli singarde. Malaperis iam aktivaj renkontiĝejoj kiel Pisanica; Kastelo Grezijono estas nur ombro de sia iamo. La listo de perdoj estas pli longa. Manko de realismo regas ankaŭ la kapojn de tiuj, kiuj fantazias, ke UEA plurobligus sian membraron, se ĝi proponus senpage retan membrecon. Certe UEA kaj aliaj organizaĵoj enretiĝu kiel eble plej efike — kun sia reta filmĵurnalo UEA estas sur bona vojo — sed oni ne iluziu, ke tio multe efikus al la membrostatistikoj aŭ vendosumoj de libroservoj. Ni ne estas pli multaj ol ni estas. Por ŝanĝi la realon necesas unue agnoski ĝin.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2009, №7 (177).


Andy foriris sed Renato restas

En la retlisto uea-membroj, kiu laŭnome estas rezervita nur por membroj de UEA, svarmis mesaĝoj dum la pasintaj monatoj. Pinto estis en junio kun 607 mesaĝoj; po 20 tage. Tiu diskutemo ne estis iniciatita de la estraro, sed kaŭzis ĝin unusola membro, la sviso Andy Künzli.

Li ne estas kiu ajn. Sian plej grandan atingaĵon li faris kiel interlingvisto per ampleksa kaj kompetenta librego pri la svisa planlingva movado, kiun ankaŭ UEA rekonis per grava premio. Antaŭ dudeko da jaroj li apartenis al la gvidantoj de TEJO kaj poste reprezentis longe UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Laŭ tiu fono oni jam povas konjekti, ke li konas UEA kaj la movadon bone, kaj tion konfirmis ankaŭ liaj kontribuaĵoj en la reta diskuto, en kiu li kritikis pli-malpli ĉion imageblan en la agado de UEA kaj de la tuta movado kaj ankaŭ tiun de konkretaj korifeoj, precipe Dasgupta kaj Corsetti sed ankaŭ Tonkin kaj Fettes.

Estas tamen troige paroli pri diskuto. Apenaŭ estis aliaj, kiuj subtenis la kritikojn de Künzli aŭ rebatis ilin per kontraŭargumentoj. En vera diskuto unuopaj kontribuaĵoj estas ĉeneroj, tra kiuj la diskuto progresas ĝis iuj konkludoj. Fine de la ĉeno la diskutantoj devus esti pli saĝaj ol en la komenco, sed en uea-membroj ne okazis tiel. Je unua vido pri tio kulpas Künzli mem, kiu tro facile falis en ekscese malĝentilan kaj insultan lingvaĵon, kiun aliaj ne povis digesti. Ne malofte oni proponis elĵeti lin el la listo, kio fine ne bezonis okazi, ĉar Künzli mem eksiĝis. Krom forlasi la retan forumon li ankaŭ anoncis, ke li ne renovigos sian membrecon en UEA. Kelkaj ne povis kaŝi sian jubilon pri tiu anonco, kvankam Buller klopodis bridi ilin memorigante, ke UEA ne havas tro da membroj.

Künzli fuŝis per la elekto de la lingvaĵo, sed pri la manko de diskuto malgraŭ rekorda nombro da intervenoj ne kulpas li sola. Kial saĝaj movadanoj ne povis ignori la ekscesojn de lia stilo kaj vidi tra ĝi la enhavon? Laŭ Künzli saĝaj movadanoj ne plu ekzistas, sed se jes, ili perdis okazon pruvi al la kolera sviso sian ekziston. Verŝajne sobra rezonado estus influinta lian stilon mildige kaj savinta unu anon, eĉ se ne animon por UEA en 2010. Pri la sincereco de liaj celoj ni ne dubas.

Elreviga estis la nevidebleco de la estraranoj de UEA, nekompetentaj laŭ Künzli, precipe Dasgupta, Nourmont kaj Pietrzak. Kial ili ne turnis la disputon en diskuton pri nova laborplano, kiun oni devos akcepti en Havano, sed pri kiu mankas ankoraŭ ĉiu spuro? Ĉiam pli evidentiĝas, ke la estraro ne gvidas la asocion. Ne nur al eksterulo aspektas, ke gvidas ĝin Corsetti. Ke li svingiĝas ĉie, verŝajne ne rezultas el forgeso, ke de du jaroj li ne estas prezidanto. Ĉar ne gvidas tiuj, kiuj devus, en la vakuo aperis Corsetti. Se la elektokomisiono, kiun gvidas Corsetti, reproponos saman estraron, Corsetti gvidos UEA ankaŭ post Havano. En 2001 Buller demisiis, ĉar Corsetti estis elektita. Naŭ jarojn poste li povos konstati, ke por havi Corsetti ne necesas elekti lin.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2009, №11 (181).


La perdita honoro de iu Gbeglo Koffi

Lernejestro Gbeglo Koffi, eksa afrika emblemulo de UEA, bruligis unu ponton post alia en siaj rilatoj kun UEA kaj ties gvidantoj. Enigma silentanto inter la estraranoj, kiu sur kongresaj podioj impresis kiel kamparano abrupte ĵetita el vilaĝo al ĉefurbo, evoluis en laŭtan kriĉulon en movadaj retlistoj. Aklamata en 1998 kiel la unua afrikano, kiu iĝis estrarano de UEA — eĉ se nur por dormi en la kunsidoj de la ekzekutivo, laŭ Michela Lipari — li nun vekas malŝaton kaj ĉagrenon ĉe siaj iamaj apogantoj.

Kio misiris kun la togolandano? En si mem nenio eksterordinara okazis. La monda aklamo estas fragila kaj disflugema, kiel spertas ankaŭ la unua nigra ŝtatestro usona, sed ĝi ankaŭ facile blindigas kaj la apetito kreskas dummanĝe. Gbeglo Koffi iris longe de sukceso al alia. Elirinte el la estraro de UEA li trovis sin en la Akademio, ankaŭ tie la unua nigrulo. Pri lingvoscio li eĉ ne bezonas honti apud iuj kunakademianoj, ĉar almenaŭ akuzativon UEA bone plantis en Afriko. Sian ĉefan sukceson, starigon de propra lernejo en bela konstruaĵo, li tamen rikoltis ekstermovade, kvankam tio ne eblus sen lia bonŝanca kunvojaĝado en la movado. Al neniu alia afrikano la lernado de Esperanto alportis tiel grandiozan sukceson kaj materian prosperon. La lernejon UEA ne povos forpreni de li, sed ĝi restos lia ankaŭ, kiam la lasta unuamondano perdos paciencon pri li.

La kvintesenco en la retaj litanioj de Koffi estas mono. Dorlotita de UEA kiel la ĉefa afrikano, li abunde realigis la revon pri materia plibonfarto, kiun multaj afrikanoj flaras ĉe Esperanto. Kiam materiaj avantaĝoj estas la ĉefa antaŭen-pelilo, konkurado, envio kaj ĵaluzo fariĝas des pli krudaj, ju pli limigita estas ilia fonto, ĉi-kaze la poŝoj de UEA kaj de ĝiaj solidaraj kaj ofte naivaj membroj. Naivaj estis ankaŭ la gvidantoj de UEA, kiam por “afrikanigi” la gvidadon de la afrika agado ili fondis oficejon en Togolando, pli precize en la loĝejo de Koffi. Inter ĝiaj taskoj estis decidi pri la distribuo de subvencioj de UEA. Estis blinde ne vidi, ke tiu aranĝo favorus Koffi ankoraŭ pli ol li jam estis favorata kaj pli egaligus la afrikan agadon al togolanda agado. Baldaŭ oni rimarkis la eraron kaj decidis interveni submetante la oficejon rekte al la ĝenerala direktoro. Manke de detaloj ekstera observanto demandas sin, kial ne estis tiel dekomence, ĉar tion ja preskribas pri la oficejoj de UEA ĝia statuto. Koffi rifuzis submetiĝi al Osmo Buller, kies reputacion li jam kiel estrarano provis subfosi per asertoj pri fraŭdecaj agoj kaj seksaj perversaĵoj, kun la sola rezulto detrui sian propran reputacion. Post sia historia estraraniĝo la iama fieraĵo de UEA tiom marĝenigis sin per siaj aĉaj ĉikanaĵoj, ke lian nomon en analoj savos nur forgeso de ĉio, kio okazis poste.

Koffi postulas Afrikon por afrikanoj. Postulante regon super sia helpmono UEA agas kiel ĉiu subvencianto, kiu disponigas sian monon por certaj celoj. Prave. Ankaŭ la mono verŝata al Afriko servu tion, kion la decidfarantoj de UEA juĝas utila al la monda movado.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2010, №3 (185).


Ĉu io koviĝas sub la surfaco?

La elektoj en UEA estas teda temo, ĉar apenaŭ eblas skribi ion, kio ne estis dirita antaŭ tri jaroj kaj eĉ pli frue. En majo la elektokomisiono publikigis sian proponon pri la nova estraro.

Ne tute sensurpriza estas tiu listo. Vere neatendita estis nur la ellaso de la vigla ĉiliano José Vergara, kies lokon pri sciencaj kaj fakaj aferoj akaparis Amri Wandel. La israelano estas jam reciklaĵo kiel estrarano, ĉar li komencos sian trian periodon. Lia dubinda merito estas, ke li neniam sukcesis reelektiĝi senpaŭze, kvankam malmultaj movadpolitikistoj same verve sin ofertadas al videblaj postenoj. Latinamerikanojn reprezentos la kubanino Maritza Gutierrez, kiu transprenos la lokon de la japano Hori Yasuo, elektita en Jokohamo por anstataŭi la ĉinon Yu Tao, kiu estis elektita en Pekino. La estraraneco pri landa agado fariĝis kurioza stafetaĵo de movadestroj el la landoj, kie okazas la elektojara UK. Same kiel Wandel, ankaŭ Gutierrez estas revenanto el pli frua estraro. Estas kvazaŭ UEA adoptus la anemian kutimon de REU rotaciigi en sia estraro samajn nomojn, ĝuste kiam REU ŝajnas ekrezigni pri ĝi.

Nova UEA-estrarano estos nur Stefano Keller. Pro sia nekonateco la svisa hungaro ne vekas apartajn sentojn. Ni lasu lin surprizi pozitive, sed cetere ni povas nur ĝemi de elreviĝo kaj miri, ke inter 6000 membroj de UEA oni ne trovis pli da freŝaj vizaĝoj. La silento, kiu ekregis en la komitata retlisto pri la propono, estas komprenebla, kvankam ekster la supera organo iuj akre kritikis ĝiajn membrojn pri tiu senvorteco. Decis tamen honteme silenti, ĉar la komisiono kuiris sian proponon el la ingrediencoj, kiujn donis al ĝi la komitato. Nur la komitatanoj rajtas proponi estraranojn. Certe ankaŭ la komisiono devus serĉi kandidatojn, sed la komitatanoj malhavas moralan rajton akuzi ĝin pri pasiveco, se ili dividas saman kulpon. Pinton de hipokriteco atingis Edvige Ackermann, kiu skoldis la komisionon pri diktado, ĉar ĝi ne proponis alternativajn kandidatojn, precipe por la prezidanteco. La laŭta damo antaŭe membris en du elektokomisionoj kaj povis atendi la saman respondon al siaj krioj, kiun ŝi mem siatempe donis: malgraŭ persistaj penoj la komisiono ne trovis pli da kandidatoj.

La malkontentuloj ĉesu plendi kaj venontfoje aktiviĝu sufiĉe frue por proponi kandidatojn, kiujn ili ŝatas. Reĝimoj ne iniciatas revolucion. La sukceso de la estraranoj en la elekto de komitatanoj B tamen igas pensi, ke la malkontento ne havas vastan bazon. Mirindas cetere, ke ne multaj atentis la malvenkon de eŭropanoj en la balotado: Barbara Pietrzak sola sukcesis apud kvin alimondanoj. Finfine nur eŭropanoj grumblas pri aferoj en UEA, sed la estonto eble apartenas al aliaj. Alimondanoj povas havi aliajn pensojn kaj pacience atendi, ĝis la asocio falos en iliajn manojn. Nu, de la dua teamo de Dasgupta ni apenaŭ povas esperi pli ol donis la unua, sed ni ekatendu la jaron 2013. La CO almenaŭ zorgos pri la domo, dum io interesa eble koviĝos sub la surfaco.

Komitatano Z
La Ondo de Esperanto, 2010, №7 (189).


Al la indekso | Al la ĉefa enirpaĝo