Halina GoreckaSezonoj floras en ĉiuj sezonoj

Komputil-reta intervjuo
de la revuo Esperanto
kun Halina Gorecka



Iun printempan vesperon de 1991 en la Centra Oficejo de UEA aperis du viroj kaj juna virino kun valizoj, plenaj da Sveda alumeto de Anton Ĉehov, kelkajn tagojn antaŭe aperinta ĉe nova ruslanda eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg (tiudate Sverdlovsk). Neniu kuraĝulo asertus tiam, ke nur ses jarojn poste, la jekaterinburga katalogo listigos tridekon da propraj eldonaĵoj kaj tiel atingos la nombron de Aleksandr Saĥarov el la “glora epoko” de Esperanto en Ruslando. La menciita alvenintino — Halina Gorecka — hodiaŭ denove estas en CO, sed ĉi-foje nur respondante al niaj demandoj rete.


Halina: Mi volonte respondos, ĉar laŭ via enkonduko mi konstatas, ke regas eta kaoso, kiam oni ekparolas pri nia eldonado.

Demando: Tio estas?..

Halina: Unue, Sezonoj debutis ne en 1991. Sub tiu marko aperis kelkaj samizdataj volumetoj meze de la 1980aj jaroj, kiam nia jarkvarona almanako Sezonoj montriĝis tro malvasta. Tiam kelkaj niaj eldonaĵoj sukcesis trovi vojon eksterlanden, kaj ili ĝuis bonan akcepton. Due, nia eldon-agado ampleksas ne nur Sezonojn.

Demando: Sed estas granda diferenco inter tiuj samizdataĵoj kaj la nunaj volumoj, kia Krimo kaj Puno. Kiel vi sukcesis?

Halina: Ne tre malfacile. Estis feliĉa ŝanco, ke la konoj de Aleksander Korĵenkov (dum jardeko aktiva samizdate) pri la Esperanta literaturo trovis kuraĝigon kaj apogon de Viktoro Kloĉkov, kiu fine de la gorbaĉjova erao iĝis unu el la plej sukcesaj eldonistoj en Uralo. Pro la helpo de Viktoro ni ne devis tuj investi multan monon por aĉeti komputilojn k. s., kaj ni decidis lasi la malnovan ŝildon de Sezonoj por la nova entrepreno.

Demando: Kiuj estas ni?

Halina: Krom la du menciitaj viroj konstantan engaĝon havis nur mi per provlegado, ekspedo, reklamado kaj librotenado. Do, esence nur tri personoj, kaj la rolo de Viktoro iom post iom ŝrumpis pro lia intensa politika aktivado, konsumanta la fortojn — tial hodiaŭ ni estas mi kaj Aleksander: koincide samfamilianoj. Kompreneble, asistas aliaj personoj: Viktoro Kulakov kaj Sergio Pokrovskij pri komputilaj problemoj, Osmo Buller pri nia eldonpolitiko, kaj — kompreneble — niaj aŭtoroj.

Demando: Sed kion signifas la dua rimarkigo?

Halina: En 1994 ni trovis utila dividi la laboron (ankaŭ pro financaj kaŭzoj). De tiam Sezonoj prizorgas nur la pli gravajn projektojn, dum la broŝuroj iris al la respondeco de Ruslanda Esperantisto — gazeto kiun restarigis en 1991 konferenco de uralaj esperantistoj, kaj kies plueldonadon post tri jaroj Ruslanda Esperanto-Asocio transdonis al mi.

Demando: Vi eldonas tre diversajn librojn, ne nur beletron. Ĉu ekzistas iuj prioritatoj?

Halina: Nature, ni komencis per la rusa beletro. Pro rigoraj kriterioj ĉe kribrado de la eldonotaj titoloj, ĝis nun estas eldonitaj nur kvin tradukoj: krom Sveda alumeto aperis La unua amo de Turgenev, Princidino Mary de Lermontov, La majstro kaj Margarita de Bulgakov kaj Krimo kaj Puno de Dostojevskij. La du lastaj romanoj estis akceptitaj en la serio Oriento-Okcidento — tio garantiis bonan debiton por ili.

Post La majstro kaj Margarita, ni ricevis eldon-proponojn ankaŭ el aliaj landoj. Tial estis lanĉita serio Mondliteraturo, kiu aktuale listigas kvar titolojn, inkluzive de nia la plej “dika” libro — 544-paĝa La Kunularo de l' Ringo, kiu estas la unua el la tri volumegoj de La Mastro de l' Ringoj de J. R. R. Tolkien en la brila traduko de William Auld.

Dank' al la elstaraj kunlaborantoj kiaj William Auld, Fernando de Diego kaj Sergio Pokrovskij ni trovis nian lokon inter la gravaj esperantistaj eldonejoj. Jam kvar tradukojn de Auld ni eldonis, kaj tio ne estas punkto. Ni tre alte taksas ankaŭ la bonvolan rilaton de Harry Harrison, kies du librojn jam enmondiĝis en Jekaterinburg.

Vidu, ni ne rajtas fari multajn erarojn, ja la Esperanta merkato estas superinundita. Laŭ via Laste aperis ĉiujare pli ol 100 eldonejoj/eldonistoj produktas en Esperanto. Pluraj el ili estas amatoraj entuziasmuloj, kiuj havas iom da libera mono por produkti unu aŭ du librojn sen ĉagreniĝi pro malrapida vendado. Sed por ni gravas eldoni librojn, kiuj havu bonan debiton: ja la Esperanta libroeldonado estas la ĉefa enspezo por nia familia buĝeto, kaj eldoni libron nur por Laste aperis kaŭzus al ni financan ruinon, kvankam ni ja konscie eldonis kelkajn “malprofitigajn” librojn, ekzemple la kolektivan poemaron Kvarteto.

Demando: Sed vi eldonas ne nur beletron.

Halina: Kompreneble. Estas sciate, ke beletro estas aĉetata malpli aktive ol lernolibroj kaj vortaroj. Por legi seriozan literaturon oni devas malhavi problemojn pri la lingvo, kaj la kvanto de la konsciaj legantoj de la Esperantaj beletraĵoj estas malgranda, kompare kun la kvanto de la “eternaj komencantoj”.

Tamen ni eldonas ne nur la popularaĵojn de Zamenhof, kiu sendube restas la plej legata esperantista aŭtoro. Alia “atuto” apud Tolkien estas nepre Komputika Leksikono de Sergio Pokrovskij. La fakuloj diras, ke nur en malmultaj lingvoj ekzistas tiel kompetentaj kaj ĝisdataj verkoj; aktualigita reeldono sekvos post unu jaro.

Demando: Mi ie legis, ke viaj libroj celas alilandan publikon, kaj ili ne estas aĉeteblaj en Ruslando.

Halina: Ankaŭ mi tion legis, kaj neniu fumo aperas sen fajro — niaj unuaj du libroj Sveda alumeto kaj La Majstro kaj Margarita aperis unue en la okcidenta merkato. La kondiĉo prokrasti la vendon en Ruslando venis de la partnero, farinta belan antaŭmendon.

Tiam oni ankoraŭ tre bone memoris, ke UEA mendis kelkajn centojn da La danĝera lingvo, kaj ĝi nur pene povis vendi ilin kontraŭ 66 guldenoj, ĉar la sovetiaj esperantistoj amase vendadis ĝin kontraŭ kelkaj guldenoj. Por eviti similan dumpingon ni devis embargi la ekvendon je duona jaro. Sveda alumeto preskaŭ elĉerpiĝis jam dum tiu periodo. Sed ĉiuj postaj eldonaĵoj estas aĉeteblaj ie ajn, kie funkcias Esperantaj libro-servoj, ankaŭ en Ruslando — ja mi mem ekde dek kelkaj jaroj prizorgas libroservon.

Demando: Kaj ankoraŭ unu “tikla” demando. Pri la eldon-kvanto.

Halina: 200 ĝis 1000. Kelkfoje ni eraris: nur iom pli ol duono da Historiaj studoj de Drezen vendiĝis malgraŭ la eta eldonkvanto 200 ekz kaj nealta prezo. Aliflanke tro rapide ni represis Lingvajn respondojn de Zamenhof kaj ni alpresis aldonan stokon da Krimo kaj puno. Elĉerpiĝis ankaŭ Kunularo [Noto 1] kaj — agrabla surprizo por eldoninto de faka verko! — Komputika Leksikono. Sed kutime ni sukcesas produkti tiom, kiom estas bezonate.

Demando: Fine, la banala neeviteblaĵo — viaj planoj.

Halina: William Auld heroe fintradukas la lastan volumon de La Mastro de l' Ringoj. Ni ŝatus, ke La reveno de la Reĝo [Noto 2] aperu jam en Adelaido, sed tio dependas de la poŝta cirkulado inter Ruslando kaj Skotlando. Poste la skota majstro regalos la verdan popolon per aventuroj de Ŝerloko Holmso. Atendas sian eldonvicon Morto de Ivan Iljiĉ [Noto 3] (Tolstoj), Historio de Esperanto (Korĵenkov), lernolibro de Esperanto por udmurtoj, kelkaj lerniloj por rusoj. Poste venos poemaro de Brodskij, Malgrandaj tragedioj de Puŝkin, Resurekto de Tolstoj, Lingvaj respondoj de Sergio Pokrovskij…

Kompreneble, ni ne forgesas nian gazetan fakon. La pli konata el niaj du periodaĵoj estas Ruslanda Esperantisto. Sed lastatempe akiras popularecon alia feniksa gazeto, La Ondo de Esperanto, restarigita same antaŭ ses jaroj. Eldoni du gazetojn estas malfacile por ni, kaj eble baldaŭ ni havos nur unu [Noto 4], sed tiel mi komencas alian temon — nu, eble alifoje.

Esperanto. 1997. №1092.


Notoj

1. Reeldonita komence de 1998.

2. La traduko ja aperis somere 1997.

3. Eldonita aŭtune 1997.

4. En julio 1997 aperis la nova La Ondo de Esperanto


Al la librokatalogo