UEA fariĝas 32-jara — gratulon!
“UEA cent”, — oni legas malgrandliteraĵon sur la emblemo de la roterdama
kongreso. Ŝajne iuj ne volas multe okupiĝi pri historio, kiam la Asocio
atingas centjarecon. Sed eventuale ili pravas — ĝi fariĝas iusence
nur 32-jara.
La esperantistoj jam antaŭ 1908 diskutis pri internacia ligo, plej frue
eble en 1890. UEA havis sian akuŝfazon ekde 1907, kiam Théophile Rousseau,
Hector Hodler kaj iliaj kunbatalantoj kunsidis dum la Universala Kongreso
de Kembriĝo, diskutante pri “konsuloj” (kio poste fariĝis la “delegitoj”).
En decembro 1907 Hodler publikigis broŝuron pri konsuloj kaj “Esperanto-oficejoj”,
kaj en februaro 1908 sekvis cirkulero: Oni bezonas internacian organizaĵon
por antaŭenigi Esperanton per praktikaj servoj. Plia cirkulero proponis
statuton por tia organizaĵo, kun la limdato por reagoj la 28a de aprilo
1908. Tiun daton oni poste konsideris la fondiĝo-dato de UEA.
Reinventoj 1920 kaj 1934
La Asocio de 1908 estis tre malsama ol tiu de 2008, kaj eblas eĉ diri,
ke ĝi estis jam tre malsama de la Asocio de 1920, kiam la Asocio ricevis
la kvaran statuton — aŭ la kvinan, se oni konsideras ankaŭ la proponon
de 1914 ne realigotan pro la milito. Oni povas nomi la jarojn ĝis 1920
iusence la “eksperimentajn jarojn” de UEA. Per la reformo de 1920 la
Asocio pli aspektis kiel “normala” asocio, kun Komitato kaj Estraro
(nomata “Komisiono”), anstataŭ sola Komitato.
Dek kvar jarojn poste, en 1934, sekvis la kvina (aŭ sesa) statuto.
Ĝi reprezentas eble la plej radikalan rompon en la historio de la UEA-strukturo.
La naciaj societoj en 1932 provis fondi konkurencan asocion, en kiu la
membroj estos la membroj de la naciaj societoj. UEA, bazita sur la principo
de individua membreco, minacis per defendo-milito. Danke al la cedo de
UEA estiĝis “Nova UEA”, kiel tegmento kaj de naciaj societoj (nun:
Landaj Asocioj) kaj de individuaj membroj.
Civila milito 1936–1947
Pro la intrigoj de antaŭaj UEA-gvidantoj, la Estraro de Louis Bastien
devis rezigni pri la “Nova UEA” kaj anstataŭe fondis novan asocion:
Internacia Esperanto-Ligo, kun fonda alvoko de la 18a de septembro 1936.
UEA iam nomis sin “Utila, Efika, Agema”, sed tio multe pli estis vera
por IEL, nun preskaŭ forgesita. La “ĝeneva” UEA pluvegetis. Se en
1947 okazis unuiĝo de IEL kaj UEA, tiam ne pro ia pacemo post la terura
dua mondmilito, sed pro la fiasko de UEA.
La nova UEA ĉi-foje nomiĝis “kunfandita” UEA, kaj ankoraŭ en
la nuna statuto oni legas, ke ĝi estas kunfandiĝo de UEA el 1908 kaj
IEL el 1936. En tiu tempo, do 1947, ĝi estis fakte ne registrita asocio,
ĉar tio ne estis la kutimo en Britio. Juran personecon UEA ricevis nur
en 1958, tri jarojn post la translokiĝo al Nederlando.
Nederlanda asocio
En tiu epoko (antaŭ la jaro 1976), en Nederlando la asocioj bezonis leĝan
agnoskon, se ili ekzistu eterne. Kutime asocio fondiĝis tial por 29 jaroj,
ĉar tiam sufiĉis agnosko fare de la ministerio pri internaj aferoj. En
la kazo de UEA, oni prenis la kunfandiĝon de 1947 por ekkalkuli la 29
jarojn. Tio signifis ke UEA en 1976 devis “refondiĝi” (ŝanĝi la
koncernajn datojn en la statuto), por teni sian juran personecon. (Temas
cetere hazarde pri la sama jaro 1976, en kiu Nederlando reformis la regulojn:
ekde tiam sufiĉas agnosko de notario por havi “eternan” asocion.)
Do en 1976 la statuto estis ŝanĝita, tial ankoraŭ en la nuna statuto
oni vidas la jaron 2005, kiel finon de periodo. Tamen la lasta frazo en
la koncerna paragrafo diras: “UEA, ekde validiĝo de ĉi tiu Statuto
[de 1980, ZvD], estas fondita por nelimigita tempodaŭro.”
Do, kiam UEA estis fondita? Ĉu en 1907, 1920, 1934, 1936, 1947, 1958,
1976? Eble dum la roterdama kongreso troviĝos momenteto por cerbumi.
Ziko van Dijk (Nederlando)
La Ondo de Esperanto. 2008. №4 (162)
Al la indekso pri la historio de Esperanto
| Al la ĉefa enirpaĝo