Ĉu
la kvin tezoj de “Esenco kaj estonteco…” plu aktualas?Tiun ĉi artikolon en la jaro 1900 laŭtlegis Louis de Beaufront antaŭ la kunvenintoj de la kongreso de L'association Française pour l' avancement des Sciences (Franca asocio por la progresigo de la sciencoj) en iom ŝanĝita kaj mallongigita franca traduko, elesperantigita de Louis de Beaufront kaj de Henri Valienne. Tiu franca teksto legeblas ĉe http://membres.lycos.fr/tsalomon/essence.html
Ĝi eĉ publikiĝis franclingve ĉe Hachette: http://pagesperso-orange.fr/infolangues/Zamenhof/index4.htm.
La afero restas al mi iom mistera: kial Zamenhof uzis pseŭdonimon? Kaj ĉu de Beaufront parolis en la nomo de s-ro Unuel aŭ ĉu li kondutis kiel la aŭtoro de la teksto?
Fakte Zamenhof enmetis la artikolon en 1903 — sub sama pseŭdonimo! — en la Fundamentan Krestomation. Nur en 1907 Zamenhof nomis sin aŭtoro de la eseo [kp. Gueguen, Antaŭparolo]. Eble pseŭdonimon li elektis pro tio, por ke li povu pli bone elstarigi la kvalitojn de sia propra lingvo ol decus fari al la aŭtoro mem.
Aliflanke la nomo de iu s-ro Unuel certe ne estis konata en Francio tiutempe, sekve ties analizo eble malpli interesus la kongresanojn de l' Association française. Kaj laŭ la bildo, kiun mi havas pri de Beaufront, mi apenaŭ povas imagi, ke li modeste legis la verkon nome de iu nekonata aliulo. Ankaŭ la fakto, ke li prilaboris la manuskripton de Zamenhof, laŭ mi indikas, ke Louis de Beaufront prelegis propranome. Cetere interesus, kompari la manuskripton de Zamenhof kun la franca teksto de la prelego de Louis de Beaufront.
Sed mi revenu al la demando, ĉu ankoraŭ hodiaŭ la tezoj aktualas.
Tute prave Zamenhof konkludas, ke enkonduko de (neŭtrala) internacia lingvo alportus al la homaro “bonfaran revolucion”, kompareblan nur malmulte kun aliaj inventaĵoj. La pravon de lia tezo ja montras la hodiaŭa pozicio de la angla. Ĝi ĉiam pli uzatas kiel internacia lingvo kaj ebligas kaj faciligas la interkompreniĝon en politiko, komerco, arto, sciencoj, sporto kaj turismo. Alia demando estas, ĉu la angla estas la plej bona kaj justa solvo.
Sed li eble ne estis konscia pri tio, aŭ almenaŭ li tion ne pritraktas, ke ekz. anoj de aziaj lingvoj ne kapablas prononci (kaj eĉ ne povas aŭde distingi) kelkajn sonojn kaj son-sinsekvojn. Schleyer ekz. forĵetis la segmenton “r” el sia Volapuko, por faciligi la prononcadon por azianoj. Same amasigo de konsonantoj kiel en “majstro”, “onklo”, “lingvo” aŭ “improvizi” kaŭzas malfacilaĵojn, kiujn internacia lingvo laŭeble evitu. Ankaŭ la opozicioj inter p/b, f/v, t/d, s/z, k/g por multaj estas nur pene distingeblaj [Wells, 25].
Aliflanke, se planlingvo intencas uzi jam internacie konatajn vortojn, tiam tiaj problemoj estas imanentaj. Tamen Zamenhof, ĉu intence ĉu intuicie, enkondukis en Esperanton ne tro da fonemoj. Tiu fakto ebligas sufiĉe grandan liberecon ĉe la prononcado, ĉar devojigo de la preciza prononcado ne gravas, ĉar ĝi ne kaŭzas signifoŝanĝon [Wells, 20].
Entute Zamenhof ja pravas — internacia lingvo estas ebla, t. e. ĉie aplikebla en la mondo, kion pruvas ne laste la relativa sukceso de Esperanto.
Tiu konkludo estas por li tiom deviga, ke — se (neŭtrala) lingvo ne estos alprenita “de malsupre” per la homoj mem — li antaŭvidas, ke “la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi, aranĝi internacian kongreson kaj elekti iun lingvon kiel internacian” [Unuel, 344; kursivigo en la originalo].
Ni hodiaŭ scias, ke Zamenhof tro fidis en tio, ke la homoj faras siajn decidojn ĉiam nur laŭ la pura racio. Ĉu li estis naiva tiurilate? Aŭ ĉu al li — aŭtoro de matura neŭtrala lingvo internacia — mankis objektiva vido?
Ja intertempe enkondukiĝis lingvo internacie aplikata — la angla. Ĝi — post pena studado — ankaŭ alportas utilon al la (elitaj) uzantoj, la plej grandan tamen al la nacio(j), kies lingvo estas uzata. Kaj la imago pri internacia kongreso, kiu elektas la plej taŭgan — neŭtralan — lingvon kiel internacian, kaŭzas al ni hodiaŭuloj amaran rideton. Ne libera elekto, sed politika kaj ekonomia forto unuflanke kaj la allogo de la vivmaniero en la ekonomie sukcesa socio aliflanke kaŭzas la ĉiam pli ĝeneralan uzon de la uson-angla lingvo.
Tute prave li listigas la eblajn elekteblecojn, kiujn havus la decidontaj registaraj reprezentantoj, nome:
— vivantan etnan lingvon,
— mortintan etnan lingvon,
— unu el la ekzistantaj planlingvoj aŭ
— nove kreendan lingvon.
Zamenhof helpe de ekzemploj reliefigas la multe pli grandan facilecon de arta lingvo kompare al etnaj lingvoj vivaj aŭ mortaj, ekz. pro la manko de pluraj gramatikaj genroj, la ununuraj konjugacio kaj deklinacio, kunmetado/ derivado de vortoj ktp. Ĉar el tiuj faktoj rezultas multoble pli rapida lernado de planlingvo, li konvinkiĝis, ke nur arta lingvo povas esti elektota.
Se tamen kontraŭ ĉiu racio kaj prudento estus elektota etna lingvo, “tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem, kaj ilia elekto restus nur malviva litero” [Unuel, 347]. Elekto de etna lingvo kaŭzus “ke aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado: ĉar … tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos” [Unuel, 354]. Sed tiukaze “ … la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam ricevos efektiviĝon” [Unuel, 354].
Apenaŭ kredeblas, ke Zamenhof opiniis tiun ĉi dedukton kiel devigan. Ĉu li vere kredis, ke la delegitoj decidus unuanime? Ke ili evitus elekti etnan lingvon por eviti la danĝeron de kreskanta superforto? Ĉu li vere estis konvinkita, ke ĉiuj registaroj respektus la decidon, ankaŭ se ĝi ne respektus iliajn interesojn kaj preferojn? Li eble havis tro idealisman imagon pri la kunvivo en demokratio kaj la rilatoj inter ŝtatoj, eĉ se demokrataj.
En decembro 1920, kiam Ligo de Nacioj traktis la de Edmond Privat lanĉitan rezolucion favore al Esperanto, montriĝis ke ne racio kaj logiko, sed naciaj interesoj kaj politika premo diktis la decidon. Kaj tiam la rezolucio ja ne proponis la elekton de Esperanto kiel komuna lingvo. La diskutoj koncernis nur la modestan demandon, ĉu la Asembleo esprimu la esperon, ke la instruado de Esperanto fariĝu pli ĝenerala en la tuta mondo [Korĵenkov, 63]. La mocio fiaskis.
Kaj la pura logiko ankaŭ ĝis hodiaŭ ne progresis sur sia vojo al plena posedo de la homa decidkapablo: Eŭropa Unio intertempe nombras 27 membrojn kaj 23 oficialajn lingvojn. Senhelpe la unio drivas sen rimedo por trovi eliron el la lingva problemo. Ja, oni aŭ ne vidas la problemon klare aŭ eĉ tabuigas ĝin. Ĉar neniel la 27 membroj trovus politikan interkonsenton por decidi pri enkonduko de iu — eĉ ne nacia — lingvo. Paradokse: pro tiu paralizo ĉiam pli fortiĝas kaŝirante la pozicio de la angla kiel senkonkurenca “laborlingvo” — sen demokrata decido.
Kiom for la Zamenhofa profetado estis de la realeco!
Tiam Esperanto jam montriĝis matura koncepto, facile lernebla, fleksebla, belsona kaj tiam antaŭ ĉio uzata jam dum pli ol dek jaroj. Por Zamenhof sekvas el tiuj faktoj, ke estonte neniu aŭtoro plu entreprenus la temporaban, sufer- kaj oferplenan taskon, ellabori novan planlingvon. Li mem konfesis, ke li estus ne plu trovinta la energion por la finpretigo de Esperanto, se li 5–6 jarojn pli frue estus konatiĝinta kun Volapuko!
Denove Zamenhof eraris pri la homa naturo. Venis ankoraŭ la proponoj Ido, Latino sine flexione, Occidental, Novial, Interlingua ktp. ktp. Ankoraŭ hodiaŭ ĉiujare aŭtoroj proponas novajn projektojn. En unu punkto li tamen pravis: lia lingvo restis la sola inter la planitaj, kiu ankoraŭ ludas rimarkindan rolon. Estus interese ekscii la reagojn de la aŭskultantoj de la franca akademio. Same interesus aŭdi la voĉojn de la samtempuloj de Zamenhof. Bedaŭrinde mi ne kapablis trovi tiutempajn reagojn.
Kaj la hodiaŭaj komentarioj? Serĉante en interreto mi malmulton elfosis. Troviĝas la Esperanta kaj la franca tekstoj sen komentoj ĉe http://pagespersoorange.fr/infolangues/Zamenhof/ index4.htm fare de Gueguen. Li nomas ĝin “admirinda, grava kaj aktuala eseo, riĉe argumentita” [Gueguen, Antaŭparolo], sen konkrete komenti la unuopajn ĉapitrojn.
La solan kritikan pritrakton de la eseo el hodiaŭa vidpunkto mi trovis ĉe Mark Fettes [Jubilea rerigardo pĝ. 194– 202]. Laŭ Fettes la demandon de lingvo internacia Zamenhof kalkulis parto de la teknikaj sciencoj pro argumentado laŭ “nuda logiko”. Fettes bedaŭras [Fettes, 201], ke Zamenhof ne vidis/ne povis vidi la socian kaj kulturan aspektojn de internacia lingvo. Zamenhof preterrigardis, ke la fakto, ke ĉiu homo principe povus lerni la saman lingvon, ne nepre signifas, ke tia lingvo ankaŭ estas socie ebla [Fettes, 197].
Krome, ke la akcepto de lingvo internacia estas multe pli malfacila ol imagita en la komenco, ne pro teknikajstrukturaj, sed pro sociaj kialoj.
Kiel konsekvencon el tiu ĉi manko Fettes vidas, ke Esperantistoj ĝis en la 60aj jaroj de la 20a jarcento prezentis sian lingvon ĉefe kiel teknikan ilon, sendependan de la homoj kaj de la situacioj, en kiuj ĝi uziĝas, kaj ke aplikata socia lingvistiko ne trovas la necesan atenton [Fettes, 202].
— Internacia lingvo alportas grandan utilon al la homaro,
— ĝi estas uzata,
— la angla enkondukiĝis sen demokrata legitimiĝo kaj sen konsidero de la avantaĝoj de planita lingvo,
— estas duba, ĉu iam planlingvo estos elektata,
— ĉu Esperanto transvivos la 21an jarcenton kiel private uzata internacia lingvo estas necerta [Carlevaro, 893–912]; tezo tamen forte rebatita de Bociort [Bociort, 141–156].
La Zamenhofa argumentado estas logike tute prava. Sed homoj — politikistoj same kiel normaluloj — malofte agas tiom konsekvence laŭracie. Enmiksiĝas politiko kaj kune kun ĝi kunrolas ekonomia forto (se ne ankaŭ milita forto) kaj naciaj interesoj. Ni ne forgesu la enigmojn de la homa psiko, kiu estas ankaŭ grava — ofte eĉ ne konscia — faktoro en la decida proceso. La psikoterapiisto Claude Piron eĉ diagnozas neŭrozon en la rilato de la publiko al planita lingvo kaj fortan psikan reziston kontraŭ la ideo de tia lingvo [Piron, 17].
Tia sole logika argumentado hodiaŭ ne plu estus ebla, ankaŭ ne kiel eventuala prognozo por la “tempo post la angla”.
Mi koncedas, ke Zamenhof povis ankoraŭ ne havi ideon pri la rolo de la psiko en tiu ludo. Verkante siajn tezojn li ankaŭ ne povis antaŭsenti la politikan kaj ekonomian evoluon en la 20a jar- cento kaj la sukceson de la angla post la dua mondmilito.
Sed ne vidi la influon de politikaj kaj ekonomiaj interesoj, kiuj ĉiam estas ne fidinde takseblaj faktoroj en decid-procesoj, oni almenaŭ hodiaŭ nomus naiva. Mi momenton dubis, ke Zamenhof ne vere vidis tion. Kaj mi havis la impreson, ke li ne volis verki sciencan artikolon, sed prelegon kun ĉefe propagandaj celoj. Tio klarigus ankaŭ, kial Zamenhof uzis pseŭdonimon.
Sed verŝajne ĝuste lia infane naiva kredo al la bono kaj sincereco de la homoj kaj en la logikeco de la homaj decidoj donis al li la forton por lia dumviva senlacigebla batalo por lia Inter- nacia Lingvo.
Carlevaro, Tazio. Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? // Künzli A. Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de Fonds: SES, CDELI, 2006.
Fettes, Mark. “Esenco kaj estonteco” — jubilea rerigardo // Studoj pri interlingvistiko: Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke. Dobřichovice, KAVA-PECH, 2001.
Gueguen, Raymond. Antaŭparolo al Esenco kaj estonteco… Limoges, 2006 http://pagesperso-orange.fr/infolangues/Zamenhof/ESENCO/antauparolo.htm
Korĵenkov, Aleksander. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005.
Unuel [ps. de Ludoviko Zamenhof]. Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia // Nova Esperanta Krestomatio. Roterdamo: UEA, 1991.
Wells, John. Linguistische Aspekte der Plansprache Esperanto / Trad. el Esperanto Günther Becker. Saarbrücken: Fondaĵo Günther Becker, 1987.
La Ondo de Esperanto. 2008. №5 (163)