La
pentateŭko antaŭ la diluvoPor komenci, mankis bona vortaro kaj bona gramatiko. Li povis apogi sin sur la Universala Vortaro kaj la Ekzercaro, ambaŭ en la Fundamento. Li povis ĉerpi frazeologian materialon el la Proverbaro de Zamenhof. Li povis legi librojn. Li ne povis trovi abonindan revuon, ĉar Literatura Mondo renaskiĝos nur en 1931.
Subite, en 1930, danke al SAT aperas la Plena Vortaro de Grosjean-Maupin, kiu enhavas relative abundan frazeologion kaj la ĝisdatigon de UV, laŭ la Aldonoj. Sed precipe, ĝi estas esperanta-esperanta vortaro, do alirebla de ĉiuj, inkluzive de tiuj al kiuj mankas serioza vortaro en la propra etnolingvo.
Se en 1931 feniksas Literatura Mondo, en la posta jaro Ludoviko Totsche proponas la unuan efektivan literaturkritikan esearon: De paĝo al paĝo; dum Kolomano Kalocsay kaj Gaston Waringhien proponas kompletan studon pri la esperanta metriko per Parnasa Gvidlibro. Ne multe gravas, ke la satelito de Kalocsay reduktas sian poetikon al panegiro pri sia suno (kaj al atako kontraŭ Julio Baghy): la verko de Totsche malfermas novan epokon, kiun pli ol unu nomos parnasisma, omaĝe al la alia verko.
En 1933 la eldonejo Literatura Mondo presas la Inferon, per la traduko de Kalocsay. Temas pri lia traduka ĉefverko, inspirita de lia hungara modelo, Mihály Babits: kies versio de la Dia Komedio plenumis la ambicion redoni en la hungara tiun sensacon de Stilo Nova, kiun la samtempuloj ricevis legante Danton, antaŭ ses jarcentoj. Bonŝance por nia lingvo, Kalocsay adaptiĝas al tiu modelo (kvankam li haltis post la unua kantiko).
Kaj en 1934 la sama duo produktas la Plenan Gramatikon. La analiza studo de la esperanta gramatiko atingas pinton ĝis tiam nekonatan.
En la daŭro de jarkvino la situacio komplete renversiĝis: la vortaro; la literaturkritika debuto; la metrika manlibro; la modelo por la traduka ĝenro; la detala pritrakto de morfologio kaj sintakso. Fariĝi poeto estas nun pli facile: sufiĉas aldoni tion, kion oni devas mem posedi, nome la talenton.
En 1935 la debutantaj esperanto-poetoj povas apogi sin sur kompleta paletro de necesaj tekstoj. La lingvo estas ellernebla, gramatike leksike stilistike, en grado ĝis tiam nekonata. Sed ĝuste kiam la menciitaj kvin titoloj ŝajnas inaŭguri novan etapon en nia literaturhistorio, ĉi tiu konas regreson anstataŭ progreso. Post la pentateŭko venas la diluvo.
Ekde 1935 la horizonto nubiĝas. En 1936 la nazia Germanio definitive malpermesas esperanton, kaj la esperanto-mondo travivas krizon, precipe per la secesio de la plejparto de UEA: naskiĝas Internacia Esperanto-Ligo. Jam antaŭ la baldaŭa mondmilito la situacio iĝas senespera.
La intermilitan periodon mi fermus ĝuste en 1937: el Mondo kaj koro de Kalocsay (1921) al La verda koro de Baghy (1937). Ĉi-lasta almenaŭ dum du generacioj estas unu el la plej legataj verkoj, kune kun Vivo de Zamenhof de Edmond Privat.
(El la kurso pri literaturo ĉe la Esperantologia Fakultato de KCE, 2008).
Giorgio Silfer
La Ondo de Esperanto. 2008. №8–9 (166–167)