9a
Internacia FotokonkursoLa konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La fotoj devos atingi la sekretarion de la konkurso antaŭ la 31a de decembro 2006.
La konkursaĵoj devos esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devos esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aŭ publikigitaj.
Juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:
1. 50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2007.Ĉiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en La Ondo de Esperanto. La organizanto de la konkurso havos ĝis 31 dec 2008 ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj la organizanto kaj la aŭtoroj.
2. 25 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2007.
3. abono de La Ondo de Esperanto 2007.
Speciala premio (50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2007) por la plej bona foto pri la temo Naturo.
Sukcesojn!