Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando

de Halina Gorecka

La unua paĝo

Legendo

… Kaj iĝis Litvo — la pli aĝa filo de Videvut — mastro en la tero ĉe fluantaj akvoj de Boiko kaj Nemeno. Li konstruis por si grandan fortikaĵon kaj nomis ĝin Garto, honore al la unuenaskito. Kaj multajn idojn havis Litvo, kaj kun paso da tempo ili konkeris multajn terojn, kaj tiuj teroj ricevis la nomon Litvujo.

Poste Videvut vokis sian duan filon — la bravan Samo. Kaj li metis sian manon sur lian kapon makulitan per sango de oferita kapro, kaj li demandis:

— Ĉu vi ĵuras respekti niajn diojn, resti fidela al niaj ordonoj kaj al la volo de Kriva Krivajto? Ĉu vi fordonos vian vivon kaj vian havaĵon kaj viajn idojn ofere, se tio estos postulita?

— Mi ĵuras! — respondis la bona Samo. — Antaŭ Perkuno, Patrimpo kaj Pikollo, mi promesas fervore gardi obeemon al niaj dioj kaj al iliaj ordonoj. Perkuno frapu per tondro mian tutan genton, eĉ se iu ajn el miaj pra-idoj iam ajn rompos la ĵuron!

Tiam diris Kriva Krivajto:

— Metu vian manon sur la kapon de patro via, kaj poste tuŝu la sanktan kverkon.

Samo faris tiel, kiel ordonis la Supera Idolpastro, kaj tuj fulmis kaj tondris de la supro — mem Perkuno fiksis la ĵuron de la brava militisto. Kaj aŭdiĝis el la ĉielo:

“Vi, Samo, Granda Militisto, vi devas iĝi mastro en la sankta tero ĉe Ĥrono kaj Ĥalido!”

Konstruis Samo fortikaĵojn Ŝonevik, Girmova, Galdagora, Rudava kaj multajn aliajn, kaj ĉi tiu lando eknomiĝis Sambio. Kaj la homoj en ĉi tiu lando vivis apartan vivon, ĉar ili estis fervoraj adeptoj de siaj dioj kaj de la milita arto. Famo pri militistoj-samboj vastiĝis foren de Prusujo. Sed Samo havis malmultajn idojn, ĉar li havis la solan edzinon — belulinon Pregolla, kiu junaĝe dronis en la rivero Skara, kiu ekde tiam portas ŝian nomon. En tiu loko memore al sia edzino Samo konstruis fortikaĵon Tvangste, kun paso da tempo kreskis tie urbo kaj foirejo fama en ĉiuj landoj…

Estoj

Ĉi tiu legendo atentigas, ke la historio de la regiono, konata nun kiel Orienta Prusujo, aĝas multe pli ol oni kutime asertas, memorante pri la invado de Teŭtonaj kavaliroj kaj konstruo de la fortikaĵo Königsberg en 1255.

Arkeologiaj esploroj montras, ke la sud-orienta Baltio estis loĝata jam en mezolitiko. Estas trovitaj kaj esploritaj haltlokoj de ĉasistaj grupoj kaj tombejoj, kiuj klare montras ankaŭ kontaktojn de lokanoj kun najbaraj teritorioj. Sudaj popoloj ricevadis sukcenon interŝanĝe kontraŭ armiloj.

Fine de la 3a jarmilo a.K. nomadaj hind-eŭropaj gentoj komencis loĝigi Eŭrazion. Parto de ili invadis Orientan Baltion de la Okcidenta Dvino ĝis Vistulo kaj subigis la lokan loĝantaron. Komenciĝis etnogenezo de baltoj (prusoj, litovoj, latvoj).

En la 1a jarcento p.K. en Romio formiĝis enorme granda intereso pri sukceno, kio kondukis al establo de surtera sukcena vojo de Romo al la delto de Vistulo. Imperiestro Nerono prepare al la veno de Armenia reĝo decidis konstrui lignan cirkon por akcepti kaj amuzi la altrangan gaston kaj la urbanojn kaj ornami la cirkon per sukceno. Speciala ekspedicio estis sendita por sukceno, faraĵoj el kiu ornamis ĉion eblan en la cirko — de la muroj ĝis la portiloj por venkitaj gladiatoroj. Oni povas imagi la efekton kiun faris flamantaj “sunŝtonoj” en rebriloj de fajro. Romo estis mirfrapita kaj konkerita de sukceno, kiu ekde tiam estas vaste uzata en ornamaĵoj.

La unua antikva sciencisto, kiu postlasis kredindajn informojn pri la Balta maro kaj ties sukcena bordo, estis Plinio la Maljuna (23–79 p.K.). Ĝuste lia Naturscienca historio enhavas rakonton pri la vojaĝo de la Nerona komisiito por sukceno. Pliajn informojn donis Kornelio Tacito (55–117 p.K.), kiu nomis la loĝantojn de la orienta marbordo estoj.

Estoj aperas en la rakonto de Vulfstan, komercisto aŭ vojaĝanto, kiu ĉ. 890 vojaĝis de Ŝlesvigo al la urbo Truso ĉe Vistula delto. “Estlando estas tre granda, kaj tie estas multaj urboj, en ĉiu urbo estas reĝo. Tie multas mielo kaj lokoj por fiŝkaptado. Kaj la reĝo, kaj la plej riĉaj homoj trinkas ĉevalinan lakton, sed la malriĉuloj kaj sklavoj trinkas medon. Kaj inter ili estas granda malpaco”.

Ĝenerale estas akceptita la opinio, ke el la etna vidpunkto estoj estis gruparo de okcidentaj baltoj, konsistantaj el kvar gentoj (estoj, galindoj, sudinoj kaj karbonoj), loĝantaj inter Vistulo kaj Nemano.

Sed estoj de la sud-orienta Baltio ne estis la unuaj estoj. Antaŭ pli ol du mil jaroj tiel estis nomataj popoloj loĝantaj inter Odro kaj Vistulo, la orientaj najbaroj de ĝermanoj. Poste, fine de la 1a jarmilo, kiam la loĝantaro de la regiono diskoniĝis en Eŭropo kiel “prusoj”, la terminon “estoj” oni donis al la popoloj malpli konataj, kaj ĝi restos en la teritorio de la nuna Estonio, kies loĝantoj ekde IX-X jc restis la lastaj estoj en tiu senco. 


La dua paĝo

Prusoj

La prusaj socio kaj kulturo formiĝis en 6a–8a jarcentoj surbaze de la kulturo de estoj kaj sub la influo de la Granda Popolmigrado. Multaj popoloj migris, sed precipe grandan influon en la Sukcena Lando havis gotoj kaj slavoj. Oni supozas, ke parto de la loka loĝantaro (almenaŭ parto de galindoj) partoprenis en la militiroj de gotoj. Ilia reveno al la patrujo estis markita per apero de novaj armiloj kaj ceramikaĵoj. Estoj okupis teritorion de la nuna Pomerio, sed venintaj slavoj forpuŝis ilin, kaj Vistulo estis limo inter slavoj kaj estoj.

En la normana epoko (793–1066) okazis ne nur konkerado kaj koloniado, tiam formiĝis komercaj ligoj en la Balta regiono, okazis aktiva interŝanĝo de kulturaj valoroj. Tiuj kontaktoj klarigas ŝanĝojn en la ekonomio de la prusoj fine de la 1a jarmilo. En la 8a kaj 9a jc sur la Balta marbordo aperis komercaj urboj (Birka en Skandinavio, Truso ĉe Vistulo, Kaup en nia regiono). Fine de la 10a jc formiĝis nova sistemo, kiu pli poste evoluos en Hansan Union. Estis determinitaj komercaj vojoj kaj varoj por importo/eksporto. Prusujo famis per siaj feloj, ĝi importis feron, salon kaj lanon. Prusaj komercistoj aktive partoprenis en la balta komercado. (En Novgorodo estis eĉ Prusa strato.)

Tiutempe en Eŭropo formiĝis kristana civilizacio, kies bazo estis junaj feŭdaj ŝtatoj, kaj mezepoka geografia tradicio kiu donis novajn nomojn al popoloj kaj teritorioj. Tio tuŝis ankaŭ la sud-orientan Baltion. En la 9a jc la terminon “estoj” anstataŭis nova etnonomo “prusoj”. Unuafoje ĝi aperis en verko de anonima bavara geografo, kiel la nomo de la popolo loĝanta oriente de Vistulo. Prusujo kiel lando de prusoj aperas en la dokumentoj de la Papa kancelario.

PrusoLa bazo de la prusa socio estis komunumo. Ĝi konsistis el kampara loĝloko (vilaĝo) aŭ kelkaj loĝlokoj. En la prusa komunumo estis 12 kortoj aŭ 12 domposedantoj kun starosto kiel ĉefo. Grupo da komunumoj — distrikto — havis administran centron en fortikigita vilaĝo, kie loĝis la estro kaj kie povis sin kaŝi la loĝantaro en danĝera periodo. Distriktoj grupiĝis en regionoj. Laŭ informoj de Petro el Dusburg komence de la 13a jc en Prusujo estis 11 regionoj: Skalovio, Nadrovio, Sambio, Natangio, Varmio, Bartio, Pomezanio, Pogezanio, Galimbio, Sudovio, Sassovio. (Laŭ aliaj informoj tiun dividon faris la kruckavaliroj por administraj celoj.) Ĉiun regionon estris konsilio de nobeloj.

La prusa socio estis patriarka. Prusa viro havis nelimigitan potencon en la familio. Li povis vendi kiel sklavon aŭ mortigi ajnan sian familianon. Heredado okazis nur laŭ la vira linio. Edzinoj estis aĉetataj, kaj plene subiĝis al la edzo. La edzino ne manĝis kun la edzo ĉetable, ŝi devis ĉiutage lavi liajn piedojn. Okazis, ke patro kaj filo kune aĉetis edzinon por la patro, post lia morto la duonpatrino iĝis edzino de la filo. La prusaj virinoj estis multekostaj, malpli kostis aĉeti virinon kaptitan en militiro.

La loka socio konsistis el tri tavoloj: nobeloj, liberaj homoj kaj sklavoj.

En fruaj skribaj fontoj (ĝis la mezo de la 14a jc) oni malmulte mencias pri la kulto de prusoj. Laŭ Petro el Dusburg, prusoj “respektis la naturon anstataŭ Dion, nome: sunon, lunon kaj stelojn, tondron, birdojn, eĉ kvarpiedulojn, inkluzive de bufo. Ili havis sanktajn arbarojn, kampojn kaj riverojn, kie ili ne rajtis haki arbojn, plugi kaj fiŝkapti”. Kiel kultejo servis sanktaj boskoj “Ramove”. Skribaj fontoj de la 16a–18a jc donas detalajn informojn pri la dia panteono de prusoj. Aparte respektataj estis Perkuno, Pikollo, Patrimpo. Perkuno — dio de tondro, fulmo, pluvo, kolera mezaĝa viro kun nigra bukla barbo, fajre kronita — simbolis kuraĝon, sukceson, ĉielon, tondron, ĉielan fajron (fulmon). Pikollo — mortblanka maljunulo kun granda griza barbo, kovrita per blanka tuko — estis dio de la subtera mondo kaj morto. Liaj atributoj estis kranioj de homo, ĉevalo kaj bovino. Patrimpo — senbarba junulo kun spika krono sur la kapo — estis dio de riveroj, fontoj kaj fekundeco. La triopo de dioj korespondis kun la spaca kaj tempa modeloj de la mondo. Antaŭ ĉiamverda kverko en Ramove brulis sankta fajro.

“Prusujo” aperis en la 10a jarcento kiel derivaĵo de “prusoj”, do la lando estis nomita laŭ la popolo. Komence de la 16a jc aperis princlando Prusujo, kaj ĝiaj civitanoj nature nomiĝis prusoj, sendepende de la etna aparteno (germanoj, prusoj, poloj, litovoj k.a.). Do, la popolo estis nomita laŭ la lando. Oni devas distingi inter la malnovaj prusoj (aŭtoĥtonaj loĝantoj) kaj novaj prusoj (loĝantoj de Prusujo, prusujanoj).

Simon Grunau en siaj Prusaj kronikoj enkondukis la terminon PrusaMalgranda Litovio, kiu kunigis litovojn, translokiĝintajn al Prusujo, kaj la reston de la malnovprusa loĝantaro. Laŭ ĉi tezo, la etnaj prusoj ne malaperis en la 17a jc, sed iĝis prusaj litovoj. La “novaj prusoj” estas posteuloj de la loka loĝantaro kaj koloniintoj. Tiusence la nocio “prusoj”, kiel loĝantaro de Orienta Prusujo, ekzistis ĝis la mezo de la 20a jarcento. Multaj famaj politikaj kaj kulturaj agantoj de Orienta Prusujo, precipe en la 19a jarcento, fiere nomis sin prusoj.

Pluraj hipotezoj klarigas la etimologion de la vorto “pruso”. Ekzemple: prusoj loĝis antaŭ rusoj (komparu, Ruthenia — Pruthenia, Rossia — Borussia, Porussia). Aŭ: “pruso” devenas de la sanskrita puru-sa-h, t.e. “homo”, “viro”. Aŭ: ĝi estis pruntita el la malnovgota kaj malnovslava, en kiuj ĝi signifas “ĉevalo, virĉevalo”, respektive “ĉevalo, ĉevalino”. 


La tria paĝo

Misiistoj

En la 10a jarcento en Polujo kaj Rusujo formiĝis ŝtatoj. La junaj ŝtatoj strebis konkeri teritoriojn de la paganaj prusaj najbaroj.

En 997 en la apudvistulan teritorion venis la unua misiisto — episkopo Adalberto. Li naskiĝis en 955 en ĉeĥa nobela familio. En la infanaĝo elektinte eklezian karieron, li naŭ jarojn lernis en Magdeburgo. 26-jara li iĝis praga episkopo. Severa kaj postulema, li alvokis al humilo, sed diocezanoj ne obeis lin. Malkontenta, li ekloĝis en monaĥejo apud Romo. Tie li ekhavis ideon prediki kristanismon al paganoj.

Pola princo disponigis ŝipon al Adalberto kaj liaj akompanantoj, kaj ili venis ŝipe al la lando de prusoj. En la unua prusa loĝloko la estro petis la predikanton ĉesigi sian aktivadon kaj forlasi la landon, ĉar pro enlaso de fremduloj respondecis per siaj havaĵoj kaj libero loĝantoj de la teritorio, kie la fremduloj albordiĝis. Dum kelkaj tagoj Adalberto kun siaj kunuloj navigis en la Vistula golfo, fine ili denove albordiĝis. Dum la aliaj ripozis, Adalberto iris en la proksiman arbaron, kaj kiam li estis revenanta prusaj rajdantoj atingis lin kaj mortigis. Liaj kunvojaĝantoj fuĝis. Prusoj bruligis la korpon; la cindro poste estis aĉetita de pola princo.

La martira pereo de Adalberto impresigis liajn samtempulojn. Li estis sanktigita.

Dum la sekvaj du jarcentoj poloj plurfoje provis konkeri Prusujon. La plej sukcesan militiron faris Boleslao III, kiu en la vintra kampanjo 1110– 1111 kaptis grandan predon. Prusoj rebatis. Iliaj trupoj regule rabis polajn teritoriojn. Tiutempe ankaŭ rusoj kunpuŝiĝis kun sudavoj (orienta prusa gento) — provoj subigi ilin renkontis reziston kaj rabatakojn kontraŭ Rusujo.

Krucistoj

Fine de la 12a jarcento krucistoj devis retiriĝi el Palestino. La tuta sistemo, kreita por la krucmilitoj, bezonis novan aplikon. Kaj nova celo aperis — kristanigo de la Orienta Baltio.

Post saksaj komercistoj, kiuj en delto de Daŭgavo komercis kun la loka loĝantaro, fine de la jaroj 1180-aj venis misiistoj. La teritorio ĉirkaŭ la malsupra fluo de Daŭgavo ricevis la nomon Livonio pro la finn-ugra gento livoj. En Livonio estis fondita episkopejo. Bertoldo, la dua episkopo de Livonio, por akceli la kristanigon de la paganoj militiris kaj pereis en batalo. Lia posteulo Alberto, fondinta en 1201 Rigon, ricevis papan konsenton kaj fondis Ordenon de Diaj Kavaliroj, aŭ Ordenon de la Glavistoj. Dum dudek jaroj la ordeno konkeris grandan teritorion, kiu ampleksis la nunajn Estonion kaj Latvion.

La sukcesan kristanigon de Livonio provis ripeti en Prusujo ordeno de la Cistercianoj, kun sidejo en Polujo. Kristiano en 1209 komencis mision en Prusujo kaj pro la sukceso en Pomezanio kaj Pogezanio, li estis nomumita episkopo de Prusujo en 1226. Sed la milito 1222–1223, en kiu partoprenis ĉiuj kavaliroj de Polujo, malsukcesis, kvankam oni deklaris, ke Heŭmnio estas konkerita. La teroj de Konrado Mazovia suferis pro la prusaj atakoj, kaj li invitis la teŭtonojn, kiuj havis batal-sperton kontraŭ surĉevalaj paganoj.

von SalzaTeŭtonoj

Dum la regado de la grandmajstro Hermano von Salza la Teŭtona Ordeno ricevis rajton akiri teron kaj havaĵojn de paganoj, fondi vilaĝojn, konstrui preĝejojn kaj tombejojn. La ordeno iĝis granda terposedanto, kiu influis la politikan vivon de Eŭropo.

Von Salza tenis bonajn rilatojn kun la imperiestro de la Sankta Roma Imperio kaj kun la papo. Li ofte estis ilia paciganto. Li celis fondi ordenan ŝtaton en Prusujo. Antaŭ ol ekagi Salza ricevis de la imperiestro permeson pri Heŭmnio, promesita de Konrado, kaj pri la tuta Prusujo. Same faris la papo.

Konkero de Prusujo

Prusujo estis konkerita dum 1230– 1283 pere de kelkaj krucmilitoj. Kampanjoj daŭris nelonge, tial necesis rapide konstrui fortikaĵon kaj vilaĝon. Post la konstruado plejmultaj kavaliroj revenis hejmen, kaj restis nur reprezentantoj de la ordeno, kolonianoj kaj grupeto da militistoj-dungitoj. Post la foriro de la kavaliroj prusoj atakis la fortikaĵon, ofte ili sukcesis bruligi ĝin, ruinigi la vilaĝon kaj rekonkeri la teritorion.

Al la teritorio, kie nun estas Kaliningrada regiono, la teŭtonoj venis en la tria kampanjo. En 1239 ili konkeris la prusan fortikaĵon Honeda, sur kies loko estis konstruita kastelo Balga. Por konkeri Sambion, la plej riĉan prusan regionon, estis organizita la kvina kampanjo en 1254–1255, kiun gvidis bohemia reĝo Otokaro (Ottokar) II. Al ĝi aliĝis ĉeĥaj, moraviaj, aŭstraj kavaliroj, taĉmentoj de princo Otto Brandenburgia.

Otokaro naskiĝis en 1230. Li iĝis reĝo post la morto de sia parto en 1253. Otokaro kun sia armeo venis al Sambio sur glacio de la Vistula Golfo (tiujare la vintro estis severa). La kampanjo estis rapida kaj sukcesa. Estis konkerita la prusa setlejo Tvangste sur la kruta bordo de Lipca (poste: Pregel). Surloke de la prusa sanktejo estis fondita fortikaĵo Kenigsbergo (Königsberg). Ekzistas kelkaj klarigoj pri la nomo. Ofte teŭtonoj nur germanigis prusajn toponimojn. Ĉe prusoj la loko havis gotdevenan nomon Konungaberg. Tiel povis aperi ĝia traduko — Reĝa Monto. Laŭ alia klarigo, la nomo estas omaĝo al la reĝo Otokaro, kiu pretendis la imperiestran tronon. (Ĝi povus omaĝi ankaŭ princon Otto Brandenburgia, en kies regno troviĝis urbo Kenigsbergo.) Sed kruckavaliroj havis tradicion doni al novkonstruitaj kasteloj la nomojn de siaj iamaj posedaĵoj en la Sankta Tero. En Sirio teŭtonoj posedis gravan fortikaĵon Mont Royal = Reĝa Monto. 


La kvara paĝo

Ekspansio de la ordeno

Kvankam la deklarita celo de la teŭtona ordeno estis kristanigo de la paganaj popoloj en Baltio, la strategia celo estis kreo de propra ŝtato. La konkerita teritorio estis tro granda, por ke la krucistoj povu mem prizorgi ĝin. Ili intencis allogi koloniistojn el Germanio. Sed tiu plano montriĝis neatendite malfacila — dum la unua jarcento ĉi tien venis nur ĉ. 30 mil homoj.

Krucistoj logis ankaŭ aŭtoĥtonojn por kreo de la ŝtato. Kiel memdeklarita posedanto de la tuta tero en Prusujo, la ordeno per privilegioj allogis la lokan nobelaran, konservinte iliajn terposedaĵojn kaj doninte novajn terojn. Ribelemaj prusoj devis batali ne nur kontraŭ la krucistoj, sed ankaŭ kontraŭ siaj samgentanoj, kiuj pro la ricevitaj privilegioj devis servi en la krucista armeo.

La ekspansia politiko de la ordeno estis danĝera por ĝi mem. Alianco kun aliaj ordenoj kondukis al vastigo de la teritoriaj interesoj. La unuiĝo kun la glavistoj (1237) postulis unuigi la teritoriojn de Prusujo kaj Livonio, al kio malhelpis Ĵemajtio kaj Litovio. Preskaŭ ĉiujare krucistoj entreprenis atakojn, kies celo estis ĉefe Ĵemajtio. Ankaŭ litovoj kaj ĵemajtoj sukcese militiris al Prusujo kaj Livonio.

Okcidentaj rusaj princlandoj trafis al la interesosfero de la ordeno. Estis entreprenita la militiro kontraŭ Pskovo kaj Novgorodo, kiu senglore finiĝis sur la lago Ĉudskoje en 1242. En 1260 “la fratuloj el Prusujo kaj Livonio” estis venkitaj de kurŝoj kaj litovoj ĉe la rivero Durbe (nun en Latvio). Tiuj malvenkoj kuraĝigis prusojn, kies ribelo daŭris 15 jarojn. Negrandaj trupoj da krucistoj sin kaŝis en sieĝataj fortikaĵoj. Por helpi la sieĝatojn estis organizita speciala ekspedicio, kiu sukcesis en januaro 1262. La ribelantoj ne estis kunorganizitaj kaj tio malhelpis ilin okupi la ĉefajn kastelojn de la ordeno en Prusujo: Kenigsbergo, Elbing, Balga, Memelburg. Baldaŭ la krucistojn refortigis helpo, kaj ili subpremis la ribelon.

Por havi sekuran ligon al la plej proksima germana teritorio — Brandenburgia Marko — la ordeno militakiris la Orientan Pomerion. En 1309 la ordena ĉefurbo iĝis Marienburg (nun: Malbork en Pollando). La teŭtona ordeno ekdominis en la sud-orienta Baltio: de la Finna golfo ĝis Vistulo. Fino de la 14a kaj komenco de la 15a jarcentoj estis periodo de la zenito de la teŭtona ŝtato.

Kenigsbergo kaj la tri urboj

Ankoraŭ en 1242 komercistoj kaj urbestraro de Lübeck traktis kun la ordeno pri fondo de komerca urbo ĉe Pregel. Sur la loko de prusa setlejo la krucistoj en 1255 konstruis etan lignan fortikaĵon Kenigsbergo. Apud ĝi aperis la unua urbeto, kiu estis bruligita dum la ribelo de prusoj.

Dum la prusa ribelo ambaŭ militantaj flankoj konstatis la strategian situon de la fortikaĵo Kenigsbergo. La batalo por ĝi estis aparte persista. Por kontraŭstari la krucistojn, prusoj konstruis ŝiparon kaj ponton kun gardoturoj super Pregel por malhelpi perriveran provizadon de la sieĝatoj. La sieĝo daŭris pli unu jaron, nur kun grandaj perdoj la krucistoj eltenis la sieĝon.

Por protekti la gravan punkton la krucistoj konstruis pliajn fortikaĵojn kaj evoluigis Kenigsbergon mem. Anstataŭ lignaj konstruaĵoj aperis ŝtonaj kaj brikaj. Digo baris la rivereton Löbebach. Remparo ĉirkaŭis fosaĵon plenigitan per akvo. Aperis baraĵlago Kastela (nun: Malsupra). En 1270 estis formita la Supra baraĵlago, kies nivelo je 22 metroj superis la nivelon de Pregel. Estis konstruitaj tri muelejoj.

Post la prusa ribelo de 1261 estis formita nova loĝloko inter la fortikaĵo Kenigsbergo kaj la norda branĉo de Pregel. La deklivo de la Reĝa Monto estis firmigita, la rivervalo drenita kaj la bordoj fortikigitaj.

Sian urbon la loĝantoj konstruis dum pli ol 20 jaroj. 28 feb. 1286 la urbanoj ricevis dokumenton pri la fondo de la urbo Altstadt.

La akson de la urbo (de la okcidento al la oriento) formis tri ĉefaj stratoj: Wassergasse, Langgasse kaj Bergstrasse ĝis 500 metrojn longaj. Kun ili interkruciĝis multaj stratetoj. Apud la foirejo Marktplatz en 1310 oni konstruis la urbodomon.

La urboj en la ordeno estis fondataj por difinita kvanto da loĝantoj. La teritorio estis dividata je kortoj kaj kiam ĉiuj ĉeloj de la reto estis plenigitaj, oni konsideris la urbon finkonstruita. Oni ne rajtis dividi la kortojn aŭ vastigi la urbon. Novaj venintoj povis lui loĝejon en la urbo aŭ ekloĝi post la pordego, sed ili ne povis akiri urbajn civilajn rajtojn, krom se nova urbo estis fondata.

Ambaŭflanke de la vojo, kiu iris tra la muelejo al Pregel ekloĝis metiistoj, ankaŭ multaj teksistoj venintaj el Thorn. La urbo, komence nomita Neustadt (Nova Urbo), sed fine ricevinta la prusan nomon Löbenicht, ricevis urborajtojn 27 maj 1300 kaj modestajn terposedaĵojn, rajton fiŝkapti kaj uzi arbarojn. La urbo estis tute malgranda, ĉ. 260 metroj je 400 metroj.

La tria urbo ĉe la Kenigsberga kastelo estis fondita danke al la eklezio. La episkopo ricevis la orientan flankon de la insulo, kiun formis la du branĉoj de Pregel, por konstruado de katedralo. Li ankaŭ rajtis kunligi per ponto siajn malnovajn posedaĵojn kun la novaj kaj forbari sian parton de la insulo Kneiphof. En la okcidenta parto de la insulo jam ekloĝis komercistoj. 6 apr 1327 la nova urbo ricevis urborajtojn, unue sub la nomo Pregelmünde aŭ Neustadt, sed definitiviĝis la malnovprusa nomo Knipab en sia germana formo Kneiphof.

Dum kvarcent jaroj la tri urboj vivos kiel etaj suverenaj ŝtatoj kun propraj leĝoj, urbestroj, armeoj, fajrobrigadoj, havenoj kaj stokejoj. Jam en la 13a jc la urboj estis ĉirkaŭitaj per fortikigitaj muroj. Foje ili konfliktis inter si. Nur en 1724 ili estis unuigitaj.


Kruckavaliro en la 14a jcLa kvina paĝo

La administrado

La Teŭtona Ordeno konsistis el ekleziaj kaj mondumaj fratuloj. Ekleziaj fratuloj necesis kiel pastroj en la ordenaj komunumoj por sendependeco de la episkopoj. Mondumaj fratuloj dividiĝis je kavaliroj kaj ordinaraj fratuloj. La unuaj portis blankajn mantelojn kun nigra kruco kaj rajtis je altaj postenoj; la duaj, t.n. grizaj manteloj, okupis malaltajn oficojn. Sed ankaŭ ili partoprenis en militoj, servis en la honora gardistaro de la grandmajstro, voĉdonis en elektokunveno por grandmajstro.

La ordeno estis dividita je provincoj, kaj tiuj je distriktoj. La ĉefo de provinco — komandoro — rezidis en unu el la ĉefaj kasteloj. La grandmajstro rezidis en la kastelo de Marienburg. Distriktestroj kunvenigis siajn konsiliojn ĉiun vendredon, komandoroj — ĉiun dimanĉon.

La disciplino en la ordeno baziĝis sur ĝia religia statuto. Fratuloj votis ĉastecon; la statuto malpermesis al ili kisi eĉ siajn patrinojn kaj fratinojn. Ili ĵuris senkondiĉan obeadon, tial ili havis mallongajn harojn; ili ĵuris malriĉecon; ili havis neniun propraĵon, neniujn ornamaĵojn por ŝildo aŭ kiraso; armilojn kaj ĉevalojn oni povis preni ĉe unu fratulo kaj transdoni al alia. Ĉiu vestodetalo estis determinita per la statuto kaj ĉiu vivminuto estis preskribita. La fratuloj dormis en komuna dormejo, ili enlitiĝis duonvestitaj kun spado apude. Ili malrajtis havi sekretojn kaj korespondi sen scio de sia estro.

La ordeno administris ne nur sin. La ordeno kreis Prusujon kaj regis ĝin. Al episkopoj (nomumitaj de Romo), liberaj civitanoj, feŭduloj, proprietuloj, urbanoj kaj kamparanoj — al ĉiuj ĝi indikis certan lokon kaj devojn.

Tri prusaj episkopejoj ĉe sia fondo ricevis riĉajn parcelojn. Dum milito episkopoj devis havigi al la ordeno soldatojn. Sed ili memstare administris siajn posedaĵojn, logante koloniantojn kaj fondante urbojn kaj vilaĝojn.

En la tuta Prusujo funkciis la sama monunuo, ĝia valoro estis senŝanĝa. Merkatoj estis liberaj de vojaj kaj doganaj impostoj. Ordenaj oficistoj kolektis en siaj distriktoj terimposton kaj la dekonaĵon konsentitan kun episkopoj.

En la 14a jarcento la impostoj kaj militservo por la civitanoj ne estis pezaj. La ordeno posedis grandajn rimedojn kaj mem estis regula armeo. La ordeno repagis al siaj subuloj militan damaĝon, helpis ilin dum malsato. Severa polico gardis ĉiujn vojojn.

La floranta 14a jarcento

La disfloro de la teŭtona ŝtato ŝajnas nekredeble mirinda. Sed tion konfirmas multaj atestoj kaj faktoj. Tiutempe Prusujo havis 85 urbojn, el kiuj 60 estis fonditaj en la 14a jc, 1400 germanajn vilaĝojn kaj plurajn vilaĝojn prusajn kaj polajn. La ordeno ĉiel helpis evoluigon de terkulturado. Funkciis administrejoj por drenado kaj irigacio. Ĉiu vilaĝo devis zorgi pri pureco de riveroj, baraĵlagoj kaj putoj. En Prusujo oni plantis tritikon, sekalon, hordeon, avenon, fabojn, pizojn kaj karotojn. Krucistoj enkondukis novajn plantojn. En la kontlibroj estas menciitaj papriko kaj safrano, kiujn oni kultivis, same kiel lupolon, sur pli grasaj teroj. En la kroniko ni legas, ke dum la severa vintro 1392 frosto pereigis vitojn kaj morusarbojn.

Kun aparta zorgemo oni bredis ĉevalojn. Krom la loka raso, malalta kaj senlaca, uzata por poŝto kaj malpeza kavalerio, estis selektitaj ĉevaloj por terkulturado kaj por peza kavalerio. Estis bredataj multegaj ŝafoj. Abundis kaprinoj kaj kortbirdoj. Laŭ la kontlibroj, komence de la 15a jarcento la ordeno posedis ĉ. 16 mil ĉevalojn, 10 mil 500 bovinojn, 61 mil ŝafojn, 19 mil porkojn.

Greno estis la ĉefa prusuja eksporto. Profitdona estis ankaŭ ligno. Oni ĉasis bizonojn, ursojn, lupojn, kastorojn, sciurojn kaj mustelojn. Ĉasbirdoj abundis tiom, ke ili estis uzataj kiel provianto por la armeo. Per kolektado de mielo de sovaĝaj abeloj sin vivtenis vilaĝetoj rande de la Dezerto (tiel oni nomis la vastan, arbarkovritan spacon inter Prusujo kaj Litovio).

Metioj en Prusujo estis la samaj kiel en la aliaj landoj: bakistoj, muelistoj, viandistoj, ŝuistoj, multegaj bierproduktantoj, frizistoj kaj kirurgoj, medicinistoj, apotekistoj-sukeraĵistoj (krucistoj kunprenis iliajn dolĉaĵojn en siajn militirojn), ŝipkonstruantoj…

Por administrado la ordeno dungis skribistojn kaj termezuristojn, por la festoj — kantistojn, mimojn, arlekenojn kaj aliajn amuzistojn. Por siaj preĝejoj kaj kasteloj ĝi havis orgenkonstruantojn, skulptistojn kaj pentristojn.

Tra Prusujo iris varoj el Polujo kaj Suda Rusujo al la Balta Maro. La ĉefa vojo pasis laŭ Vistulo. La ordeno malpermesis navigadon de fremdaj ŝipoj; korporacio de vistulaj ŝipposedantoj, fondita kun la permeso de la ordeno, ĝuis privilegiojn kondiĉe, ke ĉiuj havenoj kaj kajoj estu ĉe la dekstra, t.e. prusa riverbordo.

Granda komerco en Prusujo estis en la manoj de la urboj, kiuj apartenis al Hanso. La potencon de tiuj urboj konfirmas la fakto, ke la prusaj urboj devis kompletigi trionon de la hansa armeo okaze de militoj kontraŭ piratoj aŭ nordiaj reĝoj.

La ordeno estis granda konsumanto kaj granda produktanto, samtempe ĝi estis komerca domo kun vastaj komercaj ligoj.

Armea potenco

La ordeno posedis militŝiparon sur la maro kaj riveroj. La armeo konsistis el kampuloj kiuj servis ĉe ŝarĝveturiloj, kaj en infanterio; el malpeza kavalerio en kiu servis liberaj prusoj, kaj el peza kavalerio al kiu apartenis kruckavaliroj kun siaj vasaloj kaj dungitoj. Krucistoj atentis ĉiujn inventojn en la armilaro kaj tuj adoptis ilin. La ordeno aparte fieris pri gisado de grandegaj kanonoj. Ĝi senĉese evoluigis sian taktikon. La taĉmento moviĝis en strikte difinita ordo. Neniu rajtis senpermese forlasi sian lokon aŭ formeti kirason. 

La sesa paĝo

Malgraŭ senĉesa militado

Fine de la 14a jc la ordena ŝtato atingis altan ŝtupon en sia ekonomia evoluo. Ĝi multon atingis ankaŭ en la spirita vivo, en artoj kaj sciencoj, malgraŭ tio ke samtempe daŭris senĉesa militado.

En Prusujo estis fonditaj parokaj kaj popolaj lernejoj. Prusaj junuloj studis en grandaj mezepokaj universitatoj. Iuj el ili poste famiĝis kiel profesoroj. En 1386 grandmajstro klopodis ĉe papo pri fondo de universitato en Kulm.

Formiĝis propra literaturo kun jenaj branĉoj: historio de la ordeno, rerakontoj de la Sankta Skribo, kaj vivo de sanktuloj. Ni nepre menciu historiografon Petro el Duisburg, kies Prusaj Kronikoj ne nur priskribas la periodon ekde la fondo de la ordeno ĝis 1330, sed ankaŭ informas pri la antikva historio, religio, moroj kaj kulturo de prusoj. Religiaj legaĵoj (en la germana lingvo, ofte rimitaj) servis por spirita eduko de la ordenanoj.

Inter Pollando kaj Litovio

Funkciado de la teŭtona ŝtato postulis regulan alvenon de novloĝantoj. La plej proksima germana teritorio estis Brandenburgio. Akiro de Gdanska Pomerio (1309) ebligis senperan ligon por germanoj sur la tuta sud-orienta bordo de la Balta Maro.
 

Ladislao, rego de PollandoPost iom da internaj bataloj kaj konspiroj, la potencon en la Granda Litova Princlando kaptis Jogaila (1351– 1434), filo de litovia princo Algirdas kaj de tverja princino Juliana (Uljana Aleksandrovna). Li kaptis kaj mortigis sian onklon Kęstutys, sed ties filo Vytautas (1350–1430) eskapis kaj fuĝis al kruckavaliroj, akceptis ĉe ili bapton kiel Vitoldo kaj ricevis ilian helpon en batalo kontraŭ Jogaila.

Reghino JadwigaJogaila portempe cedis; li perdis Ĵemajtion kaj promesis akcepti romkatolikecon (li estis ortodoksa, sed tio estis supraĵa — multaj litoviaj nobeloj estis ortodoksaj por sukcesa regado en la orientaj slavaj provincoj). Sed pli grave — pro insisto de polaj nobeloj 14 aŭg 1385 juna pola reĝino Jadwiga (1371–1399) kaj Jogaila subskribis kontrakton pri unio, laŭ kiu Jogaila 15 feb 1386 estis baptita kiel Władysław, kaj post tri tagoj li geedziĝis kun Jadwiga kaj fariĝis Ladislao, reĝo de Pollando.

Ladislao igis Litovion romkatolika per deviga baptado en 1387. Sekve la Papo kaj la eŭropaj reĝoj iom post iom ĉesis subteni la ordenon, kies celo — kristanigo de Baltio — estis preskaŭ finita, ĉar nur Ĵemajtio restis pagana.

Ladislao provis fari Litovion administra parto de Pollando kun sia frato Skirgaila kiel ĉefo, sed Vitoldo rekaptis la potencon kaj konservis certan sendependecon. Vitoldo daŭrigis ekspansion orienten, kie rusaj princlandoj senĉese konfliktis inter si kaj ofte spertis tatarajn ekspediciojn. Sed en 1399 ĉe la rivero Vorksla tataroj venkis la armeon de Vitoldo.

La ordeno profitis la konflikton inter la du litovaj kuzoj. Subtenante jen Vitoldon, jen Ladislaon, ĝi kelkfoje atakis Litovion kaj en 1390 invadis Vilnon. Por starigi pacon kun la ordeno Litovio rezignis pri Ĵemajtio kaj pri siaj postnemanaj teroj. Rezulte la suda (teŭtona) kaj la norda (Livonio) ordenaj posedaĵoj finfine ligiĝis teritorie. La ordeno okupis la insulon Gotland (1398–1411) kaj aĉetis Novan Markon.

La grandmajstroj konsciis danĝeron de la unio por la ordeno. Same kiel la antaŭaj grandmajstroj, Konrad von Jungingen kiu estris la ordenon dum 1394–1407 strebis eviti militon je du frontoj. Li skribis: “Estas facile komenci militon, sed malfacilas fini ĝin. Prefere perdi unu, du aŭ kvar ĉevalojn, ol la tutan landon. Ambaŭ flankoj posedas grandegajn teritoriojn, sed ni estas eta lando kun multnombra popolo ne kutimiĝinta al militoj”.

23 maj 1404 Ladislao kaj Vitoldo pac-kontraktis kun la grandmajstro Konrad von Jungingen. Pollando reprenis Dobrzinan regionon, sed rezignis pri Pomerio, la ordeno rezignis pri pretendoj je la litoviaj teroj kaj Novgorodo, sed regis Ĵemajtion.

Uzante la pacon kun la ordeno, Litovio aneksis pliajn rusajn terojn. En julio 1404 Vitoldo denove okupis Smolenskon. Litovio komence de la 15a jc iĝis la plej granda ŝtato de Eŭropo kun teritorio 1.100 mil km². Ĝi konkeris preskaŭ ĉiujn princlandojn de la malnova Rusujo, interalie Blankan Rusujon, Nigran Rusujon, Kievan Rusujon. La Granda Princlando etendiĝis de la Balta ĝis la Nigra maro, de Pollando kaj Hungario preskaŭ ĝis Moskvo. Ĝia loĝantaro (kaj armeo) estis plejparte slava kaj ortodoksa.

Konrad von Jungingen sukcesis ne nur grandigi la teritorion de la teŭtona ŝtato, sed ankaŭ atingi interkonsenton kun sociaj tavoloj ene de la ŝtato; lokaj nobeloj volonte servis ĉe la grandmajstro. Kreskis la bonhavo de la ŝtato, kreskis ĝia financo. Sed en 1407 Konrad von Jungingen mortis…

Lia frato, Ulrich von Jungingen (1360–1410) estas elektita kiel grandmajstro. Ulrich estis tre militema, sed malpli lerta politike. Laŭ kronikistoj, Konrad avertis antaŭ sia morto kontraŭ lia elekto. Ulrich von Jungingen ne sukcesis malpacigi Pollandon kaj Litovion. Vitoldo kontraktis kun Moskvo (lia filino Sofia estis edzino de la granda princo Moskva Bazilo I), kun la Ora Hordo kaj repaciĝis kun Ladislao. La Granda Princlando povis finfine solvi siajn problemojn en la okcidento.

En 1409 ĵemajtoj ekribelis. La ribelo servis kiel preteksto por nova milito (1409–1410) kontraŭ Litovio kaj Pollando. Sed tiuj jam grave superis teritorie kaj loĝantare la ordenon, kvankam ĝi estis pli bone organizita kaj pli riĉa. La militon iniciatis la ordeno.


La sepa paĝo

La Grunvalda batalo (bildo de Jan Matejka)

La Grunvalda batalo

15 jul 1410 ĉe la aŭroro la pola reĝo Ladislao (Jagailo) decidis ĉeesti sanktan meson. Veninte kun la armeo al la vastaĵo inter Tannenberg kaj Grunvaldo (Grünwald), li ordonis aranĝi bivakon inter la boskoj kaj arbustaro, kaj starigis surmontete tendon de kapelo. Intertempe grandmajstro Ulrich von Jungingen kun sia armeo atingis Grunvaldon. La pola reĝo persiste preĝis, dum la reĝa armeo kaj la armeo de Vitoldo rapide formis batalvicojn. La maldekstran alon formis pola armeo kun 42 polaj, sep rusaj kaj du bohemiaj taĉmentoj. La dekstran alon formis litova-rusa armeo de Vitoldo. La unia armeo etendiĝis je 2 km en tri vicoj. Je la dekstro situis tatara kavalerio. La teŭtona armeo transformis siajn vicojn je du liniojn por etendi la fronton ĝis 2,5 km. Ĝian dekstran alon formis 20 taĉmentoj de Konrad von Lichtenstein, la maldekstran — 15 taĉmentoj de marŝalo Fridrich von Wallenrode, en la dua vico staris 16 rezervaj taĉmentoj.

La batalon komencis teŭtonaj kanonoj. La tatara kavalerio kaj la unua vico de la Vitolda armeo atakis la maldekstran alon de la teŭtonoj. Kavaliroj de Wallenrode kontraŭatakis, al la batalo aliĝis la dua kaj tria vicoj de Vitoldo, sed teŭtonoj rebatis kaj ekpelis ilin. Persiste staris tri smolenskaj taĉmentoj, kiuj katenis parton de la teŭtona armeo. Unu smolenska taĉmento plene pereis, la du aliaj trabatis vojon al la dekstra flanko de poloj kaj protektis ĝin.

Tiam la unua vico de poloj atakis. Ilin kontraŭis la taĉmentoj de Lichtenstein. Komenciĝis batalo. Poloj trarompis la teŭtonan vicon, sed la taĉmentoj de Wallenrode, revenintaj post forpelo de Vitoldo, atakis la dekstron. La smolenskanoj eltenis ankaŭ ĉi tiun baton, kaj la poloj kontraŭatakis. Ĉi-momente falis la granda reĝa standardo de Ladislao.
La Grunvalda batalo (skemo)
Ladislao irigis antaŭen sian duan vicon, kiu savis la standardon, ĉirkaŭis la armeon de Lichtenstein kaj ekpremis ĝin. Tiam la grandmajstro persone kondukis al la batalo sian rezervon. Sed Ladislao ĵetis renkonten sian trian linion, kiun apogis la reveninta armeo de Vitoldo. La teŭtona armeo estis frakasita. La proksimuloj de Ulrich proponis al li fuĝi, sed li fiere respondis: “Je Dio, mi ne forlasu tiun ĉi kampon, sur kiu pereis tiom da eminentaj kavaliroj!” En la batalo pereis la grandmajstro, la marŝalo kaj multaj gvidantoj de la Ordeno. Multaj teŭtonoj pereis dum la posta persekutado, kaj multaj estis kaptitaj. Post la venko la alianca armeo tri tagojn restis sur la batalkampo. Al la ordena ĉefurbo, Marienburg, la aliancanoj venis nur 25 jul, kiam la teŭtonoj jam prepariĝis al sieĝo. La sepsemajna sieĝo malsukcesis; Vitoldo rezignis daŭrigi la militon.

Rezulte de la Grunvalda batalo la potenco de la teŭtona ordeno estis rompita kaj ties planoj pri dominado en la Orienta Eŭropo estis frakasitaj. 1 feb 1411 estis subskribita la unua Toruna packontrakto, laŭ kiu la ordeno pagis tributon, kaj rezignis pri Ĵemajtio kaj Dobrzina regiono.

La Dektrijara Milito

La malvenko, malfortiĝo de la politika kaj ekonomia stato akrigis la internan krizon de la ordena ŝtato: kreskis apartismaj tendencoj, maturiĝis konfrontado kun la urbaj municipoj kaj socitavoloj. Intertempe en la ŝtato kreskis kelkaj generacioj — posteuloj de la unuaj kolonianoj, daŭris asimilado de prusoj — la loka elito strebis al partopreno en la gvidado de la ŝtato. La ordeno estis fermita organizaĵo, kiu kompletigis sin per kavaliroj el Eŭropaj landoj, ĉefe el Germanio. Malkontentaj urbestroj kaj lokaj nobeloj formis Prusan Union, kies fondan dokumenton en februaro 1440 subskribis 19 urboj (7 membroj de Hanso kaj 12 malgrandaj) kaj 53 terposedantoj. Nek papo, nek imperiestro agnoskis la Union. 4 feb 1454 en Toruno la Prusa Unio rezignis subiĝi al la ordeno kaj komencis agi (la ruinoj de la Toruna kastelo ĝis nun memorigas tion).

Prusa Unio serĉis helpon ĉe la pola reĝo Kazimiro IV, kiu subtenis la iniciaton kaj “enkorpigis” la teritorion de la Unio. Multaj urboj ekribelis kontraŭ la Ordeno, subtenis ilin la pola reĝo.

Komenciĝis la Dektrijara Milito (1454–1466). La milito estis elĉerpa por ambaŭ flankoj, ĝian rezulton decidis fine mono, ĉar ambaŭ uzis dungmilitistojn. La sieĝado de Marienburg evoluis tragike por la ordeno. La sieĝatoj ne havis ŝancojn; baldaŭ elĉerpiĝis mono por pagi la dungmilitistojn, tiuj ŝanceliĝis, kaj la ĉefurbo falis. La grandmajstro fuĝis en majo 1457 al Kenigsbergo, la dungmilitistoj konkeris la kastelon kaj ekmarĉandis kun la pola reĝo pri transdono de Marienburg.

Tiel Kazimiro IV sen grandaj klopodoj, kvankam multekoste (459 mil guldenoj), akiris la simbolon de la teŭtona ordeno. La negoco sukcesis; la reĝo solene venis en la kastelon.

La konkerintoj iĝis konkeritoj

Post kelkaj pliaj malvenkaj bataloj la ordeno komencis serĉi pacon, ankaŭ la pola reĝo estis interesita fini la militon. La dua Toruna packontrakto estis subskribita 19 okt 1466; per ĝi Pollando akiris la okcidentan parton de la teŭtona teritorio — Gdanskan Pomerion, Kulman teron, Varmian diocezon, la urbojn Marieburg kaj Elbing. La ordeno, kies ĉefurbo iĝis Kenigsbergo, agnoskis sin vasalo de la pola reĝo.

Rusa historiisto Nikolaj Karamzin jene karakterizis la finon de la ordena periodo: “Pasia spirito de ĉi tiu milita frataro, sanktigita per kredo kaj virto, memorata pro la grandanimeco kaj gloro de ĝiaj fondintoj, estingiĝis en landoj de la nordo; riĉeco ne anstataŭas bravecon, kaj la kavaliroj-posedantoj, iam fortaj pro neglektado de vivo, en troabundo da ĝiaj plezuroj trovis sian malforton. La konkerintoj de paganoj estis konkeritaj de siaj kunfratoj-kristanoj”.


La oka paĝo

Krepusko de la teŭtona ŝtato

Malvenkoj de teŭtonoj en la 15a jc donis al la eklezia ŝtato ne nur teritoriajn perdojn, sed ankaŭ politikajn. Sur la restinta teritorio (nomata Ordena Prusujo) kruckavaliroj konservis malmulte da sendependeco. Ili devis agnoski la superecon de la pola reĝo; ili ne rajtis memstare kontrakti aŭ ekmiliti. Ĉiu novelektita grandmajstro estis devigata dum ses monatoj post la ekofico veni al pola reĝo kaj ĵuri.

La eksteran politikon de la grandmajstroj post la Toruna packontrakto (1466) karakterizis strebado revizii ĝin. Grandmajstro Friedrich von Sacshen dum dek du jaroj multe klopodis por levi statuson de la teŭtona ŝtato. Sub diversaj pretekstoj li evitis ĵuri al pola reĝo. Li mortis en 1510 sen ĵuri, sed ankaŭ sen atingi siajn politikajn celojn.

En tiu malfacila periodo la ĉefo de la ordeno iĝis 20-jara Albrecht Hohenzollern. La elekto estis bone pripensita politika paŝo. Li estis filo de Friedrich von Hohenzollern, margrafo de Brandenburgio, kaj Sophie, filino de pola reĝo Kazimiro IV Jagełło. Ankaŭ la germana imperiestro Maksimiliano subtenis Albrecht-on, esperante je alianco kontraŭ Jagelonoj en batalo por la ĉeĥa kaj hungara tronoj.

Malfacilaj rilatoj inter Pollando kaj Ordeno rezultigis militon en 1520–1521, en kiu neniu ŝancis venki. Albrecht packontraktis kun Pollando por kvar jaroj, dum kiuj li penis, senrezulte, trovi aliancanojn en Germanio. La Ordeno estis perdonta la restintan suverenecon kaj iĝonta parto de Pollando.

Albrehto staras en la korto de la Marienburga Kastelo (Fotis HaGo)La Ordeno perdis ĉion

Hazardo intervenis. En 1522 Albrecht konatiĝis en Nurenbergo kun arda predikanto Andreas Osiander kaj iom-post-iom konvertiĝis al Reformismo. Laŭ la konsilo de Martin Luther li decidis sekularigi la teŭtonan ŝtaton kaj fondi heredan princlandon. Post sukcesaj traktadoj kun la pola reĝo Sigismondo (la onklo de Albrecht) Albrecht venis al Krakovo. Ĉi tie 8 apr 1525 estis subskribita kontrakto pri sekularigo de la teŭtona ŝtato en Prusujo kaj pri fondo de Prusa Princlando sur tiu teritorio.

La nova Pruslando restis dependa de Pollando. Formale ĝi estis posedaĵo de la pola reĝo, kiun prusa princo ricevis por portempa hereda posedo. La rajton de hereda posedo ricevis viraj idoj de Albrecht kaj de tri liaj fratoj. Kaze de ĉeso de la vira linio, la princlando aŭtomate iĝus parto de la Pola Reĝlando.

Dum la impona ceremonio Albrecht ĵuris fidelecon al la pola reĝo Sigismondo. Per tio la teŭtona ordeno ĉesis ekzisti, kaj la 37a grandmajstro Albrecht Hohenzollern iĝis princo Albreĥto I (Prusa).

Kenigsbergo iĝis la ĉefurbo de Pruslando. En 1527 Albreĥto edzinigis Dorotean, filinon de la dana reĝo Frederiko I. Protestantismo estis deklarita la ŝtata religio. Post la mezepoka ordena periodo en la Sukcena Lando komenciĝis princlanda periodo, kun kiu venis humanismaj ideoj de Renesanco.

Prusa princlando

La loĝantaro de la nova princlando estis bunta etne kaj religie. Ĉi tie loĝis germanaj koloniintoj venintaj diverstempe, prusoj, litovoj, poloj kaj aliaj etnoj. Apud la ekspansianta luteranismo daŭris romkatolikaj tradicioj. (Inter la 55 fratuloj, restintaj en Prusujo je la momento de sekularigo, sep restis romkatolikaj.) La plimulto de la prusa-litova loĝantaro malkaŝe aŭ kaŝite restis fidela al siaj malnovaj paganaj dioj. (Ekzemple, en 1520, kun permeso de Albreĥto, prusaj kamparanoj de Sambio laŭ la pagana tradicio oferis nigran bovon al siaj dioj por ke tiuj protektu ilin kontraŭ pirataj rabatakoj.)

Por konstruado de la nova ŝtato kun centra potenco kaj unueca religio necesis fidinda aparato de ŝtatoficistoj kaj pastroj. Por kontaktoj kun aliaj ŝtatoj estis bezonataj kompetentaj diplomatoj. Por eduki junularon en la nova spirito necesis nove preparitaj instruistoj. Mankis kuracistoj. Resume: la ŝtato, eklezio kaj eduksistemo bezonis kompetentajn fakulojn.

Antaŭe la Ordeno invitis fakulojn el eksterlando aŭ direktis tien por studoj siajn junulojn (tiuj ne ĉiam revenis). Sed nun necesis pli radikala solvo — propra altlernejo. La tasko estis malfacila por la lando, en kiu mankis intelektaj tradicioj. Klerigado longan tempon ne estis respektinda kvalito inter teŭtonoj — pro senĉesaj militoj soldato pli valoris ol sciencisto. Grandmajstroj ne ŝarĝis sin per aparta klero kaj ne strebis proksimigi al si klerulojn. Escepto estis la antaŭlasta grandmajstro Friedrich von Sachsen, la sola kun universitata klero. Dum lia regado la Kenigsberga kortego akiris pli da eleganteco, ĉi tie formiĝis rondeto da homoj kun progresivaj, humanismaj ideoj.

Albreĥto ĉiam strebis vastigi siajn sciojn. En la junaĝo li akiris modestan kleron, sed volonte kaj interesite li konversaciis kun kleruloj, vizitis sciencajn diskutojn kaj prelegojn. Li korespondis kun multaj elstaraj samtempuloj. Kiel princo, Albreĥto daŭrigis kaj evoluigis la kulturajn tradiciojn de Friedrich. Li invitis al sia kortego klerulojn, stimulis artojn, libroeldonadon, helpis evoluigi eduksistemon. La salonojn de la Kenigsberga kastelo ornamis artaĵoj de lokaj kaj eksterlandaj pentristoj. Albreĥto amikis kun la patro kaj filo Cranach. Lucas Cranach la Maljuna pentris du liajn portretojn (1511, 1528).

La unua presejo en Kenigsbergo estis fondita en 1523 por eldoni luteranan literaturon, ne nur en la germana, sed ankaŭ en la lingvoj pola, litova, prusa. Disvastigo de tiaspeca literaturo kontribuis al firmigo de konfesia unueco de la lando. En 1529, surbaze de la libroj el likviditaj monaĥejoj kaj tiuj de princo, formiĝis la Kastela biblioteko, kiu estis publike alirebla.

Sed la plej granda merito de Albreĥto estis fondo de la Kenigsberga universitato. Post la malfermo de la universitato en 1544, Albreĥto mem ofte vizitis lekciojn aŭ konversaciis kun profesoroj. 


La naŭa paĝo

La Kenigsberga universitato Albertina estis fondita sur la ondo de la reformacio. La reformacio, celanta transformadon de la okcidenta kristanismo kaj demokratiigon de la ekleziaj institucioj, funde influis la socian vivon de la okcident-eŭropaj popoloj, la evoluon de kulturo kaj edukado.

La historia sorto kaj la geografia situo inter la balta-slava oriento kaj la germana okcidento donis al Albertina apartan rolon ne nur en scienco, sed ankaŭ en teologio kaj politiko.

Kazo Osiander

La unuaj jardekoj de Albertina estis malfacilaj pro senkompataj religiaj-dogmaj konfliktoj, kiuj daŭris dum multaj jaroj. La juna luterana doktrino devis kontraŭstari la romkatolikismon, firmigi internajn principojn, difini rilatojn kun aliaj protestantaj movadoj. Tiujn procezojn akompanis akraj teologiaj disputoj, kiuj en Kenigsbergo ofte transiris al personaj konfliktoj inter teologoj. La idea senkompromisemo malfortigis la intelektan potencialon de la Kenigsberga universitato, subfosis ĝian aŭtoritaton, fortimigis profesorojn kaj studentojn.

La plej (mis)fama iĝis la kazo Osiander. Ĝia centra figuro estis nurenberga predikanto Andreas Osiander (1498–1552), sub kies influo Albreĥto transiris al reformismo. En 1549 Osiander iĝis profesoro de la Kenigsberga universitato kaj estro de la teologia katedro (li forlasis Nurenbergon pro dogmaj diverĝoj kun la rigoraj luteranoj).

La opinio de Osiander pri kelkaj dogmoj de luteranismo diverĝis de la luterana doktrino kaj vekis kritikon de la lokaj teologoj. Osiander kun la tuta ardo de sia temperamento defendis sian propran vidpunkton. La disputo forlasis la akademiajn murojn, skismigante ne nur ekleziulojn kaj universitatanojn, sed ankaŭ multajn urbanojn. Albreĥto subtenis la partion de Osiander, kaj la konflikto akiris politikan karakteron. Parto de profesoroj kaj studentoj forlasis la universitaton.

La senkompataj disputantoj malbenis siajn kontraŭulojn de katedroj, en urĝe presitaj folioj kaj en teologiaj verkoj. Post la morto de Osiander la konflikto daŭris pli ol dek jarojn. La finon metis speciala komisiono de la pollanda reĝo, kiun iniciatis malkontentaj nobeloj. Laŭ ĝia verdikto en 1566 estis ekzekutitaj tri konsilistoj de Albreĥto gvidantaj la Osianderan partion.

Skalić, Skalich, Scaliger…

ScalichLa lastajn vivojarojn de Albreĥto malserenigis apero de Paul Skalich (= Stanislav Pavao Skalić, Paul Scaliger, Paulus Scalichius, 1535–1575) — teologo laŭ la klero, aventuristo laŭ la inklino.

Skalich estis kroato. Li studis en Vieno kaj Bolonjo. En la aĝo de 18 jaroj li iĝis doktoro de teologio, post du jaroj li iĝis kortega predikisto de la reĝo Ferdinando I. Kulpigita pri herezo Skalich trovis azilon en Wittenberg, el kie li venis al la kortego de Albreĥto.

La dudeksesjara intrigulo sukcesis dum mallonga tempo ĉarmi la maljunan princon per rafinitaj manieroj, vigla spirito kaj, precipe, per okultaj seancoj. Skalich iĝis potenca favorato, li enoficigis kaj eksigis konsilistojn de la princo. Li ricevis donace teron kaj domojn.

Dum la teologia konflikto Skalich prudente aliĝis al la Osiandera partio. Nobeloj kaj urbanoj estis malkontentaj pro lia tute arbitra regado. Ankaŭ en Albertina li havis malamikojn. Sen havi formalan akademian oficon, li, kun aprobo de la princo, lekciis pri filozofio, atakante la regantan Aristotelan instruon. Studentoj ŝatis la lekciojn de Skalich, sed profesorojn ili incitis. Antaŭ la alveno de la pollanda komisiono Skalich subite malaperis. La tuta malkontento pri liaj intrigoj trafis la princon.

Psike rompita pro la ekzekuto de siaj partianoj, ŝarĝita per pezo de la travivitaj jaroj, la maljuna princo post 1566 praktike forlasis la aferojn. Albreĥto mortis 20 mar 1568 en la kastelo Tapiau; samtempe en Neuhausen mortis lia dua edzino, la 36-jara Anna Maria.

Tiel finiĝis la longa kaj maltrankvila vojo de la lasta, tridek-sepa grandmajstro de la Teŭtona Ordeno, la unua princo de Pruslando, la fondinto de la Kenigsberga universitato — Albreĥto Brandenburga.

La Longa Kolbaso

La 17an jarcenton Kenigsbergo renkontis per brua festo de la Longa Kolbaso. 1 jan 1601 de la viandista korto startis nekutima procesio kun standardoj kaj muziko. 103 viandistoj akompanataj de gaja amaso, portis surŝultre pli ol 400-metran kolbasegon, kiun ili produktis. Apud la kastelo preskaŭ 60-metra peco estis donacita al la princa kortego kiel novjara donaco, poste siajn pecojn ricevis urbestroj de la tri Kenigsbergaj urboj: Altstadt, Löbenicht kaj Kneiphof. La “restaĵon” oni portis al la panbakista korto, kie en gaja festeno partoprenis viandistoj kaj panbakistoj.
Premu por vidi pli bonkvalitran bildon
Post kvin tagoj, je Epifanio, panbakistoj aranĝis por la urbanoj feston de la Granda Kringo.

La tradicio pluvivas. Meze de oktobro 2007 kaliningradaj viandistoj pretigis sian Longan Kolbason. Sed tio estas tute alia historia paĝo. 


La deka paĝo

Unio kun Brandenburgo

Post la morto de Albreĥto (1568) la situacio en Pruslando komplikiĝis. Psike malsana filo de Albreĥto — Albreĥto Frederiko (1553–1618) — ne kapablis regi la landon. Li vivis solece en la kastelo Fishchausen. Kun la konsento de la pollanda reĝo, princoj-elektantoj Brandenburgaj el la dinastio Hohenzollern estis regentoj de Pruslando. Post la morto de Albreĥto Frederiko en 1618 ĉesis la Pruslanda branĉo de Hohenzollern-oj. Tiutempa regento, Johann Sigismund (1572–1619), la edzo de la plej aĝa filino de la princo, ricevis la princan titolon de la unuigita ŝtato Brandenburgio-Pruslando.

La kunigita ŝtato enhavis Brandenburgan princlandon, gravan ŝtaton de la Sankta Roma Imperio, kaj Prusan princlandon, vasalon de la pola reĝo. La ŝtatestro preferis nomi sin princo-elektanto (Kurfürsten), la loĝantaro de Pruslando konsideris la polan reĝon supera instanco.

Por la nova ŝtato gravis liberiĝi el la pola dependeco. Tion sukcesis atingi en 1657 granda princo-elektanto Frederiko-Vilhelmo. La lerta politikisto eluzis la polan-svedan konflikton. Ricevinte subtenon de Svedujo, li proklamis suverenecon de Pruslando. Malfortiĝinta dum militoj Pollando devis akcepti tion. Tiamaniere Brandenburga-Pruslanda ŝtato iĝis plene unueca kaj sendependa, kvankam ambaŭ partojn disigis pola teritorio.

Granda ruslanda ambasado

En 1695 la armeo de la ruslanda caro Petro I (1672–1725) kaptis turkan fortikaĵon Azov. Petro decidis direkti ambasadon al la Rom-Germana imperiestro, reĝoj de Britio kaj Danlando, papo, princo de Brandenburgo, kaj al Venecia respubliko. La celo de Petro estis viziti multajn eŭropajn landojn por akiri novajn konojn pri ŝipkonstruado, navigado, kaj artilerio. La oficiala celo esprimita en lia ukazo estis “konfirmo de malnovaj amikecoj kaj amoj, komuna por la tuta kristana mondo malfortigo de la malamikoj de kristanismo, turka sultano, krimea ĥano kun ĉiuj muzulmanaj hordoj kaj daŭra pliigo de la kristana hegemonio”. La caro vojaĝis inkognite, kio ebligis libere moviĝi, kontakti privatulojn, senbare lerni. Aliflanke, li povis senprotokole interparoli kun ŝtatestroj kaj diskuti politikajn problemojn. La vojo pasis tra Livonio, Kurlando kaj Pruslando, evitante Pollandon, kie tiutempe estis senreĝeco.

La Brandenburga princo Frederiko III (1657–1713) ricevis peton nur pri transiro de lia lando, sed Frederiko decidis persone saluti la ambasadon en Kenigsbergo. Li sendis komisiiton al Memel por renkonti la ambasadon. Malgraŭ bona preparo la renkonto pasis tute alimaniere. Petro kun kelkaj proksimuloj surŝipiĝis en Libava kaj mare venis al la pruslanda haveno Pillau (nun Baltijsk).

17 maj 1697 Petro I venis al Kenigsbergo kaj ekloĝis en Kneiphoff. La princo interparolis kun Petro inter kvar okuloj. Atendante la ambasadon, kiu vojaĝis surtere, Petro ne deziris perdi la tempon kaj komencis lerni artilerion; lia instruisto, kolonelo von Sternfeld, donis ateston al Petro Miĥajlov (sub tiu nomo la caro vojaĝis), ke “li, en mallonga tempo, por ĉies miro, montris tiajn sukcesojn kaj akiris tiajn konojn, ke ĉie li estos rekonita kiel akurata, singarda, lerta, kuraĝa kaj aŭdaca pafmajstro”.

La veninta ambasado estis lukse akceptita. Uzante la okazon, Frederiko deziris defendkontrakti kun Ruslando, sed Petro rezignis la proponon timante ŝanĝi rilatojn inter Ruslando kaj eŭropaj landoj antaŭ la fino de la milito kontraŭ Turkio. Estis aranĝita amikeckontrakto pri libera komercado ambaŭflanka, pri malakcepto de ribeluloj kaj malamikoj, pri permeso por rusoj veturantaj studcele al Germanio trapasi la teritorion de la princo, kaj pri permeso por la komercistoj de la princo vojaĝi tra Ruslando al Persujo kaj Ĉinujo. Krome, Petro buŝe konsentis subteni pretendojn de Frederiko je reĝa krono.

Petro pasigis en Pruslando pli da tempo ol planite, atendante la elekton de nova pola reĝo. Ricevinte bonajn novaĵojn el Pollando (venkis la partio de saksa princo Frederiko Aŭgusto) li pluvojaĝis. Post la reveno de la Granda Ambasado, sur la insulo Kotlin, apud Peterburgo, komenciĝis konstruado de fortikaĵoj. La projekto, persone konfirmita de la caro, estis farita laŭ la modelo de la fortikaĵo Friedrichsburg, kiun Petro ekzamenis apud Kenigsbergo. En la jaro de la 300a datreveno de la ambasado unu el la kaliningradaj stratoj ricevis la nomon “Kajo de Petro la Granda”. En la renovigita Reĝa Pordego estas funkciigita ekspozicio pri tiu evento.

Regho Frederiko IPrusa reĝlando

Sub la regado de Frederiko III la Brandenburga-Prusa princlando aneksis aliajn germanajn landetojn. La teritorio de la princlando superis kelkajn reĝlandojn. Titolo de princo-elektanto ŝajnis nesufiĉa al Frederiko III. Por promocii sian statuson li ekrilatis kun la imperiestro Leopoldo, kies filo Karlo celis la hispanan tronon. Por kontraŭstari alian pretendanton li bezonis soldatojn. Ĝuste soldatoj iĝis necesa pago por la aspirata titolo. La nova reĝo estis kronita en la Kenigsberga kastelo 18 jan 1701 kiel Frederiko I, reĝo en Pruslando.

Amasaj malsanoj estis oftaj. Precipe kruela estis la pesto, kiu venis en 1700 kaj daŭris dek jarojn, forpreninte la vivojn de preskaŭ triono de la loĝantaro. La dua reĝo Frederiko-Vilhelmo (1688– 1740) unuavice funkciigis internan migradon: pli bonstataj regionoj “delegis” siajn loĝantojn al Insterburg, Tilsit, Ragnit. Poste venis migrantoj el aliaj regionoj germanaj.

La plej konata estis la kazo de Salcburgo. Arkiepiskopo de Salcburgo 31 okt 1731 dekretis al ĉiuj luteranoj pli ol 12-jaraĝaj dum ok tagoj forlasi la landon. En la responda dekreto 2 feb 1732 la pruslanda reĝo deklaris la persekutatojn siaj ŝtatanoj kaj invitis ilin ekloĝi en Pruslando. Migrantoj ricevis teron, brutojn kaj laborilojn. Gumbinnen iĝis centro de migrado; eĉ estis diskutita la ideo nomi ĝin Nov-Salcburgo.

(Daŭrigota)


Notoj

1. Bugo kaj Nemano.

2. Grodno (en Bjelarusio).

3. Kulta nomo de la Supera Idol-pastro ĉe prusoj.

4. Ĉefaj dioj de prusoj.

5. Balta Maro kaj Kaliningrada (Vistula) golfo.

6. Primorsk, Marŝalskoje, Russkoje, Melnikovo (en Kaliningrada regiono).

7. Æstii — loĝantoj en oriento (ĝerm.).

8. Tverj, kiu dum pluraj jardekoj havis la nomon Kalinin jam rericevis, malkiel Kaliningrado, sian malnovan nomon.

9. Vytautas estis trifoje baptita: dufoje kiel romkatoliko, unufoje kiel ortodokso. Ni nomas lin ĉi tie Vitoldo, kvankam pli korekta estus Aleksandro, laŭ la lasta bapto.

10. Margrafo (= markgrafo). Titolo de princoj de la Rom-germana Imperio; estro de markio, t.e. regiono  ĉe limo de imperio.

© Halina Gorecka, 2005-2008.
La teksto aperas felietone en La Ondo de Esperanto.
Al la indekso | Al la ĉefa enirpaĝo