Vide
el Bruselo
Carnero González ŝajne volas, ke ĉiuj civitanoj estu egale reprezentitaj per slogano, ne nur tiuj kiuj parolas la anglan. “Pro tio, mi sugestas anstataŭigi la sloganon per simbolo kiu reprezentus nin ĉiujn, sen lingva aŭ alia distingo”. Laŭ Carnero González la Komisiono devas respekti kaj subteni la principon de multlingvismo.
Alia deputito, kiu multe pripensas la lingvan demandon, estas maldekstrulo Erik Meijer de Nederlando. Li volas interkonsenton kun estontaj membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio en eks-Jugoslavio por eviti, ke EU traduku kvarlingven. La lingvoj de Kroatio, Serbio, Montenegro kaj Bosnio estas ege similaj, kaj de multaj homoj estas konsiderataj kiel la sama lingvo, la serba-kroata.
“La reorganizado de la landlimoj instigis la kultivadon kaj akcentadon de lingvaj diferencoj, kiuj ekzistis antaŭ 1918. Tamen uzantoj de tiuj lingvoj ankoraŭ povas kompreni unu la alian sen interpretistoj kaj tradukistoj”, — diris Meijer. Li volas ke la Komisiono, pro la fakto ke Kroatio aliĝos al EU antaŭ la aliaj eksjugoslaviaj ŝtatoj, jam nun pripensu kion fari: “Se oni nun ne faras akordojn, tio signifos ke la kroata fariĝos aparta oficiala lingvo de EU ekde eniro, sen konsidero de ĝia proksimeco al aliaj lingvaj variantoj”.
Meijer timas ke la Komisiono, ignorante la problemon, kondukos al situacio en kiu estos tradukistoj kaj interpretistoj por la bosna, serba, kroata kaj montenegra. La sola ĝisnuna respondo de la Komisiono ne diras multe: “La Komisiono konscias pri la lingva situacio en tiuj ŝtatoj kaj agnoskas la koncernon rilate al la ebla estonta efiko pri eŭropaj tradukaj kaj interpretadaj servoj”, — diris Olli Rehn, membro de la Komisiono respondeca pri pligrandiĝo. “La Komisiono ankaŭ estas konscia pri la sentebleco de la ligo inter lingvo kaj ŝtateco. La difino de oficialaj Komunumaj lingvoj por novaj membro-ŝtatoj estas demando por alirnegocadoj”, — notis Rehn.
Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №1 (147)
Laŭ
la Eŭropa Parlamento (EP) la oficialigo de la tri novaj lingvoj “respegulas
la kulturan heredaĵon de Eŭropo kaj la principon ke ĉiuj EU-civitanoj
havas aliron al dokumentoj kaj informoj en siaj propraj lingvoj. Ĝi ankaŭ
signifas ke debatoj en la Parlamento aŭdeblos en tiuj lingvoj”.
Tamen en 1957 estis nur kvar lingvoj: la nederlanda, franca, germana kaj itala. En 1995 estis 11 oficialaj lingvoj — la sama nombro kiel en Sudafriko. Post la “granda” pligrandiĝo de EU en majo 2004 oficialiĝis pliaj naŭ lingvoj. Hodiaŭ ne nur 23 lingvoj estas oficialaj sed ankaŭ tri alfabetoj, nome, la latina, greka kaj cirila. Tiuj, kiuj volas redukti la traduk- kaj interpretkostojn nur trovus konsolon en la fakto ke estas malpli da lingvoj ol la 27 ŝtatoj.
Politikistoj en Bruselo ne tediĝas diri, ke paroli la propran lingvon estas esenca parto de demokratio. “Pro tio membroj de la Parlamento havas la rajton debati en iu ajn oficiala lingvo laŭ siaj elektoj. Ankaŭ ĉiuj oficialaj dokumentoj devas esti tradukitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj. Ne-kaze la jura statuso ne povas esti garantiita. Tio devas esti respektata dum la organizado de parlamenta laboro”.
En 2005 eŭropaj lingvaj servoj tradukis 1.324.231 paĝojn kaj la kosto egalis “nur” unu elcenton de la eŭropa buĝeto. Tamen la Eŭropa Financkontrola Kortumo kritikas eŭropajn instancojn pro malŝparo de ĉirkaŭ 11 milionoj da eŭroj en la uzado de sendependaj tradukistoj. Mankas klaraj kalkuloj pri la tradukkostoj. Laŭ la Kortumo, la kosto de unu tradukpaĝo estis €194 en la Komisiono, €276 en la Konsilio, kaj nur €119 en EP. Kiel la Parlamento sukcesis malaltigi la kostojn, kvankam ili altiĝis en la Konsilio kaj Komisiono?
Laŭ raporto de EP-ano Alexander Stubb, kosto de interpretisto en EP estas ĉirkaŭ 1500 eŭrojn por unu tago. En la Eŭropa Komisiono interpretisto kostas “nur” 1000 eŭrojn tage. “La plena kosto da interprettago estas je 30% pli alta en la Parlamento ol en la Konsilio kaj Komisiono”, — diris Stubb (LOdE, 2006, №144). La kosto de interpretado en 2003 estis €57 mln en la Eŭropa Parlamento kaj €106 mln en la Konsilio, Komisiono kaj aliaj agentejoj. Plej gravas la fakto ke ĉirkaŭ 16% (€25.9 mln) de la totalaj interpretadkostoj en 2003 estis elspezitaj por nenio! EP-anoj petas interpretadon pro principo kaj poste ne aperas.
Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №2 (148)
Pro
tio ke la privilegioj estas tiom bone fiksitaj en la mensoj de la ĵurnalistoj,
estis nekredeble, ke la nuna prezidanto de EU, Germanio, ne sekvis la tradicion.
Alparolante la Eŭropan Parlamenton, Angela Merkel uzis la germanan, kaj
ŝia gazetara servo, je kosto de la germana impostpaganto, disponigis tradukon
en la franca kaj angla kiel “kutime”. Kompreneble la ĵurnalistoj ankaŭ
disponis — je kosto de ĉirkaŭ 1000 eŭroj po lingvo al la Eŭropa impostpaganto
— pri interpretado en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj. Tamen kiu freneze skribus
interpretadon, kiam disponeblas facile kopipreta teksto? Tial la Internacia
Asocio de Ĵurnalistoj alportis “gravan” problemon al la atento de
la germana ambasadoro en Bruselo, Doktoro Wilhelm Schönfelder.
“La franca kaj angla versioj estis je la dispono de la ĵurnalistoj en la Strasburga gazetara ĉambro nur post 24 horoj, sed tio estis tro malfrue”, — klarigis al la germana ambasadoro Lorenzo Consoli, prezidanto de la Asocio. Consoli, itala membro de la malnova lernejo de ĵurnalistoj, longe loĝas en Bruselo. Li neniam lernis la germanan aŭ la lokan lingvon, la nederlandan, kaj prefere komunikas france. “Ni volas substreki, ke la komplikeco de la prezentado, malgraŭ la bonaj laboroj de la parlamentaj interpretistoj, malfaciligis taksadon de la subtileco de la prezentado”. Consoli prezentis aliajn okazojn, kiam la germana prezidanto de EU ne ĝustatempe aŭ eĉ tute ne disponigis tradukon. “Tiuj incidentoj ŝajnas kontraŭi bone starigitan tradicion sekvitan de ĉiuj antaŭaj prezidantecoj, inkluzive de la antaŭaj germanaj”. Consoli esperas ke la “problemoj” ne ripetiĝos.
“Mi tre bedaŭras la malfacilaĵojn, kiujn la membroj de la internacia gazetaro devis alfronti dum la unuaj tagoj de la germana prezidanteco de la Eŭropa Konsilio pro tio ke ne ĉiu informo disponeblis en la franca kaj la angla ekde la komenco”, — respondis ambasadoro Schönfelder, ne sen humoro. “Ni prenis zorgan noton de viaj praktikaj rimarkoj. Ĉi-momente, ĉiuj proceduroj estas reviziataj, evoluigataj kaj, se necese, ŝanĝataj por sekurigi ke ĉiu informo estos disponebla en la tri lingvoj tiom rapide kiom eblas”.
Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №3 (149)
Laŭ
la nova respondeculo de la Eŭropa Komisiono (EK) pri multlingvismo, rumano
Leonard Orban, Eŭropo ne atingos siajn celojn rilate al la ekonomio kaj
renovigo sen plene agnoski la valoron de multlingvismo.“La esploro montras ke la multlingvisma ero de entreprenado ne povas esti subtaksita. Multaj entreprenoj celas translandliman komercon kaj multe pli devas tiel pensi. Esploro montras rilaton inter eksportoj kaj produktiveco. Sed esploro pri kial firmaoj ne aktivas sur fremdaj merkatoj ankaŭ distingas malbonajn lingvajn konojn kiel bariero al kresko”, — diris Orban.
Orban profitis de la invito al EBS, iaspeca provo kopii la formaton de la altetaksata svisa komercrendevuo Davos, por longe paroli pri la graveco de lingvoj. Efektive Orban ankaŭ estas praviganta sian grandiozan salajron — tridekoble pli altan ol la averaĝa salajro antaŭ impostoj en Rumanio.
Tamen Orban pravas. Laŭ freŝa studo de EK pri preskaŭ 2000 eksportantaj firmaoj, 11% de la intervjuitoj diris, ke ili perdis kontrakton pro la manko de lingvaj konoj. Laŭ la studo, la averaĝa kosto po firmao estis 325 mil eŭroj dum trijara periodo. “Estas signifa ebleco por malgrandaj firmaoj kreskigi eksportojn, se ili investus pli en lingvoj kaj evoluigus lingvan strategion”.
La studo de la Komisiono ankaŭ montris ke kvankam la angla dominas, kiel “komuna lingvo” por internacia komerco, ankaŭ aliaj lingvoj gravas. Ĉirkaŭ kvarono de la intervjuitoj sentis bezonon je plibonigo de lingvaj konoj en la germana, franca, hispana aŭ rusa. Aliaj bezonas neeŭropajn lingvojn — la ĉinan, araban kaj urduan.
“Malgrandaj firmaoj, ne mem investante en lingvan trejnadon, preferas ke edukad- kaj trejnadsistemoj donu al homoj bonajn lingvajn konojn. Aŭ ili dungas homojn kun la necesaj lingvoj, — diris Orban. — Tamen la raporto montras, ke ĉi tiu aliro ne solvos la problemon”. Pro tio Orban volas instigi al “vigla” debato — por granda konferenco. “Ni devas sekurigi, ke niaj edukad-sistemoj donu al junaj homoj la lingvajn konojn kiuj ebligos ilin plene profiti de Eŭropaj eblecoj en komerco kaj dungiĝo”, — diris Orban. La Komisiono argumentas ke jam nun pli ol duono da eŭropanoj “parolas” alian lingvon.
Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №4 (150)
Laŭ
Čaplovič, la nuna diskutoperiodo pri la estonteco de Eŭropo, sekvinta
post la negativa referendumo pri la EU-konstitucio en Nederlando kaj Francio,
koncentriĝis sur politikaj kaj instituciaj demandoj. “Tamen, la problemo
de politiko pri lingvo kaj kulturo notindas pro sia malĉeesto”, —
rimarkis Čaplovič kaj atentigis pri graveco de lingvo, eĉ pro pure ekonomia
vidpunkto.
Vicĉefministro Čaplovič respondecas en Slovakio pri sciobazita societo, Eŭropaj aferoj, homaj rajtoj kaj minoritatoj. Li skribis en la angla lingvo ĉar “ĝi estas nuntempe la plej vaste komprenata lingvo en EU” kaj ĉar li kredas ke “la urĝo kaj bezono por efikeco de nia laboro postulas, ke nia subteno por multlingvismo ne malrapidigu nian funkciadon”. Čaplovič havas plurajn demandojn pri la “ofte malklaraj” lingvaj rajtoj. Ĉu ĉiuj oficialaj lingvoj estas egalaj? Kiam kaj kial la pivotaj tekstoj ne ĉiam haveblas en ĉiuj lingvoj? Kiel efike kaj kiom egale funkcias interpretado? Ĉu la EU-lingvosistemo egale bone servas ĉiujn ŝtatojn-membrojn? “La sperto de la novaj ŝtatoj-membroj de EU konfirmas, ke ofte ne”, — respondas Čaplovič al siaj propraj demandoj.
Čaplovič ne menciis Esperanton. Tamen li emfazis, ke la uzo de unusola etna lingvo favorigas kelkajn (anglalingvajn) landojn kaj klare malfavorigas la malgrandajn lingvojn. Čaplovič citis el la raporto de svisa profesoro François Grin, publikigita en oktobro 2005 (http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rapport_Grin.pdf). Laŭ Grin, la dominado de la angla lingvo en Eŭropo kaŭzas grandegajn kaj daŭrajn financajn transsendojn al du ŝtatoj-membroj: po ĉ. 17 miliardoj da eŭroj jare al Unuiĝinta Reĝlando, kaj proksimume po 4% de tio al Irlando. “Tiom grandegaj financaj transsendoj kaj eblaj minacoj al niaj naciaj lingvoj pro kreskanta dominado de unu lingvo ĉe EU-nivelo, certe meritas nian atenton”, — vicĉefministro Čaplovič atentigis siajn Eŭropajn kolegojn.
“Estas klare ke Eŭropo bezonas efikan kaj egalecan komunikadon. Hodiaŭ ni vidas ke EU sukcese progresas en la ekonomiaj kaj sekurecaj kampoj, — daŭrigas Čaplovič. — Tamen, la tuta kompleksa problemo, lingvo-politiko, kiu estas gravega por plua Eŭropa integriĝo, ankoraŭ ne estas priatentita”. Laŭ Čaplovič, la Konstitucia Traktato ne sufiĉe kovras la problemojn de EU-komunikado spite al la klopodoj de pluraj neregistaraj organizoj.
Laŭ Čaplovič, EU ekfaris nur kelkajn paŝetojn al vera lingva politiko. Li notas ke la Eŭropa Komisiono komencis engaĝi sin pli aktive pri analizado de lingvo-politikaj problemoj kaj elpensi strategiojn por certigi lingvorajtojn, ekzemple, per studo pri kreado de Eŭropa Agentejo por Lingva Diverseco. Čaplovič ankaŭ laŭdas la laboron de komisionano Ján Figeľ, kiu en novembro 2005 prezentis planon pri La Nova Eŭropa Kadra Strategio por Multlingvismo. Ankaŭ gravas, ke ekde 1 jan 2007 EU havas komisionanon kiu respondecas nur pri multlingvismo — Leonard Orban (Rumanio).
Čaplovič substrekas la gravecon de la agado en ŝtatoj-membroj kaj en EU-institucioj por plifortigado de lingvo-diverseco. Li notas, ke plendoj de Eŭropaj civitanoj povas efiki pri lingva uzado en Bruselo. Ekzempla estas la decido de Eŭropa Rajtprotektanto, ke la Konsilantaro rekonsideru la lingvoreĝimon por prezidantaj retpaĝaroj, identigas malbonan administradon kaj lingvan diskriminacion. “Se ni dezirus pliproksimigi la Eŭropan Union al ĝiaj civitanoj, estas klare ke ĉiu prezidanteco de Konsilantaro de Ministroj uzu la oficialajn lingvojn de ĉiuj EU-civitanoj. Oni produktas la Komisionan retpaĝaron en 23 lingvoj — kial la Konsilantaro uzu malpli?” — demandas Dušan Čaplovič.
Kvankam Čaplovič ne menciis Esperanton, li atentigis pri la konferenco “Perspektivoj de Lingvo-politiko kaj Lingvaj Rajtoj en EU” (Bratislavo, novembro 2006). Li sugestis ke la raporto de la konferenco povas esti konsiderata kiel kontribuo al la diskuto pri la estonteco de Eŭropo fare de Slovakio kaj la aliaj Viŝegradaj landoj. Laŭ li, la konferencaj konkludoj povus instigi pluan pripensadon je naciaj kaj Eŭropa niveloj. “Venis tempo komenci interregistaran diskuton pri la lingvopolitiko en EU, komence je nivelo de ekspertoj… Mi forte kredas, ke spite al la kultura kaj lingva divers-konsisteco de EU ŝtatoj-membroj, ni povos progresi al la celo de lingva demokratio”, — li konkludas.
Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №5 (151)
“Daŭris
tre longe, sed fundamentaj ŝanĝoj estas politike plenumitaj. Multon oni
longe rigardis neebla, ekzemple la Monan Union”, — diris Selten la
9an de majo, je la Eŭropa Tago. Selten troviĝis inter 13 nobelpremiitoj,
invititaj por festi la Eŭropan Tagon.
Kvankam Eŭropo montris mirindan progreson al ekonomia integriĝo, ĝi malsukcesis fortigi la eŭropan identecon pro lingvaj baroj. “Necesas stimuli la ekeston de pli forta eŭropa identeco. La eŭropanoj devas lerni senti sin unuavice kiel eŭropanoj, — argumentis Selten en la ĉefsalono de la Eŭropa Parlamento. — Grava malhelpaĵo sur la vojo al pli forta eŭropa identeco estas la lingvaj baroj ene de Eŭropo. Tiu lingvoproblemo postulas solvon. La superrego de unu nacia lingvo ne povas esti la solvo. En la longa daŭro nur neŭtrala solvo estas akceptebla. Neniun nacion ni rajtas malavantaĝigi”.
“Facile lernebla planlingvo, kiel Esperanto, ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo. Duan fremdlingvon oni lernas multe pli facile ol la unuan. La dualingva efiko estas tiom forta, kaj Esperanto tiom facila, ke estas pli favore unue lerni Esperanton kaj poste nacian fremdlingvon, ol nur tiun fremdlingvon solan. Tio estas science pruvita per lernejaj testoj, — aldonis Selten kaj daŭrigis: — Unue kelkaj landoj povos fari traktaton pri lerneja instruado de Esperanto. Poste oni povos vastigi tiun traktaton al aliaj landoj. La vojon de traktatovastigo oni plurfoje iris sukcese, ekzemple pri la Schengen-Traktato kaj la Mona Unio”.
Franca aktivulo Henri Masson trovis kelkajn kuriozaĵojn en la gazetara komuniko koncernanta la akcepton de 13 Nobelpremiitoj. «Unue, la diverslingvaj versioj de la raporto pri tio malsimilas kaj, en la angla, kutime konsiderata kiel “referenca” lingvo, oni povas legi, ke la “big supporter of Esperanto” [granda subtenanto de Esperanto] estas ne Reinhard Selten, sed Martinus Veltmann», — rimarkis la atentaj okuloj de Masson. Veltmann estas fama fizikisto.
Laŭ Masson ne temas pri eraro de la prezidanto de la Parlamento Hans-Gert Pöttering. La mencio, en la enkonduka parolado de Pöttering, pri “granda subtenanto de Esperanto” por alia persono ol Selten, aperis en la angla komuniko, sed ne en la franca.
La parolado de Selten provokis vivan interŝanĝon de opinioj inter esperantistoj. Anton Oberndorfer de Aŭstria Esperanto-Movado, plene konsenta kun la argumentoj de Selten, atentigas pri “necesa” kondiĉo por ke Esperanto estu akceptata de la homoj. “Esperanto devas alporti simpation, do necesas homoj kiuj radias simpation kiam ili parolas en Esperanto. Ili tiel fariĝos simpatiportantoj por la lingvo. Ĝuste se temas pri enkonduko de lingvo, la sciencaj argumentoj povus esti trafegaj, sed se mankus simpatio, la plej bonaj argumentoj ne helpas”, — opinias Oberndorfer.
“Kaj se temas pri simpatio, junaj belaj virinoj taŭgas certe pli ol maljunaj profesoroj aŭ prezidantoj de Esperanto-asocioj”, — argumentas Oberndorfer. Franca esperantistino Mireille Corobu komentas: “Vi forgesas junajn belajn virojn! Mi preferas renkonti belan junan viron kun normala T-ĉemizo kiu propagandas nian lingvon… Simpatia juna persono, kiu prezentas nian lingvon, pli allogas ol maljunaj profesoroj aŭ prezidantoj de Esperanto-asocioj”. Sed usona aktivulo Alexander Shlafer malsamopinias: “Stranga kontrastigo … Mi renkontis tre simpatiajn maljunajn profesorojn kaj forpuŝe malsimpatiajn junajn belajn virinojn”.
Ankaŭ itala esperantisto Eugen Fabian havas dubojn pri la teorio de Oberndorfer. Laŭ Fabian, se instruante Esperanton oni ne povas pagi la luprezon, oni serĉos alian laboron kaj instruos Esperanton nur post la emeritiĝo: “Juna instruisto de la angla havas avantaĝojn kompare kun samaĝa esperanta instruisto. La unua estas pagata. La dua malofte. La unua aŭdas de ĉiuj ke la lingvo, kiun li instruas, estas nemalhavebla en la hodiaŭa vivo. La dua aŭdas ripete ke la lingvo, kiun ŝi/li instruas, valoras nenion kaj estus pli bone studi anstataŭe iun el la vivaj lingvoj”. En ĉi tiuj kondiĉoj, Fabian notas ke eĉ la memestimo de la esperanta instruisto kelkfoje povas suferi.
Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №6 (152)
Ne
estos espero ke la Parlamento konsideros Esperanton kiel eblan solvon por
la kreskanta kosto de tradukado kaj interpretado. La membroj de la Parlamento
pli koncentriĝos pri eblecoj eviti malŝparadon de servoj. La Parlamento
plej verŝajne adoptos novan koncepton de “kontrolita plena multlingvismo”.
Finnlanda EP-ano Alexander Stubb, de la Eŭropa Popola Partio, malfermos
la debaton surbaze de detala raporto.
Stubb, membro de la Komitato pri Buĝeta Kontrolado, ekzamenis la elspezojn en 2006 por interpretado. En sia raporto, aprobita de la buĝeta komitato en junio, li ĉefe akuzas kun-parlamentanojn pro malŝparado de traduk- kaj interpret-servoj. Kaj kelkaj el la plej gravaj malŝparantoj estas tiuj, kiuj plej laŭte defendas la “grandajn” lingvojn. Malŝparemaj parlamentanoj petas tradukojn de longaj dokumentoj kaj tuttagan interpretadservon kaj poste ne aperas dum la koncerna kunveno. Laŭ Stubb ĉ. 16% da totala parlamenta interpretkosto estis malŝparita pro tio, ke la interpretservo finfine ne estis uzita aŭ nuligita tro malfrue.
La raporto de Stubb sekvas la laboron de la Eŭropa Financkontrola Kortumo kiu kritikis la eŭropajn instancojn pro malŝparado. “Pro la neglata distribuo de tradukbezonoj dum la jaro, aŭ pro foje nesufiĉa interna kapablo, eŭropaj instancoj bezonas sendependajn tradukistojn aldone al la dungitaj”, — raportis la Eŭropa Financkontrola Kortumo. La malŝparo altiĝis je ĉirkaŭ 11 milionoj da eŭroj nur pro la malefika uzado de sendependaj tradukistoj.
Stubb en sia raporto kritikas ankaŭ la diferencon inter la kostoj por servoj laŭ instancoj. Unu tago de interpretado estas 30% pli kosta en la Parlamento ol en la Konsilio kaj Komisiono (parlamenta interpretisto kostas ĉirkaŭ 1500 eŭrojn por unu tago kompare al “nur” 1000 eŭroj tage por la Komisiono). Sed ankaŭ tradukkostoj multe diferencas. Unu tradukpaĝo kostas €194 en la Komisiono, €276 en la Konsilio, kaj nur €119 en la Parlamento. Kaj la totala kosto de tradukservoj en la tri instancoj estis 511 milionoj da eŭroj en 2005 (kompare kun €414.5 mln en 2003).
Stubb sugestas limigi la nombron da lingvoj al la tri “gravaj” — angla, franca kaj germana (kiel faras la Komisiono kaj, pli kaj pli, la Konsilio). Laŭ la kalkuloj de Stubb, plentaga renkontiĝo de EP kun interpretado por 23 lingvoj, kun tri interpretistoj po traduk-kabino, kostas nun ĉ. 135 mil 700 eŭrojn. Se estus uzataj nur la angla, franca kaj germana lingvoj, la prezo estus nur 8 mil 900 eŭroj.
En septembro la Parlamento verŝajne akceptos la rezolucion de Stubb. La rezolucio konsideras multlingvismon “ŝlosila eco de la Eŭropa Unio kiu antaŭenigas la kulturan kaj lingvan diversecon kaj sekurigas egalan traktadon de EU-civitanoj”. La rezolucio notas la rajton de civitanoj komuniki en la propra “oficiala” lingvo kun EU-instancoj.
Tamen la rezolucio notas ke la ideo de “kontrolita plena multlingvismo” estas la nura metodo teni kostojn en akcepteblaj limoj. La teksto ankaŭ esprimas surprizon pro tio, ke “la instancoj ankoraŭ kalkulas nek siajn totalajn tradukkostojn nek kostojn po paĝo”. Laŭ la rezolucio, EP estus “koncernita” pri la malalta produktiveco de tradukantoj en la Konsilio, kie membro-ŝtatoj kunvenas. En 2005 estis tradukitaj 1.324.000 paĝoj en la Komisiono de 1 450 tradukantoj (1.541.518 paĝoj en 2006). Ĉ. 80% de la tradukado en la Komisiono estas farita de internaj tradukantoj, kaj 20% de “eksteruloj”. En EP estis tradukitaj 1.080.000 paĝoj de 550 tradukantoj, kaj nur 475.000 paĝoj de 660 en la Konsilio.
Produktiveco, difinita kiel nombro de normalaj paĝoj tradukitaj de interna tradukanto, tre varias de unu lingva departemento al alia kaj de unu instanco al alia. “La produktiveco de la EU-tradukservoj estas multe pli malalta ol en privata sektoro, — notas Stubb [5-6 paĝoj tage por EU-tradukanto kaj 8-10 paĝoj por privata tradukanto. — DaI]. — La produktiveco de la Konsilio estas konsiderinde pli malalta ol de la Komisiono kaj Parlamento pro la alta procentaĵo de leĝaj dokumentoj, kiuj postulas specifan atenton”.
La rezolucio proponas ne plu traduki ĉiujn debatojn en ĉiujn lingvojn: “La plena raporto de debatoj en la plenkunsido devas esti publikigita kiel multlingva dokumento, en kiu la paroladoj devas aperi nur en la originala lingvo”. Sonbendo aŭ interreta filmo kun interpretado devus tiam esti disponebla. La nova regulo — kiu devos ankoraŭ esti aprobita de la Parlamenta administrado — signifos finon por la plena traduko de debatoj. EP-anoj kiuj parolas “malgrandajn” lingvojn timas perdi influon. La tradukado ricevas kritikon ankaŭ pro “… konsiderinde malalta kvalito” de traduko en la lingvoj de la novaj membro-ŝtatoj.
Stubb notas ke eŭropaj instancoj en la lastaj jaroj provas jene limigi la kreskon de tradukado:
1) starigante listojn de gravaj “kernaj dokumentoj”,Dafydd ab Iago
2) starigante maksimuman longecon de tekstoj,
3) tradukante nur konkludojn en aliaj lingvoj [tio estas: ne en la angla. — DaI],
4) tradukante nur la finan version de dokumentoj,
5) kuraĝigante tradukpetantojn sindeteni de tradukpetoj.
“La interkonsento, subskribita en Londono la 17an de oktobro 2000, starigas tradukreĝimon por eŭropaj patentoj, kiuj estas malpli kostaj, — notis mallonge la franca registaro, prezentante sian leĝoproponon al la Nacia Asembleo. — Ĝi ne ŝanĝas la statuson de la franca, kiu restas unu el la tri oficialaj lingvoj de la Eŭropa Patentoficejo”. Debato kaj voĉdono okazos verŝajne fine de novembro en la parlamento tute kontrolata de la registara partio. Tio signifas ke la Interkonsento povos ekvalidi en marto 2008.
Landoj, kiuj subskribas la Londonan Interkonsenton, ne plu postulas ke eŭropaj patentoj estu tradukitaj al siaj propraj naciaj lingvoj. Sufiĉos unu el la tri oficialaj lingvoj de la Eŭropa Patentoficejo (EPO) — la angla, la franca aŭ la germana. Efektive tio signifas, ke firmaoj povos elekti nur la anglan. Por esti valida, la Interkonsento devis esti subskribita kaj ratifita de almenaŭ ok landoj inkluzive de Britio, Francio kaj Germanio. Pro tio Francio, sub la prezidanteco de Chirac, malebligis realigon de la Interkonsento dum sep jaroj.
“Se eŭropaj firmaoj povos fari patentojn nur angle, ili ŝparos milionojn da eŭroj jare en patentkostoj”, — klarigas Charlie McCreevy, membro de la Eŭropa Komisiono respondeca pri la interna merkato (kaj do pri patentpolitiko). Li argumentas, ke Eŭropo ne povos konkurenci kun Usono, Japanio kaj Ĉinio sen malpli kosta kaj malpli komplika patento-regularo. En 2005 nur 63 mil 650 eŭropaj patentopetoj estis faritaj, multe malpli ol en Japanio kaj Usono.
La
tutangligo de eŭropaj patentoj estos bona novaĵo por burooj de patentadvokatoj,
precipe por tiuj en Londono kaj Novjorko. Ili kalkulas, ke ili povos kapti
la patentmerkaton en plejparto de Eŭropo. Antaŭe naciaj patentadvokatoj
havis klaran rolon por patentigi inventaĵojn en siaj respektivaj landoj
kaj lingvoj. Nun anglaj kaj usonaj advokatfirmaoj esperas anstataŭigi
ilin per tuteŭropa nurangla servo.
Jacques Myard, deputito el la prezidanta partio UMP, avertas ke francaj firmaoj, kiuj komercas internacie, uzos nur la anglan por patentpetoj. Tiel ili evitos eblajn petojn traduki francajn patentdokumentojn anglen. “De ekonomia vidpunkto, oni ne devas sintrompi: la turno al la tutangleco, kien ni direktiĝas, fariĝos plia handikapo. Ni scias, ke la francoj estas tre malproksime de perfekta kono de la lingvo de Ŝekspiro, precipe kiam temas pri teknikaj esprimoj kun jura subtileco”, — diras Myard. Li ankaŭ dubigas la argumentadon de la registaro, ke malgrandaj francaj firmaoj profitos de la ŝanĝo. Tradukoj, laŭ Myard, reprezentas ĉ. 10% de la totala kosto por seslanda patento valida dum dudek jaroj. La plej grandan parton, ĉirkaŭ 75%, starigas impostoj de diversaj eŭropaj kaj naciaj patentoficejoj.
Ankaŭ deputito Jean-Luc Préel, el la Novcentra Partio, rimarkigas: “Tiun Interkonsenton volis multnaciaj firmaoj por realigi signifan ŝparon. Tamen ĝi maltrankviligas malgrandajn firmaojn, kiuj ne disponas pri interna tradukservo, kaj tradukantojn, kiuj timas pri siaj postenoj. La Londona Interkonsento ne ŝajnas korekti la deficiton de Francio rilate al la nombro de patentoj. Tute kontraŭe, ĝi faras la taskon pli malfacila kaj pli kosta por francaj malgrandaj firmaoj”.
Jean-Loup Cuisiniez, proparolanto de la franca grupo “Rajto Labori France” kaj sindikatisto (CFTC), vidas negativajn sekvojn por dungitoj: “Ni vidas la malaperigon de la franca en Francio. Laboristoj frontos instrukciojn en la angla, kiun ili ne majstras, kaj tio kondukos al problemoj de sekureco, al malkulturiĝo kaj suferoj”.
Alian opinion esprimas Laurence Parisot de la franca entreprenasocio MEDEF. Li gratulas la francan registaron pro la “forta signalo” en la teknologia kampo. “En multaj ŝrankoj de francaj malgrandaj entreprenoj estas patentoj ne protektataj internaci-nivele pro tio, ke la tradukkostoj estas tro altaj. Ekde nun, malgrandaj firmaoj povos multobligi la starigon de patentoj”.
Alison Brimelow, la prezidanto de EPO, kontente diras: “Franca ratifado estus tre bonvena, ĉar ĝi permesus la efektiviĝon de la Londona Interkonsento. Ĝi profitigus la eŭropan ekonomion kaj farus pli alloga la eŭropan patentsistemon por malgrandaj firmaoj. Ĝi ankaŭ profitigus la francan ekonomion, konkurencokapablon kaj novpensadon en Francio”.
Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №10 (156)
“Mi
estas honesta, — respondis Orban, post kiam oficisto donis al li paperon
kun skizo de respondo. — Rilate al Esperanto ni ne volas starigi demandojn
pri la nuna lingva reĝimo. Egaleco inter la lingvoj en EU respegulas la
egalecon inter la EU-civitanoj… Ne ekzistas vojo, eĉ se homoj volus,
kaj ni ne volas, ke iu povu ŝanĝi la nunan lingvan reĝimon en EU. Ni
devas alfronti la kreskantan bezonon por tradukado en la Eŭropa Parlamento.
La maniero, laŭ kiu ni respondas, devas agnoski la limojn de financaj
rimedoj. Ni devas eviti kompletan kreskadon de elspezoj”.
En gazetara konferenco Orban estis eĉ pli honesta. La tradukado kaj interpretado kostas jam 1.1 miliardojn da eŭroj jare. Ĉu universallingvo kiel Esperanto povas esti solvo? “Ne, tio tute ne estas bona solvo. Universala lingvo kontraŭdiras la ideon de EU. Estas avantaĝo, ne nur el kultura sed ankaŭ el socia vidpunkto, multajn lingvojn paroli”, — respondis Orban, kiu estas la unua komisionano respondeca nur pri multlingvismo. Antaŭ 2007 multlingvismo estis aldona respondeco de la nuna Komisionano pri Kulturo kaj Edukado Jan Figeľ. Pro manko de aliaj taskoj, kaj pro netaŭgeco de la homo proponita de Rumanio, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso estis devigita doni “nur” multlingvismon al Orban. “Estas grandega avantaĝo por la Unio kaj ĝiaj entreprenoj, ke certaj lingvoj de la EU estas internaciaj lingvoj, — daŭrigis Orban. — La angla, franca, hispana kaj portugala estas gravaj EU-lingvoj kaj, samtempe, mondgravaj. Tiun avantaĝon ni ne volas fordoni”.
Orban sekvas longan tradicion de kontraŭesperantismo. En januaro 2004, EU-komisionanino Viviane Reding en la plenkunsido de la Eŭropa Parlamento klarigis, ke “multlingveco inkludas tiujn niajn lingvojn kiuj ne estas oficialaj, sed certe ne Esperanton, ĉar ni havas sufiĉe da vivantaj lingvoj en malfacilaĵo, por krei, krome, lingvojn artefaritajn”.
En letero al Zlatko Tišljar de la Eŭropa Esperanto Unio (EEU), Jacques Delmoly, ĉefo de la unuo “Politiko de Multlingvismo” en la Eŭropa Komisiono, klarigis la opinion de la Komisiono pri artefaritaj lingvoj, nomitaj ankaŭ kunmetitaj aŭ inventitaj lingvoj: “Nia politiko stimuli lernadon de lingvoj kaj lingva diverseco en la multlingva Eŭropa Unio fontas el la deziro ne nur faciligi komunikadon inter unuopuloj, sed ankaŭ stimuli ŝtatanojn por kompreni kulturojn de najbaroj, tiel ke ili eniru la pensmanieron, kiun esprimas lingvo de najbaro. Kunmetita lingvo tion ne ebligas”.
Delmoly daŭrigis, ke la eŭropa politiko pri lingvoj ankaŭ baziĝas je la postulo, ke civitanoj devas povi kompreni leĝdonadon, kiu ilin koncernas. “La plej bona maniero certigi tion estas publikigi la leĝojn en lingvoj, kiuj estas uzataj en naciaj kadroj. Kunmetita lingvo ne povas kontentigi tiun celon. Se pri ĉiuj aktivadoj de EU ni perforte enkondukus ununuran lingvon, kunmetitan aŭ naturan, tio ekskludus multajn civitanojn el la partopreno en demokratiaj procedoj kaj konsekvence la Unio estus malpli efika, malpli klara kaj malpli leĝobea”, — argumentis Delmoly.
La disputo inter EEU kaj la EU fontas en nura piednoto de la Komunikaĵo pri Multlingvismo. En tiu dokumento, ellaborita en novembro 2005 sub la gvidado de Jan Figeľ, la Eŭropa Komisiono argumentis ke “… kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn”. Tiu pensmaniero ankaŭ estis respegulita en la retejo de la Eŭropa Komisiono. Tie estis rubriko Oftaj demandoj, kiu notas en mallonga sekcio pri “lingvo artefarita” ke “… laŭdifine, tia lingvo estas nenies denaska lingvo, kaj vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj”. Post plendoj de esperantistoj, la paĝo estis forigita.
La forta kontraŭo al Esperanto aperas ankaŭ en la Eŭropa Parlamento, alia celo de niaj leterskribantoj. Bela ekzemplo estis amendo 16 al raporto de EP-ano Gianfranco Dell'Alba pri la Parlamenta Regularo de Proceduroj. Tiam, en marto 2004, EP-anoj Michael Gahler kaj Ingo Friedrich argumentis, ke la «ideo de enkonduko de “neŭtrala ponto-lingvo” kiel Esperanto estas rekte kontraŭa al la postulo en la unua parto de la citaĵo: konservi la “diversecon kaj riĉecon de Eŭropo en kultura kaj lingva kampo”. «Estas nedisputebla, ke lingvo subtenas kulturon, kaj la du estas nedisigeble ligitaj, kaj tion ne povas fari artefarita lingvo, kiel la projekto “Esperanto” jam montris…»
Ankaŭ dum vizito en junio en Hispanio, Orban klare rifuzis la eblecon de komuna lingvo, kiu povus faciligi komunikadon inter EU-civitanoj. “Mi estas kontraŭ, ĉar dum ni progresas al integriĝo, ni devas pluteni diversecon. Estas nia riĉeco kaj ni ne devas nin kompari kun Usono”, — klarigis Orban.
“Mi kredas, ke se EEU ne intencas peti akcepton ĉe Orban por defendi la motivojn de Esperanto, eble EDE [Eŭropo Demokratio Esperanto. — d.a.i.] povus fari tion. EDE estas politika partio, kiu ĝuste okupiĝas pri tio,” — konsilis la tiama prezidanto de UEA Renato Corsetti.
Dafydd ab Iago
La Ondo de Esperanto. 2007. №11 (157)
Nurangla
edukado en Anglio“Inter 2003 kaj 2007 la nombro de GSCE-ekzamenoj pri fremdaj lingvoj malkreskis de 453.900 al 301.400”, — agnoskis Jim Knight, ŝtatministro respondeca pri lernejoj. La nura bona novaĵo estis malgranda kresko de la nombro de lernejanoj kiuj elektis la ”facilan" lingvon de ferioj, la hispanan. Knight tamen laŭdas la strategion de la Nacia Lingva Strategio de la registaro, publikigitan en 2002. “La supera celo estas plibonigi la instruadon kaj lernadon de lingvoj en ĉiuj niveloj de edukado”, — diris Knight en la parlamento. Por fronti la daŭran malkreskon de lingvolernado post la aĝo 14 jaroj, la registaro starigis studgrupon.
“La registaro neniam devis ĉesigi la devigan instruadon de lingvoj je GSCE-nivelo (14–16-jaruloj), kiam ĝi promociis la lingvan lernadon en bazlernejoj, — diris liberala parlamentano David Laws. — Dum nur kvin jaroj ni iris de situacio, kie plimulto da junuloj faris ekzamenon pri eŭropaj lingvoj, ĝis situacio kie estas malpli ol duono. Ni havas malbonan reputacion eksterlande pro nelernado de aliaj lingvoj”. Laws akuzas ministrojn pro la krizo de lingvolernado.
Laws kredas, ke la kreskanta bezono je ĉiam pli bonaj notoj en la lernejo respondecas pri malemo de angloj lerni “malfacilajn” lingvojn. “Estas breĉo inter lingvaj riĉuloj kaj malriĉuloj, kiuj nur kreskos se lernejgvidantoj ne strebos subteni siajn lingvajn departementojn”, — konkludis Duncan Byrne, prezidanto de la Asocio por Nuntempaj Lingvoj (en privataj lernejoj).
Dafydd ab Iago
Statistiko pri Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando dume ne estas publikigita.
La Ondo de Esperanto. 2007. №12 (158)
Mi
estas kontraŭ Ĉu tamen estas ebleco por Esperanto en la nova Eŭropo? Aŭ, pli modeste: ĉu troveblas EU-mono por Esperanto-projekto? La komisionano pri multlingvismo Orban povus respondi tiun demandon kaj povus doni direkton al la lingva politiko de la Komisiono. Orban eĉ povus forigi la makulon de artefariteco, en “seriozaj” kaj “eŭropaj” medioj pri nia kara lingvo. Ĉu Esperanto rajtas ricevi financan subtenon de EU-programoj same kiel la oficialaj EU-lingvoj? “Teorie jes, sed mi ne povas respondi tiun demandon”, — Orban diris al mi.
Sed detalan kaj lertan respondon donis al mi oficisto en la kabineto de Orban. “Ĉiuj lingvoj de la mondo estas allaseblaj sub la lingva programo de la Tutviva Lernadprogramo. Tamen Esperanto estas tre aparta, kompleksa kaj malfacila kazo. Ni ĝin ne promocias, ĉar komprenado de aliaj kulturoj venas de la lernado de tiuj lingvoj, kiuj donas esprimon de tiuj kulturoj”, — diris la fidata oficisto de Orban, sekvante la oficialan sintenon de la Komisiono laŭ la piednoto de la Nova Kadrostrategio por Multlingvismo el la jaro 2005. Bedaŭrinde, tiuj homoj, kaj eĉ ne Orban, direktas la politikon pri la disdono de EU-subtenoj al Esperanto-projekto.
Ĉi-sube La Ondo de Esperanto interparolas kun la EU-respondeculo pri lingvaj aferoj, Leonard Orban.
Mi jam aŭdis Esperanton plurajn fojojn. Kompreneble, mi ne povas ĝin paroli. Gravas ke ni promocias la lingvojn parolatajn en la Unio. Tio signifas la oficialajn lingvojn, sed ankaŭ la aliajn. Ankoraŭfoje, mi estas kontraŭ komuna lingvo. Ni havas tre riĉajn lingvojn kaj ni devas esti fieraj pri niaj lingvoj. Ni devas lerni lingvojn. Mi ne pensas ke ni bezonas neŭtralan lingvon por pli bone komuniki.
Ni nun havas eŭron — ununuran monon. Sed la intenco de EU tute ne estas ekhavi ununuran lingvon aŭ kulturon. Ni estas fieraj pri nia heredaĵo reprezentita per granda nombro de kulturoj kaj lingvoj. Ni volas ne nur pluteni ĉi tiun riĉecon sed ankaŭ promocii ĝin.
Ni devas esti tre singardemaj pri elspezado de la mono. Estas pli kaj pli da petoj pri multlingvismo, kvankam, kompreneble, estas voĉoj kiuj diras, ke estus pli bone havi komunan lingvon kaj ke tio simpligus aferojn. Tio ne estas vera. Estas grandega plimulto por multlingvismo je nacia nivelo.
La Ondo de Esperanto. 2008. №1 (159)
Komisiono
atakas Esperanton“Tio estas unu el la kialoj, pro kiu Esperanto ne povas fariĝi la komuna lingvo de la Eŭropa Unio”, — skribis Orban.
La dua kialo rilatas al la karaktero de Esperanto. Lingvo kiel Esperanto havas malmulte da socia aŭ kultura praktiko lige al ĝia vorttrezoro laŭ Orban. “La praktikaj kaj financaj konsekvencoj estas grandegaj por krei, el nenio, kompletajn uzokampojn en artefarita lingvo. Pensu nur pri doganaj kodoj aŭ pri bankrilataj leĝotekstoj, aŭ pri la teknikaj postuloj por prem-imunaj ujoj kun simpla geometria formo, konataj ankaŭ kiel brems-cilindroj”, — daŭrigis la eŭropa respondeculo.
Orban havas ankaŭ trian, pli “personan”, kialon. “Mi ne kredas je pontlingvoj, ĉu Esperanto, ĉu la latina, ĉu la angla”, — konstatas Orban. “La ekesto de pontlingvoj estas historie spontana fenomeno soci-lingvistika, ne rezulto de decidoj leĝofaraj aŭ politikaj”, — li diris, akceptante, ke esperantistoj ne konsentos kun lia starpunkto.
“Kia blindeco! Kiam Orban finfine mencias ion tute validan … esperantistoj … reagas kvazaŭ estus evidentaĵo, ke tiaj problemoj en Esperanto ne ekzistas. Male, estas evidentaĵo ke ili ja ekzistegas!” — diris esperantisto laboranta en eŭropa instanco kiel tradukisto. Malgraŭ la “vaneco”, la esperantisto instigas klerulojn tamen fojfoje provi eduki la verdajn “zelotojn”. Alia konata esperantisto, interpretisto ĉe eŭropaj instancoj, havas “nek tempon nek emon” por ĉi afero.
Respondante en januaro al La Ondo, Orban jam negative rilatis al la lingvo de Zamenhof: “Ankoraŭfoje, mi estas kontraŭ komuna lingvo. Ni havas tre riĉajn lingvojn kaj ni devas esti fieraj pri niaj lingvoj. Ni devas lerni lingvojn. Mi ne pensas ke ni bezonas neŭtralan lingvon por pli bone komuniki. Ni nun havas eŭron — ununuran monon. Sed la intenco de EU tute ne estas ekhavi ununuran lingvon aŭ kulturon”.
Remush, verda membro de la retforumo en kiu Orban elpaŝis kontraŭ Esperanto, rimarkis ke Esperanto ja estas tre “fleksebla” lingvo, en kiu estus tre facile krei novajn vortojn. Remush ankaŭ notas, ke la Esperanta Bildvortaro enhavas informojn pri bremsocilindroj kaj aliaj teknikaj vortoj. Aliaj esperantistoj atentigis pri la ŝparo, kiun Esperanto ebligus al EU, se ĝi estus enkondukita.
La diskuto daŭris en movada retgazeto Libera Folio, kiu petis komenton al István Ertl, tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo. Laŭ Ertl, Orban ne tute malpravas pri la mankanta vorttrezoro de Esperanto. “Estas vero, ke neniu el ni, eĉ ne la plej bonaj konantoj de la lingvo, vivas konstante ĉirkaŭate de Esperanto”, — komentis Ertl, laŭ kiu abundas la kuntekstoj kie ni ne bezonas uzi, kaj sekve ne “tute glate”, uzas Esperanton.
“Evidente, eblas priparoli en Esperanto paneon de aŭto, staton de bankkonto, organojn de cetacoj, freŝan skandalon de filmstelulo — ĉion ajn, sed principe tio eblas ankaŭ en ĉiuj aliaj lingvoj de la mondo”, — klarigis Ertl al la retgazeto. — “La diferenco kuŝas en tio ĉu oni efektive faras tion — diferencas la efektiva larĝeco de la uzokampoj”. Laŭ Ertl la oficialaj lingvoj de EU estas apogitaj de enorma terminologia laboro kaj plurjardeka tradicio de EU-kunteksta translingvigado. “Kompare al tio, ĉe enkonduko de Esperanto efektive necesus, ĝuste kiel Orban diras, enormaj fortostreĉoj praktikaj kaj financaj”.
La Ondo de Esperanto. 2008. №3 (161)