Karaj partoprenantoj de la Balta Esperanto-Forumo,
vi certe ekpretiĝas por duondormeti dum legado de la kutima salut-mesaĝo, kiun verŝajne aŭtomate produktis la komputilo de la CO.
Verki tian programon ne estas malfacile. La ĉefaj elementoj estas la nomo de la renkontiĝo (kiun la komputilo kopiu fidele el la listo de “eventoj”) kaj kelkaj frazoj kun bondeziroj por sukcesaj laboroj kaj agrabla restado en (nomo de la urbo) kaj konatiĝo kun ĝia riĉa kulturo.
Tamen, bedaŭrinde ni ankoraŭ ne estas je tiu stadio de aŭtomatiĝo, kaj ĉi tiu saluto devis esti verkita persone.
Vi eble ne supozas, ke esperantistoj en la mondo jam estas multe pli ol la prezidanto de UEA povus deziri. Fakte daŭre venas petoj por saluti renkontiĝojn en suda Brazilo, en norda Ĉinujo, en centra Afriko aŭ en Malsupra Bavarujo. Mi ne inventas, temas pri veraj lastatempaj petoj.
Do, ne povante fizike saluti ĉiujn, oni devas elekti. Kaj en ĉi tiu semajno mi elektis la kongreson de beninaj esperantistoj kaj vin.
Pri la beninaj esperantistoj, la elekto havas klaran klarigon: temas pri nova landa asocio, kiu la unuan fojon aranĝas sian kongreson, al kiu esperantistoj beninaj venas el ĉiuj anguloj de la lando malgraŭ la kuloj kaj la malario dum esperantistoj el najbaraj landoj venas malgraŭ la limgardistoj, kiuj ne vere interesiĝas, ĉu vi havas vizon aŭ ne, sed ĉu vi havas monon por trinkmono aŭ ne.
Pri vi la afero eble postulas iom da pliaj klarigoj.
Baltaj landoj ĉiam estis unu el la kolonoj de la Esperanto-movado. Mi ne rakontos al vi la historion, ankaŭ ĉar pluraj inter vi konas ĝin pli bone ol mi. Sufiĉu la fakto, ke almenaŭ en unu balta lando, Litovujo, ili estas konvinkitaj ke Esperanto ekiris al la mondo de Litovujo. Sed ankaŭ en la najbaraj baltaj landoj la Esperanto-movado havas glorajn tradiciojn, kiuj devas batali kontraŭ la nuna realo.
La nuna realo estas kaj problemoplena kaj promesoplena.
Ĝi estas problemoplena, ĉar la ekonomia situacio ankoraŭ ne permesas utiligi tiujn fundamentajn homajn rajtojn je libera vojaĝado al eksterlandaj Esperanto-aranĝoj aŭ libera aĉetado de libroj kaj revuoj eksterlandaj, kaj, ankoraŭ pli malbone, ĝi ne favoras la laboradon por idealaj celoj, por homamaj movadoj, ktp. Ĝi, interalie, simple diras al la homoj: “Vi devas labori por gajni, ĉio cetera estas stultaĵoj, similaj je tiuj de la socialisma tempo.”
La nuna realo estas ankaŭ promesoplena, pri baldaŭa atingo de pli bona ekonomia situacio. Mi scias, ke ĉiuj en la baltaj landoj deziras aliĝi al Eŭropo (en la senco de okcidenta Eŭropo, la lando de la multvaloraj eŭroj), kaj ankaŭ la esperantistoj estas parto de ĉi tiu pliboniga etoso.
Tamen, bonvolu rimarki, ke ne aŭtomate aliĝo al Eŭropa Unio signifos tujan pliboniĝon. Kiam temas pri lingvoj kaj kulturoj, nia laborkampo, ĝi povas signifi tujan malpliboniĝon, ĉar neniu oficisto aŭ politikisto en Bruselo pretas agnoski eĉ la ekziston de tiuj malgrandaj lingvetoj parolataj ie tie en la nord-oriento.
Tio signifas, ke la baltaj esperantistoj havas grandan taskon labori en siaj socioj por klarigi al la neesperantistoj la bazajn konceptojn de homaj lingvaj rajtoj kaj de Esperanto, kiel sola praktika rimedo por defendi tiujn rajtojn kaj entute la pluekziston de malgrandaj landoj kaj malgrandaj kulturoj.
La homoj de la balta teritorio, kiuj siatempe kapablis rezisti kaj la okcidentajn kruckavalirojn kaj la rusajn carojn, kiuj ĉiu en sia maniero volis porti la propran civilizon kaj samtempe mortigi la lokajn lingvojn kaj kulturojn, ne devus esti nesentemaj pri nia mesaĝo.
Pro tio Universala Esperanto-Asocio donas en la nuna momento grandan atenton al ĉi tiu parto de la mondo, kaj provas kunlaborigi la esperantistojn de la baltaj landoj.
Kaj tiu estas ankaŭ la kialo pro kiu mi tedis vin per mia mesaĝo, en kiu mi apenaŭ tuŝis la kulturajn temojn, pri kiuj vi okupiĝos dum ĉi tiu Forumo. Sed mi estas konscia pri ili kaj pri la graveco de ili. Bedaŭrinde mia menso ne havas nun grandan spacon por ili, ĉar ĝi estas premata de la usonaj kaj okcident-eŭropaj caroj, kiuj provas likvidi la Esperanto-movadon kiel ĝenan rezistanton sur la vojo al plena triumfo de la lingvo, kiu simbolas la triumfon de fortuloj super malfortuloj.
Renato Corsetti
prezidanto de UEA
Karaj gekongresanoj,
Nome de la Esperanta Civito mi plej kore salutas ĉi tiun unuan Baltan Esperanto-Forumon. Tiu ĉi saluto signifas agnoskon pri la kultura karaktero de la evento, kaj esperon pri ĝia sukceso.
Se la Danubo estas la plej Esperanta rivero, la Balta estas sendube la plej Esperanta maro. Tial estas nature esperi ke novaj sinergioj formiĝos ĝuste ĉe la sudaj bordoj, same kiel ĉe la nordaj Kultura Esperanto-Festivalo jam ludas grandan rolon.
La kongresoj kiel vojo al kresko — tion indikis jam en 1980 la Manifesto de Raŭmo. La fido en la kultura estonteco de Esperanto certe motivas la lanĉon de nova kongreso, same kiel la fido en la estonteco de Esperantio motivas la ekziston de la Esperanta Civito.
Efektive Esperantio trairas delikatan momenton, pri kiu gazetoj kiel La Ondo de Esperanto kaj Heroldo de Esperanto atestas kaj akurate kaj objektive. La tradiciaj strukturoj sinkas de jaro al jaro, ĉar evidente ili ne povas adekvate respondi al la bezonoj de la Esperanto-komunumo. La lingvo, se konsiderata nur kiel komunikilo, estas malsufiĉa por fideligi esperantiston. La dimensioj de arta perilo kaj de identigilo estas pli kaj pli sentataj.
La Esperanta Civito klopodos doni modernan respondon al tiuj bezonoj. Ĝi ne pretendas je ekskluziveco en tiu klopodo. Ĝi estas preta al dialogo kun ĉiuj plej vivaj fortoj. Inter ili situas ankaŭ la hodiaŭa kongresanaro.
Koran bondeziron de
Ljubomir Trifonĉovski,
Vickonsulo de la Esperanta Civito