Ekzemple mi konservis nostalgion de miaj lernej-aĝaj vojaĝoj al Sovetunio kaj delice rimarkas la spurojn de la sovetia sistemo en la hodiaŭa epoko. Kompreneble, mi bone scias, ke la realo ne reduktiĝas al tiaj spuroj kaj, krom la signojn de “moderneco”, kiuj tamen restas sufiĉe diskretaj de estetika vidpunkto, mi aparte frandas la ankoraŭ freŝajn arĥitekturajn spurojn de la germana urbo. Ili igas la historion preskaŭ tuŝebla kaj male al tio, kion mi povis legi, mi subflaris respekton de la venkintoj al la kulturo de la venkitoj. Tion bone respegulas ankaŭ la ĉi-tema ekspozicio en la Historia Muzeo.
Ankaŭ influis mian mensostaton la rememoroj pri la Berlino de antaŭ la falo de la muro. La urbo tiam estis kompleksa, plurtavola, histoririĉa. Nun pro la unueciga efiko de la financa kulturo kaj pro la klopodoj restarigi la imperian urbon ĝia allogo por mi multe perdiĝis. Mi do nepre deziris viziti Kaliningradon, antaŭ ol ĝi plene fandiĝos en la eŭrop-unian mason (mi ne certas, ke tio okazos, sed temas pri prognozebla okazaĵo).
Pli klasika allogaĵo estis por mi la Sukcena Muzeo. Antaŭ tio mi ne aparte ŝatis sukcenon, trovis ĝin iom simila al plasto… sed mi ŝanĝis la vidpunkton dum la vizito. Estas tiom da specoj, tiom da manieroj prilabori ĝin. Cetere mi malice ĝuis ĝissate foti la ekspoziciaĵojn, atendante ke maljunulino harpie min riproĉos por svingi la rajtigan kvitancon antaŭ ŝia nazo (denove la sovetiaj plezuroj).
Mi ĝuis ankaŭ uzante tramojn, trolebusojn, busojn. Ne estis tre facile prognozi, kien ili direktiĝas, sed ja tempon mi havis. En ili aparte rimarkindaj estis junaj konduktorinoj, akrokulaj kaj lertapaŝaj, kiuj tre efike kaj profesie plenumis sian oficon, tamen kun vizaĝo afabla eĉ se ne nepre ridetanta. Tiajn knabinojn mi preferas al la meleagrinoj, kiuj ĉe ni prezentas la imitindan modelon.
La homoj ĝenerale estas plaĉaj. Certe ne maloftas ebriuloj en la stratoj, vespere, sed mi ne sentis timon.
Malsekureco verŝajne ne estas nura elpensaĵo de amaskomunikiloj, sed por mi ĝi ne estis sentebla — verdire, mi ne estas tre fidinda ĉi-kampe, ĉar havas specialan kapablon senti min imuna je ĉio, eĉ se mi jam spertis, ke tiel ne estas. Ankaŭ la diroj pri malriĉeco estas malfacile takseblaj. De unu flanko la malbona stato de la vojoj kaj de la loĝdomoj ne povas ne trafi en la okulon, sed aliflanke la loĝantaro aspektas sana kaj bonstata.
Prave, mi rimarkis ĉe la stirantoj ĝentilecon, kiun mi ne atendis. Oni povus interpreti tion (kaj pli ĝenerale la nekutiman afablecon), dirante ke la loĝantoj transprenis de la Germanoj ne nur la teron kaj la domojn, sed ankaŭ ian civilizacian heredaĵon.
Mi finu per la allogeco de la kaliningrada kamparo, kiun mi povis ĝue sperti en Medvedevo (proksime de tiu vilaĝo situas la bieno de Alen Kris, kiun Marc Bavant vizitis. — LOdE): tre verda, maldense loĝata, kun malmultaj signoj de agrikultura laboro, ĝi donas impreson de granda natureco kaj tio estas aparte miriga en regiono, kiun mi antaŭopiniis pli industriigita.
Marc Bavant
La Ondo de Esperanto. 2002. № 8–9.

Tiam mi venis de Litovio. Antaŭe mi vidis Pollandon kaj Belorusion, kie ĉio iris glate. Ankaŭ la vizito al Litovio bone funkciis, sed tie jam komenciĝis la cerbolavado: “Atentu bone, kial vi iras tien? Vi estas kuraĝa. Tie loĝas rabistoj. Estas multe da krimoj, precipe evitu taksiŝoforojn”, — kaj tiel plu, kaj tiel plu. Tio certe havis sian influon, sed tiam ankaŭ la urbo mem konfirmis ŝajne la antaŭan misfamigon. Estis griza tago, grizaj domoj, grizaj homoj… Iom post iom ankaŭ miaj pensoj griziĝis, kaj mi ĝoje forveturis post diurna malsukcesa vizito.
La jaroj pasis, homoj akiras novajn spertojn kaj foje eĉ la horizonto vastiĝas.
Mi povas iel kompreni, ke la sovetiaj aŭtoritatoj post 1945 klopodis forigi simbolojn. Bedaŭrinde, tiuj simboloj estis ofte kulture valoraj. La plej granda peko kontraŭ la kulturo estis la eksplodigo de la malnova kastelo. Kvankam tiam la loĝantoj jam protestis kontraŭ la komunista vandalismo — tamen la partio ĉiam pravas, tial la “putra dento” estis forigita kaj anstataŭe kreskis nova simbolo pri la malefikeco de la “reala socialismo”.
La ĉefa kialo por reveni al Kaliningrad estis la unua Balta Esperanto-Forumo. Tial mi volis denove veturi al tiu “grandioza kaj primitiva lando sen logiko kaj principo” (Herman Bang).
Post la enhoteliĝo mi estis libera fari, kion mi volis. Mi venis tro malfrue por la ekskurso tra la urbo — precipe pro tio ke oni indikis al mi malsamajn direktojn sur la ĉefa strato. Mi do uzis la tempon por flari la etoson de Kaliningrad.
Laŭ Durkheim, krimo estas tute normala fenomeno en socio, kies tradiciaj normoj dissolviĝas. Ĉu mi do vidas sennorman kaj senleĝan socion? Ĉiam estas agrable vidi la konfirmon de antaŭa scio, sed foje estas eĉ pli agrable, se tio ne okazas. Kaliningrad ne povas atingi sian fifamon.
Multo certe ne funkcias optimume, tamen la misfunkciojn mi povus trovi ankaŭ en aliaj partoj de Ruslando.
Priskribi la normalan vivon ne estas interese. Mi ŝatus sidi en angulo — aŭ, prefere, en kafejo — kaj lasi la rusojn preterpromeni — kaj observi ĉu regas anomio. Tio pli konvenus al mia profunde enradikiĝinta pigreco. Mi vidas unue la ĉefstraton — Leninskij prospekt. Jen plia anakronismo, samkiel aliaj stratnomoj kiel Krasnooktjabrjskaja (Strato de la Ruĝa Oktobro). La kolosa statuo de Kalinin sur la stacidoma placo ankaŭ demonstras la malsamtempecon en tiu urbo.
Jen virinoj, kiuj vendas tre belajn bukedojn, kaj jen bubo, kiu aĉetas por sia amatino. Jen oldulino vendas kvason. La librovendejo Scio estas rekonstruata. Poste ĝi havos bonan situon sur la ĉefa strato. Pluraj proviantvendejoj, kelkaj tute etaj — poste mi provizos min, ĉar la hotelo ne donas matenmanĝon. Kelkaj domoj jam ricevis iom da farbo, kio malhelpas la impreson, ke la urbo baldaŭ estos forfalinta. Jen la longa ponto super Pregel, tie la kulturpalaco — iama Borso — kaj jen la Katedralo. Baldaŭ la rekonstruo estos finita. Jam nun la impreso estas bona. Transe estas parko kaj vasta vakuo, kie devus esti la koro de la urbo. La idilia parko kaŝas la fundamentojn de la kastelo. Mi legis, ke estonte la fundamento estos montrata kiel subĉiela muzeo. Tio eble donos iom da vivo al la centro. Mi povus promeni dum horoj, ne ĉasante vidindaĵojn — jam dum la germana epoko ne restis multaj — sed por ensuĉi la etoson de la loko, la genius loci de tiu mistraktita urbo. Certe ĝi ne kreskis kiel Fenikso el la cindroj, sed ĝi fariĝis multe pli ol malbela anaseto.
Mi devojiĝas kaj devas rerapidi al la kulturpalaco por atingi mian unuan BEF-eron. La organizantoj de la Forumo ne ŝatas laŭdojn, sed spite al tio ili meritas. BEF tre plaĉis al mi, ĉar estis bonaj programeroj kaj interesaj homoj. Dum UK oni preskaŭ perdiĝas, sed tiuj ne tro grandaj aranĝoj tre taŭgas por mi. Pri la programeroj mi ne volas paroli ĉi tie. Sed se mi estus vi, mi jam nun farus krucon en la kalendaro por la sekvonta BEF.
Mi ĉiam klopodas renkonti normalajn homojn — esperantistoj ofte ne estas normalaj, sed pozitive aŭ negative ekster la tagordo — kaj dum la lasta tago mi finfine sukcesis. Ne nur esperantistoj havas siajn retojn! Vadim estas denaska kaliningradano, programisto kaj havas multflankajn interesojn. Ni babilas dum horoj en iu kafejo, kiu pli kaj pli pleniĝas de fumo, bruo kaj homoj. Tiam ni forlasas la lokon kaj daŭrigas la babiladon en alia loko. Ju pli da impresoj, des pli bone. Por fini la tagon mi veturas hejmen en neoficiala taksio — tiel mi venkis la traŭmon de 1994.
La duan fojon ni vidis ankaŭ la faman Terlangon. Oni devus pagi ekologian imposton, sed feliĉe ni trovis taksiiston, kiu loĝas tie kaj tial ne bezonas pagi. Dum la veturado li rakontas sian vivhistorion. Unu el la homoj, kiuj spertis multon kaj ankoraŭ estas spertantaj. Nia ŝoforo krozis en maroj kaj estis fine de la 1950aj jaroj en Kubo. Nun li, emerito, komercetas diversmaniere, ĉar oni ja devas rigardi antaŭen. Certe, mia kapitano, vi pravas.
Wolfgang Kirschstein
La Ondo de Esperanto. 2002. № 8–9.
Estas nenia novaĵo, ke estas komplika, kosta kaj longedaŭra proceduro havigi al si ruslandan vizon. Tamen ŝajnas aparte absurda, ke por veturi al la proksima urbo Kaliningrad mi devas unue dufoje veturi al Kopenhago, unue por lasi la dokumentojn kaj poste preni ilin — sendi ne eblas. Kaj krome necesas pagi por tiu servo. Entute la havigado de la vizo kostas preskaŭ same multe kiel la tuta vojaĝo al Kaliningrado kaj reen. Nu, mi ne plendu, ruslandanoj certe pli spertas pri vizaj problemoj ol mi.
La plej simpla maniero atingi Kaliningradon por mi estis veturi ŝipe al Gdańsk, kaj tie kapti buson post duontaga atendado. Feliĉe Gdańsk estas tre vidinda urbo, do la atendado pasis agrable, sed en Gdańsk oni ankaŭ avertis min, ke Kaliningrado estas tre problema regiono, kien polaj turismaj firmaoj ne emas sendi siajn busojn, ĉar la malriĉaj lokanoj ĵetas ŝtonojn kontraŭ la eksterlandaj busoj.
Mi do ne vere sciis, kion atendi, sed ial mi tuj sentis min pli trankvila, transveturinte la limon. Male ol en Pollando, en Ruslando mi ĉiukaze povas paroli la lokan lingvon kaj iel-tiel komprenas, kiel la homoj kaj la socio funkcias.
Neniuj ŝtonĵetantoj videblis, kiam la buso malfrue vespere alvenis al Kaliningrado. La urbo certe ŝajnis malpli prizorgita ol Gdańsk, sed la etoso estis agrabla kaj trankvila spite la relative malfruan horon. Kaliningradaj esperantistoj afable renkontis min ĉe la buso, ni kune promenis en la agrabla somera vespero al bela manĝejo, kie mi povis provi la lokan bieron kaj poste kaptis privatan taksion por veturi al la tranoktejo.
La sekvan matenon mi uzis mian liberan tempon por iom pli esplori la ĉefan straton, kiu daŭre portas la nomon de la gvidinto de la monda proletaro — evidente pro tio, ke la alternativo estus la malnova germana nomo. La librovendejo kiun mi trovis estis bone provizita kaj ne tro kosta, laŭ la strato veturis nenovaj sed bonstataj germanaj aŭtobusoj, kaj en la ekstrema varmo estis agrabla sperto surstrate aĉeti el granda cisterno veran kvason.
Se kompari kun Moskvo, kiun mi vizitis pasint-jare, la ĝenerala aspekto de la stratoj certe estis pli provinca ol en Moskvo — multaj domoj estis en iom pli malbona stato ol dezirinde, kaj certe malpli multis la butikoj kaj kafejoj ol en la ĉefstratoj de Moskvo. Tamen la homoj estis bone vestitaj kaj ŝajne bonstataj; almozpetantoj, kiuj en Moskvo multas, ĉi tie tute mankis.
Specifan ekssovetian etoson certe kreis la neniam finkonstruita, jam ruina partia domo, kiun oni siatempe ekkonstruis sur la eksplodigitaj ruinoj de la kastelo Königsberg, kaj en proksima strato stranga, evidente finkonstruita ponto, kiu tamen neniam povis esti ekuzita, ĉar oni forgesis konstrui la vojojn al ĝi kondukantajn. Pri Sovetio memorigas ankaŭ la grizaj, iom kadukaj kolose multetaĝaj loĝdomoj, la sloganoj kiuj ankoraŭ konserviĝis sur kelkaj domoj proksime al la ĉefaj stratoj, kaj la klasika statuo de Lenino en la ĉefa placo.
Malantaŭ la ŝtona Lenino oni tamen jam konstruas novan ortodoksan preĝejon, eble por neŭtraligi la efikon de la proleta gvidinto, kaj apud la grizaj betonaj kolosoj ekkreskis la bierĝardenoj, terasaj trinkejoj en kiuj estas agrable pasigi someran vesperon babilante pri tio kaj jeno. La bierejoj estis vigle vizitataj ankaŭ lunde vespere, sed la etoso estis tre trankvila kaj hejmeca.
La ĝenerala imago en Svedio pri Ruslando, kaj precipe pri Kaliningrado temas ĉefe pri grizo, mizero kaj krimo, sed el tiuj almenaŭ iugrade mi spertis nur grizon — certe la centraj partoj de la urbo povas doni tre grizan impreson, almenaŭ se oni atendas vidi iujn belajn restaĵojn de la mezepoka kaj posta germana pasinteco.
La grizon en la urbo mem agrable kontraŭpezas kelkaj kvartaloj, kie konserviĝis kaj estis parte bele rekonstruitaj domoj de la antaŭmilita tempo. Precipe impona estis tamen la vizito al la ĉemara banurbeto Svetlogorsk, kie la plaĝo kun la pura sablo, pura akvo kaj apudaj kafejetoj estis vere agrabla surprizo post la sufoka varmo en la urbo. Eĉ vizitantoj el la cetera Ruslando miris pri la luksaj ripozdomoj de riĉuloj, kiujn eblis rigardi de tute proksime, sed la plej granda parto de la ripozantoj ŝajnis esti ordinaraj urbanoj kiuj decidis pasigi la tagon ĉe la maro.
Eĉ pli surpriza estis la vizito al la naturparko Kurlanda (Kurŝa) terlango, longa kaj mallarĝa terpeco kiu dividas la Kurlandan golfon disde la Balta maro. De observ-platformo oni povis vidi la terlangon etendiĝi kilometrojn en du direktoj, sur ambaŭ flankoj maro, ĉirkaŭe nur belegaj dunoj kaj pina arbaro. Malproksime videblis kelkaj pitoreskaj vilaĝetoj kaj iuj turoj pli proksime al la Litovia limo, sed apenaŭ eblis imagi ke en la proksimeco loĝas pli ol miliono da homoj — nur la maro aŭdeblis.
Kalle Kniivilä
La Ondo de Esperanto. 2002. № 10.

Kaliningrado por mi estis eta hele farbita insulo, pro kaprico de historio deŝirita de granda kontinento en la mapo de Ruslando. Kaŭzo de ardaj politikaj disputoj kaj posedanto de senĉese bona vetero, se kredi la radion. Tian informo-stokon mi posedis envagoniĝante.
Ju pli okcidenten ni venis, des pli multaj spuroj de civilizo estis rimarkeblaj. Okcidento kaj oriento troviĝas kvazaŭ en du diversaj epokoj, kaj estis malkomforte ĝis timeto konscii, ke ĉio ĉi ekzistas samtempe.
Ruslando ĉiam strebis al pli rapide progresanta Eŭropo, penante atingi ĝin kaj tamen pli kaj pli malantaŭiĝante. Jam en la 13a jarcento aperas diferenco en evoluo inter Ruslando kaj eŭropaj landoj kaj en la 18a jarcento la vivniveloj en tiuj regionoj diferencas preskaŭ katastrofe. En okcidento: ekonomia kresko, kapitalismo, kleriĝo, tendencoj al homa egaleco. En Ruslando: servuteco, senlima potenco de monarkoj, malsato kaj malriĉo. Nur en la 20a jarcento Ruslando ekhavis malgrandan peceton de okcidento, kaj evidentiĝis, ke la peceto estas tre ĉarma.
En la urbo konserviĝis ŝtonaj pavimoj, admirinda malnova zoo kaj la simbolo de la urbo — la katedralo sur la verda insulo. Neordinare por ni aspektas abundo da balkonoj, dronantaj en floroj, kaj domaj muroj kovritaj per hedero eĉ ĝis la sepa etaĝo. Ĉie oni trovas multnombrajn pavimojn, pontetojn, lagetojn, riveretojn, insulojn, restaĵojn de malnovaj konstruaĵoj kaj iliajn modernajn rekonstruiĝojn (ekzemple, la legenda Dometo de ŝipkapitano, al tegmenta pinto de kiu barono Münchhausen ligis sian ĉevalon).
Proksime de tiu dometo, sur bordo de la rivero situas agrabla terasa kafejo. Homoj, kiuj boatas sur la rivero, albordiĝas kaj ne forlasante la boatojn aĉetas bieron.
La urbo plenas per legendoj malnovaj kaj modernaj. Apartan intereson prezentas rivereto, fluanta tra la urbocentra zoo. Ĉefa ĝia trajto estas aĉa fetoro, disvastiĝanta je centoj da metroj ĉirkaŭe. Aperis mito, ke en la rivereton kakas elefantoj en la zoo. La urbestraro rifuzas purigi ĝin, ĉar tio estas ekster urbestra kompetento — ja la rivereto havas pli gravan federalan signifon. Ankaŭ Ruslando influas Okcidenton…
Evidentiĝis, ke en la urbo vivi estas ne nur agrable sed ankaŭ oportune. Apartan envion elvokas la proksimeco de la maro kaj la atingeblo de eksterlando.
Tamen proksime de la floranta komforto eblas renkonti ankaŭ kutimajn detruitan asfalton, murojn kun defalinta stukaĵo, kaj fenestrojn kun tagĵurnaloj anstataŭ kurtenoj — laŭ la novrusa stilo. Estas impreso, ke Kaliningrado paradas en eŭropa vesto, kiu al ĝi tre plaĉas kaj taŭgas, sed kiu estas tro granda por ĝi. Necesas kreski.
Laŭ la regulo “Ju pli okcidente des pli multe da civilizo” aperas opinioj de eŭropanoj, vizitintaj la urbon, ke ĝi estas griza. Hm, ilin ne vidis Siberion. Sed por ni, siberianoj, ĝi estas ĝuste tio, kio estas bezonata. Bona, sed ne tro. Kaliningrado restigas tre buntan kaj profundan impreson. Jen, post sekundo, sonoros la horloĝo de la katedralo, kaj tiuj sonoj disflugos en malseka nokta aero. Ĉu vi aŭdas?
Anna Birjulina
La Ondo de Esperanto. 2003. № 3.
