Balta
Esperanto-Forumo: ĉu kaj kia?La germana samideano helpe de statistiko montris, ke plia renkontiĝo estas necesa, ja la unusemajnaj internaciaj renkontiĝoj en Germanio kreskis de 50 partoprenantoj en 1970 al ĉ. 700 tridek jarojn poste.
Ĉi tiu tendenco estas observebla plurloke, kvankam mankas observemuloj. Gvidantoj de preskaŭ ĉiuj esperantistaj organizaĵoj preferas paroli pri malinteresiĝo, stagnado kaj krizo, sen atenti ke, ekzemple, en la lasta jardeko oni vidis aperon de kontinentaj kongresoj: Afrika, Azia, Amerika, Aŭstralia, Eŭropa — kiuj ne ekzistis antaŭe. Ĉiam pli multaj renkontiĝoj okazas ekster la influsferoj de la landaj asocioj kaj de UEA.
Pripensante la koncepton pri la Balta Esperanto-Forumo ni strebis konsideri la aspektojn geografian, tempan kaj teman.
El la vidpunkto geografia en la Balta regiono regule okazas kelkaj tradiciaj aranĝoj. BET (Baltaj Esperantaj Tagoj) estas la plej konata el ili. BET okazas ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio kun 200–300 partoprenantoj. Ĝiaj organizantoj ne planas okazigi BETon ekster tiuj landoj, kvankam la pollandaj partoprenantoj ofte estas la plej multenombraj se oni ne konsideras la gastigantan landon.
Kultura Esperanto-Festivalo okazis sep fojojn ekde 1986, kiam oni unuafoje KEFumis en la universitata sveda urbo Upsalo, ĝis la Festivalo en Helsinki, kiu kunvenigis antaŭ du jaroj pli ol ducent partoprenantojn. Tamen la partoprenantaro de KEF venas plejparte el skandinaviaj landoj, Germanio, Nederlando kaj Francio.
En Pollando ĉiujare okazas Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno (jam 24 ĈEToj), sed ĝi estas pli regiona ol internacia renkontiĝo, kvankam venas gastoj el Germanio kaj aliaj landoj.
Kvankam ArKonEs (Artaj Konfrontoj en Esperanto) ne estas balta renkontiĝo (ĝi jam 17 fojojn okazis en Poznań), ni mencias ĝin, ĉar ĝi altiras multajn esperantistojn el baltaj landoj.
Ĉi tiuj renkontiĝoj ne koincidas tempe: ĈET okazas en junio, BET en julio, KEF en aŭgusto kaj ArKonEs en septembro.
Ankaŭ teme ili estas diversaj. BET similas al UK kaj al kontinentaj kongresoj kun prelegoj, ekskursoj, folkloraj vesperoj kaj tradicia etoso, iom maljunuleca. KEF estas junulara festivalo, kies kernon formas skandinaviaj kaj franciaj rok-bandoj, bardoj kaj aliaj artistoj; kadre de KEF okazas ankaŭ publikaj koncertoj por neesperantistoj. ĈET estas ripoza renkontiĝo en bela banurbo. ArKonEs enhavas koncertojn kaj prelegojn, sed ĝia programo estas malpli avangarda ol tiu de KEF.
Nia Forumo geografie estas oportuna por esperantistoj de Litovio, norda Pollando, norda Germanio, Danlando, suda Svedio, suda Finnlando, Kaliningrada regiono de Ruslando. La tiel difinita areo ankoraŭ ne havas komunan renkontiĝon, kvankam ĝi havas komunan historion (rememoru pri Hanso kaj kruckavaliroj) kaj komunajn problemojn (ekologia stato de la Balta Maro k.a.).
Verŝajne, laŭ la tempa vidpunkto, nia Forumo devas antaŭi aŭ sekvi BETon — la plej grandan aranĝon en Baltio. Tio ebligos partopreni ambaŭ aranĝojn, kaj jam ĉi-jare ni vidas ke tio funkcias.
Iom pri la temaro. Ni ŝatus daŭrigi la tradiciojn de La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj, kiuj akumuliĝis en Uralo kaj Siberio dum la lastaj du jardekoj. Tial la Balta Esperanto-Forumo havos klaran kultur-klerigan profilon, ne strikte ligitan al la movado. Tiusence ĝi estas koncepte proksima al ArKonEs, Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK kaj Internacia Literatura Forumo.
“Proksima” ne estas “identa”. Interalie, ni ne havas “patronan asocion”, kies rolon por la tri menciitaj aranĝoj plenumas, respektive: Pola Esperanto-Junularo, OSIEK kaj LF-koop. Ni ne traktos en BEFoj organizajn aferojn, almenaŭ ne nun, kvankam naskiĝis ideo pri KABE — Kultura Asocio de Baltlandaj Esperantistoj.
Ni volas doni eblon al aktivuloj de la menciita regiono en agrabla etoso libere interkomunikiĝi kaj kunlabori en la sferoj de kulturo kaj klerigo, kaj diskuti en la Zamenhofa lingvo problemojn de la regiono kaj la rolon, kiun Esperanto kaj la esperantistoj povas ludi en solvado de tiuj problemoj.
La kunlaboro komenciĝis en la pasinta decembro, kiam je la Zamenhofa Tago al Kaliningrad venis esperantistoj el Litovio, Svedio kaj Pollando.
La kunlaborkampo estas vasta, ĉar surloka aktivado estas interesa. Ne tuŝante la tradician kluban agadon, ni menciu kelkajn aferojn, kiuj meritas estimon kaj diskonigon.
Grava kaj multrilate unika estas la esperantista agado en Malbork. En tiu negranda urbo estas E-klubo Kastelo kun ĉ. 40 membroj, aperas multaj artikoloj pri Esperanto, funkcias E-fako en publika biblioteko Bona Novaĵo, ĉiumonate okazas Diservo en Esperanto… La ses malborkaj ZEOj kaj pluraj memorŝtonoj kaj memorarboj en la skvaro Esperanto (la Parko de la Mondo) sentigas al la urbanoj realan ĉeeston de Esperanto.
Ne mankas bone planita publika agado kaj ZEOj ankaŭ en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof. Sed plej grave, tie funkcias internacia fondaĵo Ludoviko Zamenhof, kiu kune kun la esperantista societo posedas propran grandan lokalon, kie oni povas senti sin hejme, t.e. en Esperantujo.
Tamen la plej granda E-domo en nia regiono situas en Kaŭno, strato Zamenhof, ĝi estas trietaĝa, kaj en ĝi lokiĝas klasĉambro, kunvenejo, turisma firmao, libroservo, redaktejo de Litova Stelo, loĝoĉambro por la plentempa oficisto de LEA kaj gastoĉambro. Eble danke al la urbocentra E-domo en Kaŭno estas intensa Esperanto-instruado.
LEA havas oficejon kaj oficiston ankaŭ en Vilno, la urbo kiu post 3 jaroj akceptos Universalan Kongreson de Esperanto. Jam nun en la organizadon engaĝiĝis pluraj personoj, kiuj sukcesas teni bonajn rilatojn kun altaj funkciuloj de Litovio, inkluzive de la prezidanto Adamkus kaj ĉefministro Brazauskas.
Proprajn oficejojn havas ankaŭ la E-Asocioj de Finnlando kaj Svedio, niaj nordaj najbaroj. La esperantista agado en ĉi tiuj landoj estas serioza kaj profesinivela. Same kiel en Litovio, ĝi grandparte okazas kadre de la landaj asocioj, tamen pluraj valoraj iniciatoj okazas surloke, ekzemple en la Esperanto-Gården en Lesjöfors, E-fako de la Karlskoga Popola Altlernejo (ambaŭ en Svedio), bieno Pro Esperarto apud Lahti kaj Päätalo-Instituto en Taivalkoski (ambaŭ en Finnlando).
Gloran historion kaj interesan nuntempon havas la esperantistoj en Berlino, kiuj nun pretiĝas al la centjariĝo de Esperanto en la germana ĉefurbo. Tie antaŭ nelonge fondiĝis Esperanto-Kultur-Centro Lichtenberg aldone al Esperanto-Centro Berlin (Ina Tautorat) kaj Esperanto-Centro kun libroservo de Hermann Behrmann, migrinta el Paderborno.
La listo estas daŭrigebla, tamen mi kredas ke mi jam bone montris ke la esperantista vivo en nia regiono estas vigla kaj varia.
Tia ĝi ekfariĝas ankaŭ en Kaliningrad, kien pasint-jare venis eldonejo Sezonoj kaj revuo La Ondo de Esperanto. Malfacila estis nia situacio, tamen iom post iom ni sukcesis aperigi plurajn artikolojn pri Esperanto en loka gazetaro, iomete vigligis la urban esperantistaron kaj starigis personajn kontaktojn kun esperantistoj el najbaraj landoj.
En la lastaj monatoj ni renkontiĝis kun esperantistoj kaj prelegis en Varsovio, Gliwice, Poznań, Bydgoszcz, Pelplin, Malbork, Bjalistoko, Olsztyn, Vilno, Kaŭno, Helsinko, Lahti, Raŭmo kaj Turku. En Kaliningrad okazis la unua internacia esperantista renkontiĝo, Zamenhofa Semajnfino, kaj nun ni estas ĉe la malfermo de la unua BEF.
Kial en Kaliningrad? Mi ne rakontu la historion de la urbo, kies internaciecon pruvas tio, ke ĝin konsideras sia germanoj, poloj, litovoj kaj ruslandanoj. Vere, Gdansko estas pli facile atingebla, Berlino pli komforta, Kaŭno pli trankvila… Tamen se oni forumus en tiuj urboj, oni forumus sen ruslandanoj, aŭ nur kun du-tri kaliningradanoj. Kurioza konstato: la eteco de la kaliningrada esperantistaro garantias internaciecon — ja forumante en Kaŭno ni estus nur kelkaj dekoj inter du centoj da litovaj samideanoj.
Revenante al la celo de nia kunveno, mi proponas ke ni diskutu la problemojn de la balta kunlaboro kun aparta atento al la nuna stato kaj estonteco de Kaliningrad kaj ties regiono, kiu estas samtempe Ruslanda kaj Eŭropa. Al la diskuto hodiaŭ jam kontribuis la Ĝenerala Konsulo de Pollando kaj reprezentanto de la urbestraro.
Nia kultur-kleriga programo enhavos interesajn prelegojn, interalie pri Vladimir Varankin kaj ties Metropoliteno kaj pri la plej fama rusa literatura verko, Eŭgeno Onegin de Puŝkin, kies novan tradukon vi ĝuos baldaŭ. Redakcianoj de La Ondo respondos viajn demandojn. Seminarion pri literatura kritiko gvidos nia redakciano Wolfgang Kirschstein. Jam hodiaŭ Sezonoj prezentos la unuan volumon de la verkaro de Fjodor Dostojevskij en Esperanto.
Mi esperas, ke dum ekskursoj kaj en programaj paŭzoj vi konatiĝos kun nia urbo kaj ripozos ĉe la maro. La urbo enhavas amason da terasaj refreŝiĝejoj, kie oni povas agrable babili ĉe kruĉo da biero.
Fine mi traktu ion, kio bedaŭrinde restis preskaŭ neatentita en Esperantujo. La 5an de aŭgusto 1999 Kep Enderby en Berlino faris gravan paroladon.
Li menciis, interalie, ke organizoj kiel Greenpeace kaj Amnestio Internacia sukcesas ĉar ili akiris sufiĉe grandan niĉon en la tutmonda publik-interesa merkato por siaj varoj: protektado de la natura medio kaj, respektive, protektado de politikaj malliberuloj kaj postulo de justeco por ili. La niĉo por nia varo, Esperanto, ŝajnas tute eta kompare kun tiuj de Greenpeace kaj Amnestio Internacia. En la okuloj de aliaj ni estas nur homoj kiuj volas solvi la “mondan lingvan problemon” per lernado kaj uzado de ankoraŭ unu apenaŭ uzata lingvo! Ne multaj homoj interesiĝas pri tio.
Por plibonigi la situacion, Enderby alvokis pligrandigi tiun niĉon, nian porcion de la havebla merkato.
Laŭ lia konstato, dum ni koncentriĝas al la solvo de la lingva problemo per Esperanto, ni tro malmulte atentas nelingvajn aferojn. Tial ni ne vekas intereson inter tiuj, kiuj ne havas saman lingvan orientiĝon kiel ni. Al ili ni ofte aspektas kiel stranga sekto lingva.
Enderby demandis:
Ĉu UEA devas resti organizo unuavice lingva-kultura, kiel Goethe-Instituto, Alianco Franca aŭ la Brita Konsilio, aŭ ĉu ĝi devas engaĝi sin pli kaj pli en la aferojn de la aktuala mondo, aliance kaj kunlabore kun aliaj organizoj kaj, specife en la kazo de eksteraj rilatoj, kun aliaj NROj de Unesko havantaj similajn bazajn celojn, eĉ se per tio ni riskas partopreni en diskutoj — tiom neŭtrale kiom eblas — pri sociaj kaj politikaj problemoj?La eksteraj rilatoj kaj Unesko-eca eldonado de UEA, laŭ Enderby, ne estas sufiĉa socia aktivado. En Berlino li publike proponis: “ke UEA, pli senambigue ol nun, direktu sin al la protekto kaj progresigo de la homaj rajtoj ĝenerale”. Laŭ li “Se UEA irus laŭ tiu vojo, UEA povus pli ol nun diskoniĝi en la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj sociaj liberecoj, anstataŭ la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA iĝus asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de ĉefa pledo pri homaj rajtoj aŭ, se vi permesas, civilaj liberecoj”.Se la lingva problemo en si mem, al kiu ni ofertas Esperanton kiel ties solvon, ne sufiĉas kiel bone vendebla varo por logi aĉetantojn kaj gajni pli grandan niĉon en la tutmonda kultura merkato, kie UEA devas konkurenci kun multaj aliaj NROj kaj interesoj, kion do ni devas fari?
Ĉu nia afero prosperus pli bone, se Esperanto estus “vendata” en pakaĵo komuna kun nuntempe pli bone vendeblaj “varoj”, ekzemple homaj rajtoj?
UEA antaŭ tri jaroj ne akceptis la proponon de Enderby, sed lastatempe ĝi lanĉis kampanjon Lingvaj Homaj Rajtoj, kiu proponas Esperanton kiel ilon de justeco, eventuale ankaŭ sed ne nur kiel ilon de efikeco.
La koncepto pri Lingvaj Homaj Rajtoj estas relative nova, kaj eble la esperantista kontribuo al ĝi povos esti grava. La Ondo de Esperanto jam antaŭ la lanĉo de tiu kampanjo eklaboris en tiu tereno, per la rubriko de Dafydd ap Fergus.
Ĉu tiu temo estas grava por ni, loĝantoj de la mikskultura kaj mikslingva balta regiono?
Halina Gorecka
Kaliningrad, 15 jul 2002