El la Ora Oso
en la Oran Estontecon

50-a Jarkongreso de ELNA
Sakramento, Kalifornio
21-24 junio 2002
[Aliĝilo] [Pri nia kongreso] [Hejmpaĝo] [English version]
Programo
Vendredon
Ø Tuttaga Estrarkunsido: Ĉiu ELNA-ano rajtas ĉeesti kaj observi decidojn de sia estraro.
Ø Interkona Vespero. Ekkonu novajn kaj malnovajn amikojn per amuzaj ludoj kaj festa babilado.
Sabaton
Ø Matene ni inaŭguros la Kongreson mem ĉe Solena Malfermo, kaj poste okazos riĉa programo de prelegoj kaj diskutrondoj.
Ø Distra Vespero: Ĉe riverborda parko, ni piknikos, dancos kaj kantos.
Dimanĉon
Ø Dumtage: Ĝenerala ELNA-kunsido, diskutrondoj kaj prelegoj.
Ø Formala Bankedo: kunportu viajn belajn vestaĵojn kaj monon por la vespera aŭkcio de esperantaĵoj.
Lundon
Ø Fakaj kunvenoj, diskutrondoj. La formala Kongresa fermo okazos je tagmezo.
Lundon ptm kaj tuttage mardon
Ø Ekskursoj en kaj ekster la urbo okazos.