Kuniĝu kun ni por la 52a Jarkongreso de ELNA en

Sidney
Brita Kolumbio
Kanado

16 - 19 Julio 2004

 Informations en français


[English version] [Hejmpaĝo] [Pri Sidney] [Pri la Kongreso] [Programo] [Invititaj Gastoj] [Aliĝilo] [Loĝado] [Proksimaj Urboj] [Alven-informoj] [Lastaj Aktualigoj]
 

Kuniĝu kun ni por tiu ĉi rara okazo: kombinita kunveno de ELNA kaj KEA! 

La Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko (ELNA) kaj Kanada Esperanto-Asocia (KEA) okazigos komunan kongreson en bela Sidney, Brita Kolumbio.  Sidney estas proksima de la usona landlimo, kaj en facile atingebla distanco de tri gravaj interesaj urboj: Seattle, Vancouver, kaj Victoria.

Tiu ĉi TTTejo enhavas informojn pri la kongreso, loĝado, kaj ekskursaj eblecoj kaj transportaj elektoj por la proksimaj urboj.  Kiam vi pretas aliĝi, vi povas fari tion tie ĉi, rete.

Sidney estas bonega "eksaltejo" por esperantistoj, kiuj planas ĉeesti la Universalan Kongreson en Beijing dum la postsekva semajno.

La detaloj de la programo haveblas ĉe la paĝoj pri la invititaj gastoj kaj pri la programo mem.

Ni periode aldonos informojn.  Por vidi, kio novas, kontrolu la paĝon pri lastaj aktualigoj.  Pretigante vin por ekiri al la kongreso, legu la paĝon pri alven-informoj.

Postkongresa Ekskurso

Ĝuu naturbelegan Britan Kolumbion!  20-23 julio
Per 15-pasaĝera buseto, ŝoforita de licencita Esperanto-parolanta ĉiĉerono, ni ĝuos la eblecon vidi la plej bonan parton de Brita Kolumbio: norden laŭ la belega marbordo de Vankuvera Insulo; la ĉarmaj insuloj inter Nanaimo kaj la ĉeftero, kaj Vankuvero! Por pliaj informoj, vidu la ekskursan priskribon.

Kontakti la Organizan Komitaton

Se vi havas demandojn aŭ komentojn, bonvolu kontakti nin ĉe arlynkerr@earthlink.net.

Elŝuteblaj dokumentoj (PDF formato)

Ĉu vi deziras anonci la kongreson al aliaj Esperantistoj aŭ lernantoj en via regiono? Libere vi rajtas printi kaj distribui jenajn flugfoliojn.