|
Post la ELNA-KEA kongreso en Sidney
(Brita Kolumbio) 20-23 julio Per buseto por nur 15 pasaĝeroj (kun Esperanto-ĉiĉerono-ŝoforo), ni veturos de Sidney ĝis Nanaimo, per pramo trans la markolo Georgia al la kontinento, kaj tie per la buseto unue norden ĝis Whistler kaj poste suden al Vancouver (Vankuvero). LA ITINERO La 20a de julio (mardo) Matene ni forlasos Sidney, kaj trans la monto Malahat ni veturos al la urbo Duncan. Tie ni lunĉos kaj vizitos la indiĝenan (Cowichan) centron, kiu ofertas mirindajn spektaklojn. Ni vidos la indiĝenan art-metiiston ĉizi novan totemon - kaj ni mem povos provi ĉizi. Poste ni gustumu la indiĝenajn specialaĵojn en la ĉe-rivera manĝejo (Riverwalk Café). De Duncan ni daŭrigos vojaĝon al la "renaskita" urbeto Chemainus. Tie ni promenos laŭ la mondfamaj mur-pentraĵoj, kiuj bildigas historiojn de la urbeto, de la indiĝena tribo kaj de la loka arbar-industrio. Fru-vespere ni veturos al Nanaimo por tranokti en la loka hotelo. (Se ni havos tempon, ni vizitos la Maran Provincan Parkon sur la insuleto Newcastle.) La 21a de julio (merkredo) Matene, per la buseto, ni veturos de Nanaimo al la kajo en Departure Bay por enpramiĝo. Post ĉirkaŭ du horoj la pramo enkajiĝos en Horseshoe Bay, sur la kontinento. De Horseshoe Bay ni vojaĝos per nia buseto norden al Squamish. Ni ekskursos laŭ la fjordo Howe Sound, en la arbar-industria urbo Squamish kaj fine en la mondfama ski-feriejo Whistler, jam elektita por okazigo de la Vintraj Olimpikoj 2010. Vepere ni veturos al Vancouver por tranokti en Y.M.C.A. La 22a de julio (ĵaŭdo) Ni pasos la tutan tagon en Vancouver. Ĝi estas moderna, industria, kosmopolita du-miliona urbego, kaj kultura kaj turisma centro. Okcidente ĝi bordas Pacifikon kaj nord-oriente ĝi nestas ĉe krutaj deklivoj de la Marborda Montaro. En Vancouver ni certe vizitu la Antropologian Muzeon, la Ĉinan Kvartalon, la Sun Yat-Sen ĝardenon, kaj la "kaptilon por turistoj": la insuleton Granville kaj ties bazarojn kaj stratmuzikon. Ni tranoktos denove en Y.M.C.A. La 23 de julio (vendredo) La partoprenantoj de la U.K. forveturos matene per la buseto al la Internacia Aerhaveno Vancouver. Ĉiuj aliaj povas laŭplaĉe plilongigi sian restadon en Vancouver kaj viziti, ekzemple, la Planetarion, la vidindaĵojn en la area de Expo '86, la Capilano ponton, ... KOSTO inkluzive de veturado per la buseto kaj la pramo: Oni devas aparte pagi por la manĝaĵoj kaj por la enir-biletoj. NOTU: La ekskurso okazos nur kondiĉe, se aliĝos minimume 12 personoj. Por pli da detaloj, kontaktu: POR ALIĜI AL LA
POST-KONGRESA EKSKURSO: |