52a Jarkongreso de ELNA
Sidney, Brita Kolumbio, Kanado
16 - 19 julio 2004
 

[English version] [Hejmpaĝo] [Pri Sidney] [Pri la Kongreso] [Programo] [Invititaj Gastoj] [Aliĝilo] [Loĝado] [Proksimaj Urboj] [Alven-informoj] [Lastaj Aktualigoj]

Alven-Informoj

La partoj estas:

 


Anoncoj

Se vi volos ekazmeniĝi pri via Esperanto-nivelo, vidu la paĝon pri la Programo kaj la paĝon por Invititaj Gastoj.  Vi devas aranĝi por tio antaŭ la komenco de la kongreso.

Se vi planas iri per pramŝipo de Anacortes ĵaŭdon aŭ vendredon, kaj se vi informos Arlyn antaŭe, ŝi aranĝos ke iu veturigos vin de la haveno en Sidney al via hotelo.

 


Atingi al Sidney

Sidney situas en Vankuvera Insulo, proksimume 25 kilometrojn (15 mejlojn) norde de Viktorio.

La Viktoria Internacia Flughaveno estas nur kelkajn kilometrojn de Sidney.

El Vankuvero vi povas preni pramŝipon de Tsawwassen al Swartz Bay (proksime de Sidney).  Tio estas bela veturo.  Vidu la paĝon pri Proksimaj Urboj por detaloj.

El Anacortes, Vaŝintonio, vi povas preni pramŝipon tra la Sanjuana Insularo, alia bela vojaĝo.  Vidu la paĝon pri Proksimaj Urboj por detaloj.

El Seatlo, Vaŝintonio, vi povas preni la boaton "Victoria Clipper" aŭ flosavion al la urbcentro Viktoria, de kie vi povas preni aŭtobuson al Sidney.  Vidu la paĝon pri Proksimaj Urboj por detaloj pri la boato kaj la aviadilo, kaj pri aŭtobuso de Seatlo ĝis Anacortes (kaj poste pramŝipo de Anacortes al Sidney).  Vidu la paĝon pri la Kongreso por detaloj pri la aŭtobuso inter Viktorio kaj Sidney.

 


La Kongresejo

Ĉiuj kunsidoj okazos ĉe Mary Winspear Centre, 2243 Beacon Avenue, Sidney.  Ĉe ties TTTejo vi povas virtuale tramarŝi la konstruaĵon kaj vidi fotojn pri tiu ĉi bela nova kongresejo.

La sola evento okazonta en alia loko estos la bankedo je sabata vespero.  La bankedo okazos ĉe Theo's Place, greka restoracio kelkajn stratojn for de la kongresejo.  Ĝi estas ĉe 9819 Fifth St, Sidney, BC V8L 2X4, telefono: 250-656-7666.

 


Alveno

Komence de vendredo posttagmeze, estos registra kaj informa budo en la kongresejo, Mary Winspear Center. Tie vi povos enskribiĝi kaj ricevi viajn kongresajn materialojn.

Se vi alvenas je vendredo antaŭ ol la registra budo malfermiĝas, vi povas iri rekte al la Estrar-kunsido de ELNA en la konstruaĵo.

 


Kion Kunporti

Kunportu pasporton aŭ originalan naskiĝatestilon por transpasi la landlimon. 

 


Demandoj

Se vi havas iujn demandojn, kiujn ni ne respondis tie ĉi, bonvolu kontakti al la LKK per retpoŝto ĉe arlynkerr@earthlink.net.