|
Ĵaŭdo |
3a de julio 2003 |
|
|
- Estrar-kunsido de ELNA. Ĉiu membro de ELNA rajtas ĉeesti
kaj observi la decidojn de sia estraro dum tiu ĉi tuttaga kunveno.
- Interkonatiĝa Vespero. Konatiĝu kun malnovajn kaj novajn
amikojn per amuzaj ludoj kaj amikaj konversacioj.
|
|
Vendredo |
(Usona Sendependiĝa Tago) 4a de julio 2003 |
|
|
- Matene, la kongreso oficiale malfermiĝas, kun ĉefaj
prezentaĵoj kaj salutoj de reprezentantoj de aliaj Esperanto-grupoj.
Poste, la programo disiĝas al apartaj prelegoj, kunsidoj, diskutrondoj,
kiujn partoprentanoj povas ĉeesti laŭplaĉe. Estos eĉ
ĉiĉeronado tra MIT kaj ekskursoj en Bostonon.
- Dum la tago, la
libroservo de ELNA
estos malfermita. Ĉeestantoj povas vage rigardi kaj aĉeti
varojn.
- Vespere, okazos subĉiela pikniko kaj koncertoj
(vidu invititajn gastojn) kaj okazo por
piediri al la bordo de la Rivero Charles por rigardi la piroteknikaĵojn.
- Malfruvespere, post kiam finiĝos la oficiala programo, la
"junulara programo" ĵus komenciĝos...
|
|
Sabato |
5a de julio 2003 |
|
|
- De mateno ĝis posttagmezo, la programo daŭrigos per
pli da prelegoj, kunsidoj, diskutrondoj, ekskursoj, kaj la Ĝenerala
Kunsido de ELNA. La
libroservo
de ELNA estos malfermita.
- La vesperon oni pasigos denove per programo de muziko
(vidu invititajn gastojn), manĝaĵoj,
kaj amuzo. Pliaj detaloj venos.
|
|
Dimanĉo |
6a de julio 2003 |
|
|
- La diskutoj kaj kunsidoj finiĝos en la mateno, kaj formala
kongresa malfermo finos la eventon je tagmezo.
- Ekskursoj en la urbon eblos por tiuj kiuj volas pasigi la posttagmezon
en Bostono.
- Tiuj kiuj iros al la
Esperanto-kursaro NASK
en Vermont povas kunveturi posttagmeze. (Se vi volas pasigi tri
semajnojn en belega montara ripozejo plibonigante viajn
Esperanto-kapablojn, konsideru NASK-n!)
|