Loĝado
Diversaj elektoj ekzistas por konveni al diversaj gustoj kaj buĝetoj. Por tiuj kiuj preferus la komforton de hotelo, la Hotelo University Park proksime al MIT ofertis al la kongreso ege rabatitan prezon. Por tiuj kiuj volas ŝpari monon, klimatizitaj student-dormejaj ĉambroj haveblas je duono de la prezo de la hotelo.
Ambaŭ lokoj situas kelkajn stratojn for de la MIT-konstruaĵoj kie okazos la kongreso. La hotelo estas ekster la universitata tereno, pli proksime al la metroo kaj la vendejoj kaj restoracioj de Kembriĝo. La vojo de la hotelo ĝis la kongresejo estas laŭ bone lumigita kaj homplena strato. La vojo de la studenta dormejo estas tute en la universitata tereno, laŭ vico de dormejoj kaj sportkampoj. Dum la somero, studentoj kaj infanoj de someraj programoj loĝos en la dormejoj.
Pri la Hotelo University Park
La Hotelo University Park,
konata ankaŭ kiel Hotel@MIT, situas kelkajn stratojn de la
kongresejo (Studenta Centro Stratton), pli proksime al publika veturigado
kaj la restoracioj kaj butikoj en Placo Central. La hotelo estas tute
nova, kun premiita arkitekturo kaj moderna dekoracio kiu ludeme inkluzivas
ecojn de teknologio kaj MIT. Robotoj el la AI-laboratorio de MIT
ekspoziciiĝas en la vestiblo kaj aĵoj el la muzeo de MIT
dekoracias la gastĉambrojn. Gastoj povas ĝui la
8000-kvadrat-futan tegmentan ĝardenon, elegantajn legĉambrojn,
ekzercejon, kaj senpagan Interretan aliron. Por pli da informoj pri
la hotelo, telefonu la hotelon ĉe 617-577-0200, aŭ vizitu la
TTT-ejon de hotel ĉe
http://www.hotelatmit.com.
Kongresanoj povas rezervi du-homajn ĉambrojn je kosto de $109 por ĉiu nokto, tri-homajn ĉambrojn je $129, kaj kvar-homajn je $149. Tiu ĉi tarifo validas por 4 tagoj antaŭ la kongreso ĝis 3 tagoj post la kongreso, sed oni devas rezervi antaŭ la 3-a de junio, 2003. Por rezervi ĉambron, rekte kontaktu la hotelon per telefono al (617) 577-0200 aŭ per retpoŝto reservations@hotelatmit.edu. Oni devas mencii "51st Annual Congress of ELNA" por ricevi la kongresan rabaton. Tiu ĉi tarifo ne haveblas per la senkosta telefon-numero aŭ per la Interreto.
Pri Loĝado ĉe MIT
Unuhomaj kaj duhomaj ĉambroj haveblas ĉe la universitata tereno mallongan piediron for de la Centro Stratton. La ĉambroj havas klimatizadon kaj la konstruaĵo havas komizejon kiu estas malfermita ĝis malfrue nokte. Du-homaj ĉambroj kostas po $65 nokte por la ĉambro ($32.50 pagas ĉiu persono) kaj unu-homaj kostas po $50 nokte. Kelkaj tri-homaj eble havebliĝos, sed detaloj pri la ĉambroj ne certiĝos ĝis meza marto. Oni rezervas per la kongresaj organizantoj (elna_congress_2003_questions@yahoogroups.com) kaj pagas al ELNA. Estas spaco en la aliĝilo por indiki rezervojn. Oni devas rezervi almenaŭ tri semajnojn antaŭ la kongreso. Ni atendas ke la plejparto de konrgesanoj tranoktos la noktojn ĵaŭdo, vendredo, kaj sabato (3-5 julio). Se vi volas rezervi spacon en la studentaj dormejoj dum aliaj noktoj, bonvolu kontakti nin por fari specialajn aranĝojn.
Ĉiuj ĉambroj estos en studenta dormejo kiu nomiĝas New House. Klaku ĉi tie por mapo de MIT indikanta per ruĝo la lokojn de la kongresejo (Studenta Centro Stratton) kaj New House.
Aliaj Loĝ-eblecoj
Estas du aliaj hoteloj kiuj eble interesos homojn kiuj volas
ŝpari monon, aparte grupoj de tri aŭ pli.
Ili estas iom malpli kostaj ($85 - $95 depende de la nokto,
kaj eĉ por grupoj de tri aŭ kvar) kaj ofertas
senpagajn lokojn por aŭtoj. Malavantaĝo estas
ke tiuj hoteloj situas pli for de MIT kaj la kongreso.
La hotelo Cambridge Gateway
Inn kostas por unu nokto $85 por du plenkreskuloj, $90 por tri
plenkreskuloj, kaj $95 por kvar. La hotelo situas mallongan
promenon for de la metroo kaj mallongan metroveturon de MIT.
Naveda buso iras inter la hotelo kaj la metrostacio ĝis
malfrue posttagmeze. Rezervojn oni povas fari per la interreto.
La hotelo Holiday Inn Express
en Kembriĝo kostas $85 por vendredo aŭ sabato kaj
$95 por ĵaŭdo. La hotelo situas mallongan promenon
de la Verda Linio de la metroo, kiu konvenas por atingi Bostonon sed
ne MIT-n. Tamen, naveda buso regule iras inter butikaro proksima de la
metroo kaj MIT
La gastdomo Amory Guest House
konvene situas en Kembriĝo. Portempa loĝado akireblas
je taga kosto se oni rezervas minimume 4 tagojn, aŭ je semajna
kosto se oni volas etendigi la viziton por povi pli turisti en Bostono.
Kelkaj junulargastejoj elekteblas.
La junulargastejo de Hostelling
International en Back Bay (kvartalo de Bostono) kostas ĉirkaŭ
$30 por unu nokto. Hostelling International havas ankaux
junulargastejo
en Fenway (alia kvartalo de Bostono) je la tereno de Bostona
Universitato, kiu malfermitas nur somere. Iom malpli kosta elekto estas la
Irish Embassy
Tourist Hostel en Bostono, kiu iam kostis $15-$20 por unu nokto.
Farington Inn estas iom pli
luksa hotel-alternativo kiu kostas po $22 - $40, depende de la grandeco
de la ĉambro kaj ĉu ĝi havas privatan banĉambron
aŭ eĉ kuirejon.
Se vi volas resti tutan semajnon, vi povas loĝi en apartamento kun
memblaro je semjana kosto. La gastdomo
Amory Guest House, menciita supre,
estas unu ebleco. Same kiel Copley
House, Commonwealth
Court, kaj Beacon Street Guest
House, ĉiuj konvene situantaj promenon aŭ bus-veturon
for de MIT. Aliaj lokoj troveblas en tiu ĉi
listo de portempaj
loĝ-elektaĵoj.
Laste, estas kelkaj PasportServaj gastigantoj ĉirkaŭ
Bostono. Neniu loĝas en Bostono aŭ Kembriĝo,
tamen la domoj atingeblas per regionaj trajnoj. La spacoj certe
pleniĝos rapide, do kontaktu ilin frue! Kontrolu la
Pasportan Servon
por pli da informoj.