Invititaj Gastoj
Ĉeestantoj de la ĉijara kongreso bonŝancas, ĉar ni invitis du famajn Esperanto-muzikistojn el Eŭropo koncerti la vendredan kaj sabatan noktojn! Sed la amuziĝo ne limias al tio. La muzikistoj partoprenos la kongreson ankaŭ ekster la scenejo, dum la tagoj dividante kun ni siajn amuzemajn karakterojn kaj dum la noktoj kunfestante kun ni per muziko kaj dancado post la kutimaj kongresaj programoj.
Ankaŭ bonŝanciga estas la ĉeesto de
Humphrey Tonkin,
pasinta prezidanto de UEA (la Universala Esperanto-Asocio)
kiu donos la ĉefprelegon ĉe la kongresa malfermo.
Krom la pasinta prezidanto kaj nuna vic-prezidanto de UEA, Tonkin
estas ankaŭ estrarano de ESF (Esperantic Studies Foundation)
kaj de World Learning, kiu estras la Lernejo por Internacia Trejnado
kie okazos la Esperanto-kursaro NASK ĉi-jare. Tonkin estas
ankaŭ fama redaktisto kaj tradukisto en Esperantio. Lastatempe
aperis lia anglalingva traduko de Maskerado, membiografia rakonto
de Tivadar Soros (patro de la fama merkisto kaj filantropo George
Soros).
JoMo (Jean-Marc Leclerc)
komencis muziki en la jaro 1977 kaj esperantiĝi en 1988. Tute nature
li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li surpiedigis
sian propran grupon, La Rozmariaj Beboj, kiu konatiĝis komence de la
jaroj 90 en la franca alternativa rok-medio. La grupo turneis en
diversaj landoj (en kiuj Ĉinio) kaj produktis du albumojn. Post
disiĝo de La Beboj, JoMo kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li
surbendigis sep-titolan liberecaneman albumon kaj kreis la unuan
rekordon de multlingva koncerto (22 kanzonoj en 22 lingvoj), kiu
aperis en 2000 en la libro Guinness. En 2001, li sole surbendigis
tutan Esperantan albumon titole JoMo friponas, kiu kaptas la pli
personan kaj folkan stilon de liaj solaj koncertoj ĉe
Esperanto-festivaloj tra Eŭropo. Flanke de muziko, li projektas
eldoni konversaci-libron pri la gaskona lingvo kaj vortaron pri
rugbeo. Krom tio, li havas polan edzinon, sepjaran filinon (kiu jam
komencis surscenejiĝi por kanti en la pola), ne fumas, ne trinkas
alkoholon, ne manĝas viandon sed havas unu malvirton: li multe
parolas.
Kimo (Kim Henriksen)
muzikumis kaj amuzis ekde juna aĝo. Je la aĝo de 2-jaroj,
li falis el
fenestro de dua etaĝo. Nenio rompiĝis, tamen eble tio influis
lian frenezecon surscenejan (kaj eksterscenejan!). Kiel denaska
Esperanto-parolanto, li ĉeestis multajn junularajn renkontiĝojn,
ĉe kiu
li renkontis aliajn junajn Esperanto-muzikistojn kaj el tiuj renkontoj
estiĝis Amplifiki, unu el la plej famaj Esperantaj rokgrupoj. En tiuj
fruaj jaroj, Kimo verkis la kanton "Sola," kiu nun estas nepra
kutimaĵo ĉe junularaj renkontiĝoj en Eŭropo.
Kimo estis prezidanto de
la Esperanto Junulara Dana Organizo, prezidanto de la Dana Esperanto
Asocio, kaj kunaranĝis kelkajn KEF-ojn (Kultura Esperanto-Festivalo)
inkluzive de la venonta en Svedio ĉi-somere. Li nun koncertas kun la
dana-bosna-pola muzikgrupo Esperanto Desperado, kies disko
broKANTAĴOJ enhavas kelkajn refaritajn kantojn de Amplifiki.
Viziti la TTT-ejon de Esperanto Desperado http://www.esperanto.dk/desperado/
Elŝuti senpagan muzikon de JoMo ĉe Music Express http://www.musicexpress.com.br/jomo
Elŝuti senpagan muzikon de Esperanto Desperado ĉe Music Express http://www.musicexpress.com.br/espodespo
Kompakt-diskojn de JoMo kaj de Esperanto Desperado aĉeteblas per la libro-servo de ELNA.