Bostono havas ĉiom da ekscito de granda urbo sen esti tro granda. Ĝi estas tramarŝebla kaj havas simplan kaj oportunan metro-sistemon, kaj tial ĝi estas tre alirebla de turistoj.
Bostono estas mirinda loko por viziti en la somero. Vizitantoj povas piediri
laŭ la Pado de Libereco,
ruĝa linio iranta tra la kerno de la urbo kiu direktas turistojn
preter multaj historiaj lokoj de la fondiĝo de Usono, kiel la loko
de la Bostona Masakro, la armea ŝipo USS Constitution, la domo de
Paul Revere, kaj la Malnova Norda Preĝejo kie Paul Revere vidis la
lanternojn kiuj avertis pri la brita invado. Laŭ la Pado de Libereco
estas ankaŭ la historia
Bazaro de Halo Faneuil,
plenplena de strat-prezentantoj kaj eksteraj vendistoj dum la belaj someraj
tagoj. Multaj aliaj bazaroj, placoj, kaj stratoj en Bostono estas famaj
kiel popularaj lokoj por promeni kaj butikumi.
Bostono estas multkultura urbo. En Placo Harvard oni povas aĉeti gazetojn el la tuta mondo aŭ viziti la fremdlingvan librovendejo Schoenhof's. Metroaj reklamaĵ en la ĉina, haita, portugala, hispana, kaj vietnama oftas. Kiel en multaj urbegoj, estas ĉina kvartalo. Kaj promeno laŭ Strato Harvard en Brookline malkovros vendejan ŝildojn en la hebrea. Kaj estas la Norda Flanko (North End), malnova itala kvartalo, kies maldikaj kaj vagemaj stratoj sentigas vizitantojn kiel ili eniras Eŭropon. La Norda Flanko estas fama pro siaj kukaĵ-vendejoj kaj restoracioj, kaj oni povas ankoraŭ aŭdi la italan parolate en la stratoj. Kaj ne estas manko de irlandaj trinkejoj en Bostono. Ĉe The Burren, oni povas spekti koncertojn de aŭtentika irlanda muziko ĉiun nokton dum veraj irlandaj kelnerinoj servas. Se oni serĉas manĝaĵon, tiu neniam devas piediri longe por trovi etnan restoracion, ĉu barata, brazila, jamaika, japana, tajlanda, tibeta, aŭ vietnama.
En Bostono ĉieas belarto. La diversaj artmuzeoj, kiel la Muzeo de Belarto, kaj la senfina vico da privataj galerioj laŭ Strato Newbury certigos ke la art-amanto trovos sin en paradiso. Por muzik-amantoj, estas la Bostona Simfonia Orkestro kiu prezentos dum la sendependiĝ-taga festo.
Bostono estas la hejmo de pli ol 200 altlernejoj kaj universitatoj, farante ĝin kaj akademia centro kaj centro de junulara noktvivo. La universitataj terenoj de Harvard kaj MIT estos malfermitaj al turistoj. Kaj pri junulara noktvivo, la regionon svarmas malgrandajn koncertejojn, trinkejojn, kaj kafejojn kie ĉia muziko, de ĵazo al roko al punko, kaj eĉ poezio, aŭdeblas la plejmulton da noktoj.
Por butikumi, estas ĉio de urbocentraj grandvendejoj ĝis la unikaj ununuraj vendejoj kiuj vendas aĵojn kiujn oni povas trovi nur en la urbo. Ĉe la butika kvartalo Downtown Crossing, situas la grandvendejon Filene's kaj sia fama rabata keletaĝo taŭge nomita Filene's Basement. La subtera etaĝo estas vera frenezejo plenplena da butikumantoj kiuj serĉas bonaĉetojn. Ne vizitu dum aparta rabatvendado ĉar eble vi perdos brakon en la ĥaoso! Bostono estas la hejmo ankaŭ al diversaj muzikaj kaj libraj vendejoj, aparte brokantaj, kiuj estas kelkaj el la plej bonaj en la lando!
Kaj la basbal-amanto volos halti ĉe la fama basbal-ludejo Fenway Park, kie ludas la teamo Boston Red Sox (la Bostonaj Ruĝaj Ŝtrumpetoj).
Do planu nun kuniĝi kun ni por la 51a Jarkongreso de ELNA en Bostono!
Por pli da informoj pri Bostono, vizitu la TTT-ejon http://www.cityofboston.gov.
Por pli da informoj pri Kembriĝo, vizitu la TTT-ejon http://www.ci.cambridge.ma.us.
Por pli da turistaj informoj pri Bostono, vidu la TTT-ejon http://www.bostonusa.com/visitor/visitor.php.
Por pli da turistaj informoj pri Massachusetts, vidu la TTT-ejon http://www.masstraveljournal.com.