Kuniĝu kun ni por la 51a Jarkongreso de ELNA en

Boston
Massachusetts

3 - 6 Julio 2003


[English version] [Pri Bostono] [Pri la Kongreso] [Programo] [Invititaj Gastoj] [Loĝado] [Aliĝilo] [Alven-informoj] [Lastaj Aktualigoj]

Festu la komencon de la sekvaj kvindek jaroj de ELNA!
La pasintjara kongreso festis la 50-jariĝon de la fondo de ELNA en Sacramento. Akompanu nin en Bostono dum ni daŭrigos la feston, portante ĝin al la alia marbordo kaj al la urbo kie la unua usona Esperanto-organizo fondiĝis antaŭ preskaŭ cent jaroj. Kaj kia pli bona maniero estontecen rigardi ol en regiono kie ni bonsortas havi fortan Esperanto-junularon. Kuniĝu kun ni por ekscita kaj juneca kongreso en tiu ĉi historiplena urbo!

Pli da informo pri Bostono kaj la kongreso troveblas en tiu ĉi TTT-ejo, per la ligiloj je la supro de la paĝo. Por pli da informo pri ELNA, la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, vizitu la TTT-ejon de ELNA.

Aparte en la programo de la ĉijara kongreso estas koncertoj de Esperanto-muzikistoj JoMo kaj Kimo, flugigitaj rekte el Eŭropo! Kaj ĉefprelegos la vic-prezidanto de UEA Humphrey Tonkin! Por pli da informoj, vidu la paĝon pri invititaj gastoj.

Ĉu vi volas pasigi tri semajnojn en pitoreska montara ripozejo perfektigante viajn Esperanto-kapablojn? La ĉijara kongreso de ELNA finiĝos ĵus kiam komenciĝos la somera Esperanto-kursaro NASK en la apuda ŝtato Vermont. NASK, nun 34-jaraĝa, kunigas internaciajn studantaron kaj instruaron por tri semajnoj da mergaj Esperanto-kursoj. Partoprenantoj de NASK povas kune veturi el Bostono al la lerneja tereno en Brattleboro, Vermont.


Foto pro afableco de masstraveljournal.com.