El la Ora Iso
al la Ora Oso

50-a Jarkongreso de ELNA
Sakramento, Kalifornio
21-24 junio 2002
[Aliĝilo] [Programo] [Pri nia kongreso] [English version] [La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko]

Tuj rezervu vian ĉambron! Ni antaŭvidas, ke la hotelo rapide pleniĝos pro aliaj grandaj eventoj okazontaj en la ĉefurbo Sacramento. Telefonu 800-767-1777 reservi ĉambron

Ni invitas vin kunfesti la Jubilean Kongreson, la oran datrevenon de la naskiĝo de ELNA, en la urbo kie ELNA naskiĝis antaŭ 50 jaroj!

Sakramento, la ĉefurbo de Kalifornio, situas je la kruciĝo de la Sakramenta kaj Amerika Riveroj en la fekunda agrikultura Centra Valo de Kalifornio. Grava riverhaveno kaj fervojcentro dum la Orfebro de 1849, ĝia bunta historio ekkoneblas en multaj muzeoj kiel la Ŝtata Indiĝena Muzeo kaj la Kalifornia Fervoja Muzeo. En la ĉarma urbocentro, oni povas vagi inter viktoriaj domoj, artgalerioj kaj ĉarmaj butikoj ŝirmate de la multaj arboj kiuj famigas la urbon.

Meze inter San Francisko kaj Lago Taho, Sakramento estas oportuna ekejo por vizitoj al la Orregiono kaj la vinkeloj de la Napa Valo, nur 1-2 horojn for aŭtomobile. La urbo havas internacian flughavenon je 15 minutoj for, kaj fervoj- kaj bus-stacioj troviĝas urbocentre.

Do, la urbo certe estas alloga, la vetero sendube belos, kaj la LKK-anoj pretigas neforgeseblan programon por festi ĉi tiun Kongreson kiu lanĉos ELNA-n laŭ la vojo al la Ora Oso. Decidu ĉeesti, plenigu la aliĝilon, rezervu loĝadon, kaj ni festu kune!