| Vendredon | |
| Ø | Tuttaga Estrarkunsido: Ĉiu ELNA-ano rajtas ĉeesti kaj observi decidojn de sia estraro. |
| Ø | Interkona Vespero. Ekkonu novajn kaj malnovajn amikojn per amuzaj ludoj kaj festa babilado. |
| Sabaton | |
| Ø | Matene ni inaŭguros la Kongreson mem ĉe Solena Malfermo, kaj poste okazos riĉa programo de prelegoj kaj diskutrondoj. |
| Ø | Distra Vespero: Ĉe riverborda parko, ni piknikos, dancos kaj kantos. |
| Dimanĉon | |
| Ø | Dumtage: Ĝenerala ELNA-kunsido, diskutrondoj kaj prelegoj. |
| Ø | Formala Bankedo: kunportu viajn belajn vestaĵojn kaj monon por la vespera aŭkcio de esperantaĵoj. |
| Lundon | |
| Ø | Fakaj kunvenoj, diskutrondoj. La formala Kongresa fermo okazos je tagmezo. |
| Lundon ptm kaj tuttage mardon | |
| Ø | Ekskursoj en kaj ekster la urbo okazos. |