Witold Cayzac


Naskigxis la 11an de julio 1985 j. en Pollando, kie travivis 4 unuajn jarojn. Auxdis Esperanton denaske, cxar patrino ofte uzis gxin. Kiam gepatroj decidis fondi esperantistan familion, la tuta familio eklogxis en Francio, lando de patro. Tre frue ekhavis pasion por la cxielo, komence nudokule admiregis fascinantan nordan stelfirmamenton. Kiam igxis 6-jara, pola avo donacis teleskopon ( la 110 mm Neuxtonan ). Eksciinte bone manipuli gxin komencis esplori proksimajn kosmajn objektojn ( la Lunon, planedojn, brilantajn stelojn ). Poste , helpe de libroj, ekobservis malproksimajn objektojn ( galaksiojn, stelamasojn). 9-jara igxis ano de astronomia porinfana klubo kaj stagxis dum unu semajno en Astronomia Observatorio apud Montpelliero. Ekde 11-jaragxo helpe de patro ekuzis teleskopon Celestron 8 de 200 mm. Per gxi observis centojn da duoblaj steloj, nebulozoj, stelamasoj kaj galaksioj. Nun estas 14-jara, lernas lastan jaron en la mezlernejo.
Ret-posxto: cayzacwitold@netcourrier.com
Ni kore deziras al nia kara Witold - sukcesan lernadon , interesan cxielobservadon kaj aktivan kunlaboron en nia klubo. Klaran cxielon al vi, Witold!


Ree al pagxo "Nia Teamo"