| AEK en la 85a UKo, Tel-Avivo, Israelo |
Jen, tio okazis! Nia "virtuala" klubo iĝis "reala"! Tio okazis dum la 85a Universala Kongreso de Esperanto ( 25.7-1.9.2000, Tel-Avivo, Israelo ). Jam antaŭ la UKo en la ĉefa revuo en Esperantujo "Esperanto" komencis aperi diversajn informojn pri la agado de AEK. Iom surprize en la Jarlibro de UEA, ankaŭ aperinta antaŭ kongreso, AEK estis indikita ( dankon al ĉiuj kiuj realigis tion ).
Tiu granda Esperanto-evento okazis unuafoje sur la tero de Sankta Lando. Pesimistoj pri la okazigo de la UKo ne mankis - riska regiono, malforta movado ... Sed ĉu pro iu miraklo aŭ pro aro da sindonemaj organizantoj la UKo sukcesis. Ankaŭ AEK-agado sukcesis ( laŭ opinio de la organizantoj de tiu laboro ). Jen ili estas -la AEK-duopo ĉe kiu dum la UKo el cerboj neniam malaperis pensoj pri Astronomio kaj Esperanto ;-) ( Alex kaj Johano ).
Dank'al interkonsento kun prezidento de IADEM (Petko Arnaudov) ni havis eblecon starti dum la kunveno de la matematikistoj. Post prezento de iom originala matematika prelego ni havis ĉirkaŭ 20-25 minutojn por AEK-prezentado. Skize la klubo estis prezentita, la Astronomia Almanako estis reklamita, ankaŭ septembra Kvinpetala kunveno estis menciita. Grave, estis anoncita programo por astronomio-ŝatantoj dum la UKo [ Ĝi tuj aperis en Kongresa Kuriero ]. ( sur foto : dum kunveno de matematikistoj - AEK prezento - la unua dum la UKo ).
La programo krom UK-aj kunvenoj enhavis viziton al Astronomia Observatorio en urbeto
Givatajm ( sputniko de Tel-Avivo) kaj ĉielobservadon. Bedaŭrinde, poste ni devis
nei la ĉielobservadon. Kialo - streĉa turisma programo dum la UKo. Ni lasis tiun programeron por
Kvinpatala stagxo.
En la Observatorio nia 9-membra teamo estis bone akceptita de la anoj de Israela Astronomia
Asocio.
Dank'al lerta tradukado de Trio ni ĝuis prelegon pri internaj planedoj de Suna Sistemo far de
sperta amatora astronomo Oded. ( sur foto - Oded ( preleganto ), Trio ( interpretisto ), Johano,
Marvin Stanley, Pasquale, k.a. ).
Post la prelego li akompanis nian tutan grupon supren ĉielobservadi.
Malgraŭ iomaj neatenditaj transportaj problemetoj ŝajnas la vizito estis tute sukcesa.
Ni dufoje publikigis informojn en kongresa kuriero ( en la 3a numero estis presita programo
por astronomio-ŝatantoj por la kongresa semajno kaj en la 7a numero - raporto pri fondkunveno ).
Vendrede, la 28an de Julio, ĉiuj AEKanoj estis invititaj al la prelego de nia Amri, kiu prelegis enkadre de Kongresa Universitato. La tekston vi povas legi en nia Kluba Biblioteko.
Samtage, okazis la kunveno de ISAE. Kie ni ne nur konatiĝis kun agado de ISAE, sed ankaŭ uzis
eblecon ankoraŭfoje prezenti nin. ISAE tre interesiĝas pri kunlaboro kun AEK. Pripensu tion.
Lundo, la 31a de Julio, fondkunveno de AEK. Oficialiĝo de AEK en Esperantujo! Ĉeestis kunvenon 17 esperantistoj.
Estis prezentita nuna agado de la klubo. Estis vekita diskuto pri la titolo de la klubo. Pli multe da partoprenintoj
subtenis la malnovan titolon de la klubo - AEK. Denove - reklamo de la Almanako kaj Kvinpetala staĝo...
( sur foto - dum la AEKa fondkunveno ).
Ni ne forgesu indiki ankaŭ intervjuojn, kiuj estis donitaj al Ĉina kaj Pola Radioj. Espereble ekde nun AEK regule faros iun programon dum la UKoj. Ĝis Tel-Avivo - saluton Zagrebo! Se vi volus ekvidi pluan post-UKan materialon iru al virtuala postKogresejo.