la 85a UKo kaj AEKo


Laŭ la programo de la UKo okazos pluraj eventoj, kiuj povas esti interesaj por ĉiu AEK-ano.
Lunde, la 31an de Julio, Salono "Maschler" , tempo - 14:00 - 14:45,
FONDKUNVENO de "Astronomia Esperanto-Klubo" !

Ĵaŭde, la 27an de Julio, Salono "Maschler", tempo - 12:45-13:30, laŭ interkonsento kun Internacia Asocio de Esperantistoj- Matematikistoj ( IAdEM ) komuna kunveno de IAdEM kaj AEKo.

Vendredo, la 28an de Julio, Salono "Lapenna", tempo - 14:00-15:00, enkadre de Internacia Kongresa Universitato prelegos nia ano, prezidanto de LKK de la 85a UKo, Prof. Amri Wandel.

Vendredo, la 28an de Julio, Salono "Olswanger", tempo 15:00-16:30, kunveno de Internacia Scienca Asocio Esperantista ( ISAE )

Vendredo, la 28an de Julio, Salono "Hodler", tempo 16:30-18:00, Faka Forumo

Ĝenerale la programo estas tre streĉa kaj interesa. Espereble ĉiuj parteprenontoj trovos ion interesan por si mem.
Krom tiuj eventoj al AEKanoj speciale estas proponataj kelkaj eventoj ekster la kongresejo.
Ĵaŭdo, la 27an de Julio, vespere ( evidente ĉirkaŭ 21:00 ) vizito al Astronomia Observatorio en Givatajm ( kelkminuta vojaĝo de la kongresejo, ene de Granda Tel-Avivo ), renkontiĝo kun anoj de Israela Astronomia Asocio (IAA).
Vendrede, la 28an De Julio, vespere ( post 20:00 ) Komuna ĉielobservado kun anoj de IAA ekster la Granda Tel-Avivo.

Ree al paĝo "Anoncoj"