|
La 3a staĝo
de Astronomia Esperanto-Klubo "Astronomio: Amatoroj kontribuas", 7-14.9.2002,
Sankt-Mikaela Observatorio, Francio
|
Paĝo 4
Dum sennuba tago ni observadis la Sunon kaj makuloj sur gxia surfaco. Por la observado ni uzis 60 cm kaj 30 cm teleskopojn.
Certe interesas vin - kion ni vidis? Ni vidis artefaritan suneklipson. Jen fotoj de Nori. Ni estis ravitaj - la Suno ne nur sunas, sed vivas. Interesege! Pri detale legu artikolon de Pawel Pres "La mistero de varmega krono" en cxi-jara Almanako.
Ankaux eblas observi la suneklipson pere de televidaparato malsupre de la teleskopo.

Pli malgrandan teleskopon ni uzis por observi kaj kalkuli sunajn makulojn. Ili tute ne estas senmovaj, sed rotacias cxirkaux suna ekvatoro. Ankaux ilia kvanto ne estas fiksita. La kvanto de sunmakuloj montras gxian aktivecon.
Sed la plej impona estis observado de la Suno per la plej granda suna teleskopo ( almenaux en Francio ) - 1,20 metra. Tio estas donaco al la Centro de la Universitato de Marsejlo. La 120 cm spegulo projekcias per sistemo de lensoj la Sunon al la granda ekrano ene de luksa salono, kie okazas publikaj observadoj, prelegoj kaj ecx koncertoj.


Sed ni sukcesis ne nur observi la Sunon...