La 3a staĝo de Astronomia Esperanto-Klubo "Astronomio: Amatoroj kontribuas", 7-14.9.2002, Sankt-Mikaela Observatorio, Francio


          

sur la foto ( de maldekstre ): Nori (JP), Odette (FR)-sidas, Patrick (FR) - gvidanto!, Luciano (IT),Luiza (IT),Vittorio (IT), Rene (FR), Bernard-Regis(BE), Enrico (IT), Yvon (FR). Fotis Alex (IL).

Tuj post sia fondiĝo Astronomia E-Klubo komencis organizi regulajn staĝojn por esperantistoj, kiuj interesiĝas pri Astronomio. La staĝoj celas eduki laikojn pri la steloj, observmetodoj, historio de Astronomio kaj aliaj temoj, sed ankaŭ instigi homojn, kiuj jam havas ioman sperton okupiĝi pri novaj projektoj kaj kiel rezulto helpi al profesiaj astronomoj. Ĉi-foje 11 amantoj de astronomio el 5 landoj ( Francio, Italio, Japanio, Belgio kaj Israelo ) kolektiĝis la trian fojon en suda Francio apud vilaĝo, kiu havas astronomian nomon, Saint-Michel Observatoire, kaj estas konata al ĉiu astronomo en Francio.

Dum la semajno sub gvido de tre sperta gvidanto , i.a. denaska esperantisto, Patrick Lagrange nia grupo multon lernis kaj malgraŭ ne tre favora vetero sukcesis observi - Sunon, Lunon, planedojn, duopajn ( kaj multopajn ) stelojn, stelamasojn, galaksiojn. Denove ni konvinkiĝis, ke dank'al nia lingvo ni povas edukiĝi; ekhavi novajn konojn; ekkoni novajn samhobianojn kaj diskuti pri la ĉielo, vetero, fiziko.

Tiu ĉi paĝoj estas ĉefe foto-raporto pri la staĝo. Ĉi-foje multaj partoprenantoj fotis kaj eĉ iome filmis, tial tiu ĉi paĝareto kreskos. Vizitu ĝin. Legu - kiel esperantistoj povas utiligi sian lingvon. Prezentu la raportojn al viajn klubanoj. Planu venontfoje veni al nia staĝo kaj venigi viajn amikojn.

Ĝis baldaŭ!

 

Daŭrigo ->