| La 1a staĝo de AEK "Astronomio: Amatoroj kontribuas", 8-15.9.2001, Monto Chiran, Francio |
Ĝi pasis... Neforgesebla semajno sur pinto de Monto Chiran [ Ŝiran ] restis nur en rememoroj. Sur tiuj paĝoj ni revenu al tiu evento - al la Unua Staĝo de Astronomia
Esperanto-Klubo . Ne forgesu, ke ankaŭ venontjare ni planas organizi ĝin. Tial anticipe planu siajn feriojn - venu al venonta staĝo!
Ĉi-tie vi trovos priskribon de la kunordiganto de AEK, se iu el la staĝanoj havas
iujn aldonojn, rimarkojn - bonvolu skribi. Ili estos publikigotaj. Do, mi eku!
Post iom pli ol 4 hora flugo ĝis Marsejlo, preninte la trajnon mi bonorde atingis urbon Dignes-les-Bains , ĉefurbon de departamento de Alpoj de Alt-Provenco. Eta urbo ĉirkaŭanta de belegaj montoj












