|
Cxi-tie Vi trovos respondojn al Viaj demandoj, kiujn Vi sendis al AEKo.
La respondoj povas esti skribitaj ne nur de la AEKaj specialistoj, sed ankaux
de aliaj sciencistoj ( por tio indiku en Via demando ke la respondo estu publikigita
en TTT-pagxo ).
Demando 1 Oni nun multe parolas pri komenco de Nova Jarcento kaj Jarmilo. Mi auxdis
diversajn opiniojn pri tio. Kion pensas astronomoj kiam komencigxas Jarmilo?
Respondo
Kiam oni datrevenas, la plej solenaj datoj estas
tiuj, kiuj estas divideblaj je 10: la 10a, 20a, 30a, 40a, ktp. Kompreneble, la
dekdivideblaj nombroj posedas tiom da graveco en registrado de la agxo de
homaj aferoj, ke oni konfuzigxas pri la komenco de la jarmiloj, jarcentoj kaj ecx
jardekoj.
Kio estas jardeko? Tio estas certe periodo de dek jaroj.
Pensu ke oni volas marki tiun periodon per nombro. Kiu estos la nombro de la
unua jaro (komenca jaro de la periodo )?
Nuntempe, ni elektus certe la nombron nulo. Estas
kutimo paroli pri "jaro-nulo" de iu
afero, indikante per tio la jaron en kiu la afero
estis kreita/fondita/naskigxinta.
Do, se la unua jaro estas la jaro-nulo, la dua jaro
havas nombron 1, la tria nombron 2, ktp, gxis la deka jaro, kiu plenumas la
jardekon, havante la nombron 9. La jaro 10 komencus novan dekjaron, kaj la jaro 100 novan
jarcenton, ktp. En tiu sistemo, la dekdivideblaj nombroj startus la novajn eraojn.
En la Gregoria kalendaro, kiun la kristanaj popoloj
uzas, la komenco de la tempo estas mezurata surbaze de la naskigxo de Jesuo Kristo. La unua
jaro havas nombron 1. Tio okazas pro la fakto ke nombro nulo estis elpensita nur
post kelkaj da jarcentoj. Do, la dua jaro en la Gregoria kalendaro estas la jaro 2, ktp,
gxis la deka jaro, kiu estas la lasta jaro da jardeko kaj havas la nombron 10. En
tiu sistemo, la nova jardeko komencigxas en la jaro 11, ktp.
Pro tio, la komenco de la unua jarmilo estis la 1a jaro. La komenco de la dua jarmilo
estis la 1001 jaro kaj fine komenco de la tria jarmilo estos en la 2001 jaro.
Rimarko:Scipovantoj legi en angla lingvo povas konsulti
specialajn pagxojn de Usona Mara Observatorio (USNO).
Se vi volas tradukon skribu al AEKo.
Demando 2
Rigardante cxielon du aux tri noktojn ni povas konstati sxangxon de
stela pozicio. Astronomoj profesiaj nur per tiu eta angulo povas
kalkuli distancon, orbiton kaj tiel ekscii cxu temas pri planedo aux
planetoido, kometo ktp. Kiamaniere oni povas tion kalkuli. Tiu informo povas esti interesa
por ni, amatoroj.
Memkonpreneble, la klarigo devas esti no tre longa ecx ne tre komplika ...
Respondo
Tiun etan angulon oni nomas paralakso. Gxi mezuras la sxajnan angulan
translokigxon de iu objekto pro la sxangxo de pozicio
de la observanto. Vi povas eksperimenti tion ekvidante globkrajonon antaux
viaj okuloj. Fermu unu okulon kaj ekrigardu la objekton. Poste malfermu la
okulon kiu restis fermita, kaj fermu tiun kiu estis malfermita. Faru tion plej
rapide, multajn fojojn. Vi vidos,ke la objekto sxajnas esti translokigxanta.
Ankaux la cxielaj korpoj "translokigxas" depende de tie,
kie ili estas observitaj. Kiam oni
observas samtempe cxielan korpon de du malproksimaj lokoj, cxiu observanto
registras malsamajn poziciojn por la astro. La diferenco inter tiuj registroj kaj la distanco
de la observantoj permesas la kalkulon de la distanco de la astro.
La bildo montras, ke la distanco gxis la astro estas la
ortanto de la izocela triangulo formanta
de la astro kaj de la du observantoj. Tio estas simpla geometria problemo.
Tio estas la procedo por sunsistemaj astroj (planedoj, kometoj, ktp). Ilia observo nepre
devas esti duloka kaj samtempa. Tio okazas pro ilia
proksimeco. Se oni atendas kelkajn tagojn
por remezuri la astron ( de la sama loko ), tiam certe oni trovos diferencon en
gxia pozicio, sed tiu diferenco estas farita de la movado de la astro mem, de la Tero,
plus ambaux rivoluas cxirkaux la Suno.
La procedo estas malsimila se oni volas mezuri la
distancon gxis ekstersunsistemaj astroj. Ili
estas tiel malproksimaj, ke la paralakso estus tre
malfacile perceptebla. Tamen, ili ne havas signifan
propran movon dum la periodo de kelkaj jaroj. Ilin oni
povas observi samloke aux ne, sed ne samtempe.
Verdire, oni uzas la fakton, ke la Tero rivoluas
cxirkaux la Suno, kaj pli malproksimigxas de sia
pozicio post ses monatoj. Tiam gxi estos en la kontrauxa
parto de sia orbito. Kiam oni observas stelon kaj gxin reobservas post ses monatoj,
oni trovas paralakson. Tio permesas kalkulon de la distanco gxis la astro kiu tiufoje estas
la ortanto de la izocela triangulo farita de la
astro kaj de la Tero en du malsamaj pozicioj de sia
orbito.
Por kalkuli orbiton de sunsistemaj astroj, oni bezonas
scii iliajn distancojn kaj poziciojn dum kelkaj datoj. La distanco estas kalkulata de la paralakso
same kiel estis priskribite supre. La pozicio estas mezurata rilate al la pozicio de
"fiksitaj astroj", kiel estas nomitaj steloj en
tradiciaj studoj pri cxielmekaniko. La koordinatoj
uzataj por tio estas gxenerale la deklinacio kaj la
rekta ascencio. Tiuj datenoj eniras en kelkaj ekvacioj
kaj permesas
al profesiuloj kalkulon de la orbito.
Ree al cxefpagxo
|