Rekviemo por Mir

la 24an de marto, 2001
 
 

Je la 5h59m (UT), 23 marto, 2001, post 15 jaroj en la terĉirkaŭa spaco, la spacostacio Mir (kaj mondo kaj paco, en la rusa) eniris la teran atmosferon kaj ekflamiĝis, ĝis la subakviĝo en la suda pacifiko, proksime de Fiĝio. Pluraj personoj observis la atmofereniron: almenaŭ ses grandajn inkandeskajn fragmentojn de la spacostacio estis viditaj trairante la ĉielon.

Oni kredas ke la pli granda parto de la stacio polveriĝus dum la falo tra la atmosfero, sed proksimume 1.500 fragmentoj povus survivi. Kelkaj el tiuj pezus same kiel aŭtomobilo.

La procedo por la atmosfereniro estis tre akurata, Mir ne eliris el la planita porenira orbito. Ne estas informoj pri hazardaj akcidentoj en popolhavaj regionoj situantaj sub la falanta orbito.

La falo de Mir markas la finon de epoko. Konstruita ankoraŭ en la tempo de Soveta Unio, ĝi estis proprasence la unua spacostacio de la planedo, kaj permesis la akiron de gravegaj spertoj pri la efikoj de senpeza stato sur la homa korpo. De nun, la rusaj kaj usonaj spacagentejoj devas pli kunigi siajn efortojn por la konstruo de ISS, la internacia spacostacio kiu jam orbitas la teron. De ISS, oni plu spertos pri la kosmovojaĝoj kaj homa survivo en la spaco, celante vojaĝon al Marso kaj poste al aliaj regionoj de la Sunsistemo. Espereble, tiu nova epoko komencanta havu la signon de paco en mondo, kiel la nomo de la polverigita stacio.
 
 
 

Resuma Historio de Mir

Februaro 1986: surorbitigo de Mir. Unua stacianaro estis formita de Leonid Kizim kaj Vladimir Soloviev. 

Aprilo 1987: La modulo Kvant-1 estis la unua kiu kupliĝis al Mir, post kelkaj problemoj. La kosmonaŭtoj malkovris, ke rubosako en la ekstero de stacio malpermesis la kupliĝon. 

Septembro 1989: Post kvar monatoj sen kosmonaŭtoj, Mir ricevis novan stacianaron.

Decembro 1989: La modulo Kvant-2 estis kupliĝita, kaj permesis pli bonaj kondiĉoj por spacopromenoj. 

Majo 1991: La kosmonaŭtoj Sergei Krikalev alvenis al Mir por misio kiu daŭris unu jaro kaj tri monatoj, ankaŭ pro la disfalo de Soveta Unio.

Marto 1995: la staciano Valery Polyakov survivis al 438 tagoj en la Mir, tempodaŭro sufiĉa por vojaĝo al Marso. Norman Thagard, astronaŭto de Nasa, estis invitita al la spacostacio.

Julio 1995: Mir gajnis novan modulon kaj estis unuafoje vizitita de usona spacopramo.

Aprilo 1996: La konstruo de Mir finfine kompletiĝis post la kupliĝo de modulo Priroda. 

Februaro 1997: Brulego en la spacostacio.

Junio 1997: Alia brulego okazas. Ŝargoŝipo kolizias kun Mir. La kolizio okazigas oksigenperdon mirakle riparita de la kosmonaŭtoj.

Novembro 1998: komencis la konstruadon de ISS. NASA sugestas ke Mir devas esti fororbitigita.

Aŭgusto 1999: Revenas al Tero la duke-sepa stacianaro de Mir, la lasta kiu okupis la stacion.

Junio 2000: Firmao MirCorp intencas fariĝi el Mir spachotelon por riĉegaj turistoj.

Oktobro 2000: Rusaj registraranoj decidis fororbitigi Mir-on.

Februaro 2001: Kosmonaŭtoj kaj sciencistoj protestas kontraŭ la estonta detruo de Mir.

Marto 2001: Mir atmosfereniris kaj polveriĝitis.