La karakterizo de la historio de la Galaksio estas
farita pere de specimeno havanta kromosferajn aĝojn kaj fotometriajn metalenhavojn.
Ni montras tion, ke la skalkorektoj de kromosferaj aĝoj, troveblaj ĉe
la literaturo, malkonsideras la dependecon de la metalenhavo de la objekto.
Samtempe, ni montras ke la fotometria metalenhavo mem de aktivaj steloj
dependas de la grado de ilia kromosfera aktiveco. Korektoj, kiuj apartigas
tiujn du efikojn, proponatas. Malmultaj estas la steloj kiuj ne obeas la
kromosferaktivecan—aĝan rilaton, post la uzo de tiuj korektoj. Inter
tiuj steloj, klaso de objektoj kromosfere junaj, sed kinematike maljunaj,
estas studita pli detale. La proprecoj de kelkaj el tiuj objektoj sugestas,
ke ili komence estis malgrandmasaj duopaj steloj, nuntempe kunfandiĝintaj.
La pritrakto de metalenhavoj kaj aĝoj kune permesis la konstruon de la
aĝa--metalenhava rilato por nanoj G. La rilato prezentas malrapidan riĉigon
de la interstela medio. La averaĝa metalenhavo kreskis je 0.56 dex dum
15 miljardoj da jaroj. La metalenhava disperso estas malpli granda ol tiu
trovita de Edvardsson k.a. (1993). Ni prezentas argumentojn kiuj indikas,
ke la specimeno konsiderata de Edvardsson k.a. posedas konsiderendajn emojn,
kiuj malpermesis ilin karakterizi pli precize la disperson de la aĝa--metalenhava
rilato. La metalenhava distribuo de nanoj K estis konstruita pere de sendependa
specimeno. La malpligrandiĝo de la fotometriaj indicoj en aktivaj steloj
igis nin konsideri korektojn al metalenhavaj distribuoj pro la kromosfera
ativeco. La rezultoj pruvas, ke la Problemo de l' Nanoj G estas universala
inter fintipaj nanoj, kontraŭe de tio, kion sugestas freŝdata studo,
laŭ kiu ekzistus grava manko de metalmankaj objektoj inter nanoj K kaj
M, pro prefera formiĝo de malgrandmasaj steloj en supermetalriĉaj lokoj.
Subspecimeno enhavanta radialajn kaj tanĝantajn rapidojn montras, ke la
averaĝa galaksicentra radiuso de la stela orbito estas bona indikanto
de la galaksicentra radiuso en kiu la stelo naskiĝis. La rilatoj inter
aĝoj, dispersoj de rapidoj kaj vertica devio sugestas tre ordhavan dinamikan
evoluadon. La steloj naskiĝas en stelasocioj, kiuj ŝajne preservas kinematikan
koheron eĉ post pluraj rivoluoj ĉirkaŭ la galaksia centro; kaj iom-post-iom
estas disirigitaj al orbitoj pli discentraj kaj pli distancaj el de la
galaksia ebeno, pro kolizio kun gigantaj molekulaj nuboj kaj spiralaj densoondoj.
Ni kalkulis la stelformiĝan kadencon dum la lastaj 15 miljardoj da jaroj.
Ni trovis la senduban elmontriĝon de tri grandaj eraoj de stelformiĝo,
apartigitaj inter si per du kvietiĝoj, la pli ĵusa el ties estas la pli
klare perceptebla. Statistikaj kalkuloj, konsiderantaj la larĝiĝon de
l' stelformiĝintaj okazoj pro ekartoj en la kromosferaj aĝoj, kaj ankaŭ
la neprecizecon de stelaj vivodaŭroj, komenca masa funkcio, volumenaj
korektoj kaj altoskaloj, montras ke la stelformiĝa kadenco en la Galaksio
ne estis konstanta, kun signifika grado de 98%. Komparoj inter la okazoj
de intensa stelformiĝo kaj la epokoj de proksimaj renkontoj, inter nia
Galaksio kaj la Magelanaj Nuboj, sugestas ke galaksia gravita interago
estas unu el la eblaj kaŭzoj de tiuj stelekiĝoj. Aparte, la propecoj
de la steloj formiĝintaj dum ĉiu el tiuj tri ekiĝoj interakordas tre
bone kun la proprecoj de la steloj de la tri grupoj de Roman, kiuj konsistigas
agnoskitajn stelajn generaciojn de nia Galaksio, sed kiuj ĝis nun ne ricevis
klaran eksplikon. La maksimumoj de stelformiĝo en nia Galaksio ne prezentas
interrilaton kun la maksimumo de la kosma stelformado, trovita en ruĝenŝoviĝoj
pli grandaj ol 2. Ebla ekspliko estas tiu, ke la kvanto de kosma stelformado
mezuras la formiĝon de la centraj regionoj de l' galaksioj, dum niaj rezultoj
rilatas nur al la disko. La distribuo de kinematikaj proprecoj de niaj
steloj indikas, ke la rezultoj ne estas pure lokaj, sed reprezentas pli
grandan parton de la disko, inter galaksicentraj radiusoj de 6 ĝis 10
kpc.
ŝlosilvortoj: Kromosfera Aktiveco — Galaksia Evoluado — Stelformiĝo — Stelaj Aĝoj — Suna Najbaraĵo.
Originale skribita en la portugala, sub la titolo “A Evolução do Disco Galáctico, segundo as propriedades de suas estrelas tardias”. Legpovantoj povas peti perkomputilan kopion al la aŭtoro per la retadreso atreyu@esperanto.nu
Rezultoj de tiu tezo estis ankaŭ publikigitaj en la sekvantaj anglalingvaj artikoloj: