| Patrick Lagrange |
Mi naskigxis la 4an de Januaro 1954 en la Pariza regiono en Francio. Mi ne scias kiel lerni E-on, cxar gxi estas mia gepatra lingvo! Miaj plej gravaj agadoj en E-a medio estis teatrumi kaj roli kiel kongresejestro dum U.K. 1998 en Montpellier. Mi studis mehxanikon, aerodinamikon kaj nun studas epistemologion. Mi serioze ekinteresigxis al astronomio ek de 1971. Mi laboradis gxis 1988 en la industrio kiel tehxnikdesegnisto.
De post 1989 mi ekinstruis astronomion kadre de publikaj observatorioj al scivolemaj sed ne fakaj publikoj. De post 1992 mi zorgas pri praprofesia observatorio, kie mi kontruis 305 mm diametran teleskopon de la spegulo gxis la mehxaniko, kvazaux 90% memkonstruita. Nun pro largxigxo de la aktiveco, mi konstruas diversajn helpmaterialojn por komprenigi astronomion.
Krom tiu publika kontakto, mi interesigxas al multopaj steloj kaj kontribuetas sine de multopstela komisio, ero de Societo Astronoma el Francio.
Ret-posxto: pathen.lagresper@wanadoo.fr