| Nia Somera Gasto - Kometo LINEAR |
|
Pasis jam pli ol 3 jaroj kiam observantoj loĝantoj norde de la ekvatoro nudokule povis sekvi kometon Hale-Bopp. Ĉi-somere kometo 1999 S4 LINEAR prenas sian vicon. Tio estas nova kaj ankoraŭ ne konata kometo. Ni skize prezentos ĝin ĉi-tie kaj prognozojn de astronomoj pri la kometa observo. La kometo, kiu laŭ la tradicia nomenklaturo nomiĝas C/1999 S4, havas sian privatan nomon LINEAR. Tiu vorto eblas deĉifri angle kiel "Lincoln Laboratory Near Earth Asteroid Research" ( Linkolna Laboratorio de esplorado de apud teraj asteroidoj ). Ĝi estis malkovrita pasintseptembre. La kometo devos trapasi je 114 milionoj km de nia Suno kaj nuer je 56 mililonoj km de Tero. La kometa brileco ŝanĝiĝos de tre malhela objekto ĝis videbla nudokule. Kalkuloj de orbitaj elementoj pruvis ke la kometo estas nova gasto en nia Sunsistemo. Certe por vi estus interese ekscii kie eblas trovi la kometon, kiam kaj kiom brila ĝi estos. Komence de Junio la kometo estis videbla kiel objekto kun magnitudo 10 - 11 en centro de konstelacio Triangulo moviĝanta nordokcidenten. Fine de Junio LINEAR apudas malferman stelamason M 34 en Perseo kaj nokte la 29an-30an pasas nur 1.5 gradoj de la stelamaso. De tiu tempo ĝi estos videbla per binoklo kiel 8-magnituda objekto. Julie la kometo atingas sian brilan maksimumon. Dum la dua semajno de Julio ( jam 7 magnitude ) ĝi pasos nur kelkgradoj okcidente de α Perseo. Ĝi kuros orienten. La 20an de Julio la kometo troveblos 5 gradoj oriente de ο Granda Ursino Maksimumo de kometa brileco estas atendata la 23an de Julio. Vidu ĝin vespere inter "piedoj" de Granda Ursino. Ĝia brileco atingos 5an magnitudon. Pli efike tamen uzu binoklon aŭ etan teleskopon. Poste la gasto vizitos Leonon , kie estos jam kun magnitudo 6. Sekvos Virgo kie vespere la 4an de aŭgusto 0.5 gradoj okcidente de galaksio M 61 traflugos brilante kiel 7-magnituda objekto. Tamen niaj amikoj sude de la ekvatoro ankaŭ povos ekvidi la kometon ( sed jam ne tiel brilan ). Nokte la 20an-21an de Aŭgusto LINEAR trapasos galaksion "Sombrero" (M 104) kaj bone videblos ekzemple de la sude de Afriko. Ni kore bonvenigas ĉiujn AEKanoj observi la kometon kaj rakonti al klubanoj pri tiu sendube tre interesa objekto. Klaran ĉielon al ĉiuj kaj kometĝuon! |