Plena Luna Eklipso

Eklipso ( laux PIV ) - kapto de la lumo de unu astro far alia, intervenanta aux inter la lumanta astro kaj la okulo, aux inter la prilumata astro kaj ties lumfonto. Oni diras pri parta, plena aux ringa eklipso.

Nokte la 20an de Januaro Luno trairos la ombron de la Tero, cxar la tuta Luna surfaco estos kovrita per la Tera ombro oni observos la Plenan Lunan Eklipson. La plena eklipso komencigxos je la 4h5min UT ( UT, Universala Tempo, tempo kiu egalas al la meza tempo de la Grenvicxa meridiano ) kaj finigxos je la 5h22min UT. Tamen observadon eblas komenci multe pli frue. Je la 2h03min UT Luno ekeniros la teran duonombron (penumbra), sed tiu efekto preskaux ne rimarkeblas. La spektaklo komencigxos je la 3h1min UT, tiame Luno ekombrigxos - eniros la ombron (umbra).

Se vi havas binoklon aux etan teleskopon rimarku kolorsxangxojn de la luna surfaco. Priatentu precipe la ombran randon. Cxi Januare Luno restos 1h17min ene de la ombro ( en la suda parto de gxi ). Sciu, ke aspekto de la eklipsita Luno dependas de la teraj climataj kondicxoj. Se la atmosfero normalos, tiam norda duono de la luna surfaco estos pli malhela ol la suda. Viaj koloraj rimarkoj estas tre interesaj - sendu ilin al ni.
En kazo de nudokula observado vi povas detekti la tempon de la mezplenecon de la eklipso.

La revuo "Sky & Telescope" petas cxiujn observantojn fiksi tempon, kiam la ombro trairos lunajn kraterojn. Ni rekomendas al cxiuj AEKanoj partopreni en la observado ( ne forgesu unue korekti vian hxorlogxon ). Sendu viajn raportojn fotojn ( se iu faros ) al ni. Ni publikigos ilin. En la raporto skribu - kiel vi observis la eklipson ( uzante teleskopon, binoklon aux sen iloj ) kaj viajn cxielkondicxojn. Ankaux vi povas taksi brilecon de la eklipsa Luno. Por tio oni uzas tiel nomatan Danjon-skalon. Tiu skalo unue estis publikigita en 1920 jaro far de franca astronomo André Danjon. La skalo havas 5 nivelojn de eklipsa brileco.

Nula nivelo Tre malhela eklispo. Luno preskaux ne videblas, kiam gxi trovigxas meze de la eklisppleneco.
Unua niveloMalhela eklipso, grizaj kaj brunaj koloroj. Malfacile decxifri detalojn.
Dua niveloEge rugxa eklipso kun tre malhela centra parto en la umbra
Tria niveloBrik-kolora rugxeco de la eklipso kun hela aux flava ombrrando.
Kvara niveloTre hela kupra rugxeca kaj orangxa eklipso; tre hela ombrrando.

Fine notu, ke Luno lasos la teran ombron je la 6h25min UT kaj duonombron je la 7h25min UT.
Por scipovantoj legi angle jen pritema artikolo de Sky &Telescope.

Klaran cxielon al cxiuj kaj eklipsgxuon!

Ree al kovrilpagxo