Plena Luna Eklipso

Eklipso ( laŭ PIV ) - kapto de la lumo de unu astro far alia, intervenanta aŭ inter la lumanta astro kaj la okulo, aŭ inter la prilumata astro kaj ties lumfonto. Oni diras pri parta, plena aŭ ringa eklipso.

Nokte la 20an de Januaro Luno trairos la ombron de la Tero, ĉar la tuta Luna surfaco estos kovrita per la Tera ombro oni observos la Plenan Lunan Eklipson. La plena eklipso komenciĝos je la 4h5min UT ( UT, Universala Tempo, tempo kiu egalas al la meza tempo de la Grenviĉa meridiano ) kaj finiĝos je la 5h22min UT. Tamen observadon eblas komenci multe pli frue. Je la 2h03min UT Luno ekeniros la teran duonombron (penumbra), sed tiu efekto preskaŭ ne rimarkeblas. La spektaklo komenciĝos je la 3h1min UT, tiame Luno ekombriĝos - eniros la ombron (umbra).

Se vi havas binoklon aŭ etan teleskopon rimarku kolorŝanĝojn de la luna surfaco. Priatentu precipe la ombran randon. Ĉi Januare Luno restos 1h17min ene de la ombro ( en la suda parto de ĝi ). Sciu, ke aspekto de la eklipsita Luno dependas de la teraj climataj kondiĉoj. Se la atmosfero normalos, tiam norda duono de la luna surfaco estos pli malhela ol la suda. Viaj koloraj rimarkoj estas tre interesaj - sendu ilin al ni.
En kazo de nudokula observado vi povas detekti la tempon de la mezplenecon de la eklipso.

La revuo "Sky & Telescope" petas ĉiujn observantojn fiksi tempon, kiam la ombro trairos lunajn kraterojn. Ni rekomendas al ĉiuj AEKanoj partopreni en la observado ( ne forgesu unue korekti vian ĥorloĝon ). Sendu viajn raportojn fotojn ( se iu faros ) al ni. Ni publikigos ilin. En la raporto skribu - kiel vi observis la eklipson ( uzante teleskopon, binoklon aŭ sen iloj ) kaj viajn ĉielkondiĉojn. Ankaŭ vi povas taksi brilecon de la eklipsa Luno. Por tio oni uzas tiel nomatan Danjon-skalon. Tiu skalo unue estis publikigita en 1920 jaro far de franca astronomo André Danjon. La skalo havas 5 nivelojn de eklipsa brileco.

Nula nivelo Tre malhela eklispo. Luno preskaŭ ne videblas, kiam ĝi troviĝas meze de la eklisppleneco.
Unua niveloMalhela eklipso, grizaj kaj brunaj koloroj. Malfacile deĉifri detalojn.
Dua niveloEge ruĝa eklipso kun tre malhela centra parto en la umbra
Tria niveloBrik-kolora ruĝeco de la eklipso kun hela aŭ flava ombrrando.
Kvara niveloTre hela kupra ruĝeca kaj oranĝa eklipso; tre hela ombrrando.

Fine notu, ke Luno lasos la teran ombron je la 6h25min UT kaj duonombron je la 7h25min UT.
Por scipovantoj legi angle jen pritema artikolo de Sky &Telescope.

Klaran ĉielon al ĉiuj kaj eklipsĝuon!

Ree al kovrilpaĝo